Majo 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

majo1. Internacia laborista tago.

2. Antaŭ 25 jaroj (1989) la hungaria armeo komencis malkonstrui la defendan barilon en la limo kun Aŭstrio.

Antaŭ 25 jaroj mortis la sovetunia ruslingva verkisto Veniamin Kaverin (Zilber, 1902-89), aŭtoro de la aventura romano Du kapitanoj.

3. Internacia tago de la libereco de la gazetaro.

S-ta Sergio la RadoneĵaAntaŭ 700 jaroj (necerta dato) naskiĝis Sergio (laike Bartolomeo) la Radoneĵa (1314-92), fondinto de la Pentekosta Laŭro, sanktulo de la rusortodoksa eklezio, grava figuro en la formiĝo de la rusa nacio.

4. Antaŭ 175 jaroj mortis Denis Davydov (1784-1839), rusa oficiro kaj poeto, la plej fama partizana komandanto dum la kontraŭnapoleona kampanjo en 1812.

6. Antaŭ 125 jaroj (1889) en Parizo ekfunkciis mondekspozicio.

Antaŭ 50 jaroj mortis la japana esperantisto Hideo Yagi (1899-1964), prezidanto de UEA (1962-64).

8. Venkotago en Eŭropo.
Venkotago
9. Venkotago: festo de la venko de la Sovetuniaj popoloj en la milito kontraŭ Germanio (1941-45).

10. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Léon Ernest Gaumont (1864-1946), franca entreprenisto kaj filmproduktanto, fondinto de la filmkompanio Gaumont.

Saltykov-ŜĉedrinAntaŭ 125 jaroj mortis la rusa verkisto Miĥail Saltykov-Ŝĉedrin (1826-89).

11. Antaŭ 75 jaroj (1939) japana taĉmento invadis en Mongolion; komenciĝis la Halhin-Gola limkonflikto.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la irlanda verkistino Ethel Lilian Voynich (1864-1960), aŭtoro de la romano Ojstro.

12. Antaŭ 650 jaroj en Krakovo fondiĝis Jagelona universitato.

13. Antaŭ 25 jaroj mortis Eduards Jaunvalks (1901-89), aŭtoro de du vortaroj kaj unu lernolibro de Esperanto por latvoj.

14. Antaŭ 1050 jaroj mortis papo Johano XII (937-964).

17. Antaŭ 200 jaroj (1814) estis akceptita konstitucio de Norvegio.

Hawthorne

19. Antaŭ 150 jaroj mortis la usona verkisto Nathaniel Hawthorne (1804-64).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Jānis Lūsis (1939-), latva sovetia atleto, olimpika ĉampiono pri lancado (1968).

21. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Ivan Bella (1964-), la unua slovaka kosmonaŭto (Sojuz TM-29, 1999).

22. Antaŭ 75 jaroj (1939) Ciano kaj Ribbentrop subskribis “Ŝtalan Pakton” pri amikeco kaj alianco inter Gernanio kaj Italio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nikolaj Makarov (1914-88), sovetia inĝeniero, kreinto de la pistolo PM (Makarov).
Kirilo kaj Metodio
24. La tago de la slavaj skribo kaj kulturo en Ruslando kaj en kelkaj slavaj landoj (Tago de S-taj Kirilo kaj Metodio).

McKellen25. Tago de liberigo de Afriko.

Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Igorj Sikorskij (1889-1972), ruslanda kaj usona inĝeniero, kreinto de aviadiloj kaj helikopteroj.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ian Murray McKellen (1939-), brita aktoro, plenuminto de la rolo de Gandalfo.

26. Antaŭ 750 jaroj naskiĝis Koreyasu (1264-1326), ŝoguno de Japanio (1266-89), kiu monaĥiĝis en la aĝo 25 jaroj.

Kalvino27. Antaŭ 450 jaroj mortis Johano Kalvino (1509-64), franca teologo, fondinto de kalvinismo.

28. Antaŭ 50 jaroj (1964) fondiĝis Organizaĵo por Liberigo de Palestino (OLP).

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Vida Jerman (1939-2011), kroata aktorino kaj esperantistino.

29. Antaŭ 100 jaroj pli ol mil personoj dronis pro subakviĝo de la kanada ŝipo Empress of Ireland en la golfo de S-ta Laŭrenco.

Antaŭ 200 jaroj mortis Joséphine de Beauharnais (fraŭline: Marie Josèphe Rose Tascher de La Pagerie, 1763-1814), la unua edzino de Napoleono kaj imperiestrino de Francio (1804-1809).

BakuninAntaŭ 100 jaroj naskiĝis Tenzing Norgay (1914-86), nepala ŝerpo, kiu kun Edmund Hillary surgrimpis Evereston en 1953.

30. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa socia aganto kaj anarkiisto Miĥail Bakunin (1814-76).

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Akinoumi Setsuo (1914-79), japana sumoisto, la 37a jokozuno.

31. Monda sentabaka tago.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi