Du frapoj

Babilado de maljuna provincano

Lleshanaku, Luljeta. Lundo en sep tagoj: [Poemaro] / Tradukis el la albana Tomasz Chmielik, Bardhyl Selimi. – Świdnik: [Tomasz Chmielik], 2013. – 70 p., il.

LleshanakuMalferminte ĉi libron mi eksentis obtuzan frapon kontraŭ la cerbon. “Ve, ja ankaŭ ĉi tie ritmaj vortoj…” – ekveis mia memo. Nu, kion fari? Mi apenaŭ toleras tiaspecan produkton de la homa intelekto kaj plene konsentas kun Platono, kiu en siaj utopioj trovis lokon por ĉiuj, krom versuloj. Tiu bando de ritmuloj estas preta ritmigi “paŭzon – naŭzon”, “umon – rektumon”, kaj vendi eĉ sian propran patrinon por ricevi verson. Baldaŭ eĉ kortaj hundoj bojos verse.

Ne, ne, mi ne estas sovaĝulo. Havas mian panteonon de poetoj. Poetoj, sed ne tiuj vortotorturistoj… Kvankam mi ĉiam dorlotas etan esperon renkonti ion samgrandan kun versoj de Omar Ĥajam, Miĉjo Anĝelo, Anna Aĥmatova k. a. Krom tio mi estas ŝparema, se ne diri avareta persono. Do, la libro akirita devas esti legita.

Malferminte la libron, mi estis surprizita. “Albana Literaturo”. Strange. Dum mia sufiĉe longa vivo mi legis multe da tradukoj el diversaj lingvoj, sed neniam el la albana. Sendube, mi aŭdis pri Enver Hoĝa, sed dum ia ajn diktatoreco liberpensuloj scias forgliti de premo kaj persekuto. Mia scivolemo kreskis, kaj mi eĉ rapidis legi la unuan poemon Meditoj dum razado. Legis kaj ricevis la duan frapon. Agrablan. Kvazaŭ patro post sinrazado. Nu, mi ja ĉiam gapis tiun riton, mistikan por mi. La samon faris mia filo. Mi sinkis nostalgion. Kaj sinkis plu post Listo de farotaĵoj:

Mi promesas al mi, ke baldaŭ mi vizitos vin,
sed mi pretas neniam, kiam tio koncernas vin.

De kiam vi estas nur sekva punkto
en mia listo de farotaĵoj,
ĉiam mi trovas ion pli urĝan.
Ĉar vi povas atendi.

Nu jes, por veninta, tamen, balbuti: “Nu panjo, nu… tion… alion…” Eterna temo de patroj kaj filoj. Nun mi, samkiel multaj el vi “scipovas atendi”, kaj tio estas bona. Aliajn punktojn ili tamen plenumas por sia sukceso. Pliaj versoj:

Sufiĉas flari la odoron de tomatoj,
por revenigi en la memoro la ĝardeneton de l’ infaneco
distranĉatan de akvotorentetoj sveltaj kiel anasaj gorĝoj.

La senton de la dolĉa melankolio anstataŭigis sento de amaro. Flavaj libroj. Libroj malpermesitaj en la komunisma tempo. Idiotaĵo flanke de la reĝimo.

Se vi manĝas libron, vi formanĝas vin,
pecon post peco, de la kornoj internen,
    kiel rikoltmaŝino en la
kolektivaj farmoj.

Jen trankvila frisko de:

Kiam vi proksimiĝas al la kvardeko
aŭ pli bone: se vi proksimiĝas al la kvardeko,
ĉar la kvardekjariĝo ne ĉiam estas regulo,
sed elekto…

O, ho, ho… mi jam estas multe pli ol kvardekjara.

La libro ja elradias forton. Trankvilan kaj neniam falsan forton. Ne sen ironio en Kiel, diable, surmeti tiun ĉemizon?

Kiel surmeti tiun malbenitan ĉemizon?
Se inversigi ĝin, etikedo aperas sur la gorĝo,
Kaj la produktomarko sufokas la spiron.

Mi volonte citus la tutan libron. Ĝi indas tion. Indas ian Panteonon. Persone de mi povus esti nur unu eta riproĉo – la libro estas tro maldika. Sed tute senriproĉa estas tradukado. La falso en tradukado ĉiam sentiĝas, la teksto, ĉu proza, ĉu versa, iĝas lama, sengusta. Mi trovis nenion similan. Mi eĉ konfuzon trafis traleginte la lastan “verson”:

La sekva atestanto 62
Vi estas unu el ni 63
Kelkaj spasmoj de l’ diafragmo 64
En la loko sen nomo 65
Por sproni iom da atento 66

Nur ekvidinte la ciferojn dekstre, mi komprenis, ke mi jam legas la enhavtabelon de la libro. Nu, la libro, en kiu eĉ la enhavtabelo sonas verse, nepre devas esti aĉetenda.

Viktor Sapoĵnikov

Ĉi tiu recenzo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/06/recenzo-40/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi