Junio 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

1. Internacia Infana Tago.
Antaŭ 150 jaroj suicidis Hong Xiuquan (1813-64), gvidinto de la Tajpina ribelo en Ĉinio.
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Charles Kay Ogden (1889-1957), angla verkisto kaj lingvisto, aŭtoro de la simpligita angla lingvo “Basic English”.

3. Antaŭ 50 jaroj mortis Frans Eemil Sillanpää (1888-1964), la sola finna laŭreato de la literatura Nobelpremio (1939).

4. Antaŭ 975 jaroj mortis Konrado la 2a (990-1039), imperiestro de la Sankta Romia Imperio (1027-39).
Antaŭ 25 jaroj (1989) estis perforte ĉesigita la protesta manifestaciado sur la pekina placo Tian An Men.

5. Monda Tago de Medio.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Gonçalo Neves (1964-), agronomo kaj portugala E-verkisto.

7. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Khwaja Ahmad Abbas (1914-87), barata verkisto, scenariisto, reĝisoro kaj filmproduktanto.

9. Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia azerbajĝana kantisto kaj artisto Raŝid Behbudov (1915-89).

11. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la germana komponisto kaj dirigento Richard Strauss (1864-1949).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis John Young “Jackie” Stewart (1939-), skota piloto de Formulo Unu, trifoja mondĉampiono (1969, 1971, 1973).

12. Tago de Ruslando.

14. Internacia Tago de Sangodonanto.
Antaŭ 75 jaroj en Parizo mortis la rusa poeto kaj kritikisto Vladislav Ĥodaseviĉ (1886-1939).

Andropov15. Antaŭ 625 jaroj (1389) la serba armero malvenkis al la turka en la Kosova Kampo.
Antaŭ 125 jaroj mortis la rumana poeto Mihai Eminescu (Eminovici, 1850-89).
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Jurij Andropov (1914-84), prezidanto de ŝtatsekureca komitato de USSR (1967-82), ĝenerala sekretario de CK KPSU (1982-84).

17. Antaŭ 775 jaroj naskiĝis Eduardo I “Longkrurulo” (1239-1307), reĝo de Anglio (1272-1307).
Antaŭ 75 jaroj sur placo en Versajlo okazis la lasta publika ekzekuto, estis gilotinita la seria murdisto Eugen Weidmann (1908-39).
Antaŭ 75 jaroj naskiĝis la pola filmreĝisoro Krzysztof Zanussi (1939-).

18. Antaŭ 75 jaroj (1939) la poetino Marina Cvetajeva revenis el Parizo al Sovetunio.

20. Monda Tago de la Rifuĝintoj.

21. Solstico.

22. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona verkisto Dan Brown (1964-).

Aĥmatova23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis la rusa poetino Anna Aĥmatova (Gorenko, 1889-1966).
Antaŭ 100 jaroj mortis Srila Bhaktivinoda Thakur (1838-1914), bengala teologo kaj predikanto, gaudija-vajŝnava sanktulo.

24. Antaŭ 700 jaroj (1314) la skota armeo venkis la anglan en la batalo ĉe Bannockburn.
Antaŭ 75 jaroj (1939) Siamo ricevis la nomon Tajlando.
Antaŭ 25 jaroj mortis Hibari Misora (1937-89), japana kantistino kaj
aktorino, la unua virino ricevinta la Premion de la Popola Honoro.

28. Antaŭ 100 jaroj en Sarajevo Gavrilo Princip pafmortigis la ĉefdukon de Aŭstio-Hungario Franz Ferdinand d’Este (1863-1914) kaj ties edzinon kaj per tio provokis la Unuan Mondmiliton.
Sarajevo 1914
30. Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo fondiĝis Interparlamenta Unio.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Francisco da Costa Gomes (1914-2001), prezidento de Portugalio (1974-76).
Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetia teatra kaj filma aktoro Rostislav Pljatt (1908-89).

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/06/junio-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi