Hispanio: flamenko kaj instruado

73a Hispana Kongreso de EsperantoDum la unuaj tagoj de majo disvolviĝis en Arundo (Ronda, Malaga provinco) la 73a Hispana kaj 18a Andaluza Kongreso de Esperanto kun pli ol 150 homoj el Hispanio kaj deko da aliaj landoj. Indas substreki la altan partoprenon de junuloj kaj la ĉeeston de esperantistoj el norda Afriko, malgraŭ malhelpoj por permesoj eniri Hispanion, kaj al kies movado estis dediĉitaj diversaj programeroj kaj la rezolucio de la Kongreso.

La Loka Kongresa Komitato sukcesis atingi kunlaboron kaj apogon de la urbaj aŭtoritatoj kaj de lokaj artistoj kaj socio. La kongreson inaŭguris la unua vicurbestrino de Arundo, Isabel Barriga. La ĉefsidejo situis en Kongresa Palaco, malnova monaĥejo tute apud la fama ponto super altega fendo kiu karakterizas la urbon.

Flamenko, arta formo tre karakteriza de la regiono ĉirkaŭ Arundo, grave rolis dum la kongreso, kaj partoprenantoj havis ŝancon ĝui spektaklon en ties natura sidejo, la Flamenka Rondo, kiu sindoneme kunlaboris kun la kongreso. Ankaŭ tie okazis unu el la pintaj kulturaj eroj de la kongreso: koncerto en kiu partoprenis la esperantista artisto JoMo, el Tuluzo, kaj loka pop-kantistino sufiĉe fama en Hispanio, María Villalón, kiu regalis nin per siaj du plej konataj pecoj en Esperanto.
María Villalón
Muziko ankaŭ rolis en kolektiva spektaklo Vivu la teatro, kiun triafoje en kongresoj en Hispanio organizis la poeto Miguel Fernández, ĉi-foje en impona Municipa Teatro kiun la urbestraro disponigis por la kongreso.

Sine de la kongreso disvolviĝis la 1a Konferenco pri instruado de Esperanto, en Hispanio kaj la mondo. Diversaj prelegoj, kunsidoj kaj laborrondoj traktis tiun gravan temon por kunordigi kaj harmoniigi la agadon de la kursgvidantoj en Hispanio, kies unua atingo fariĝis la refondado de la instruista fako de Hispana Esperanto-Federacio. Estis organizitaj KER-ekzamenoj, por kiuj vojaĝis al Arundo Katalin Kováts, kiu ankaŭ prelegis pri oficiala instruado, kaj instigis partoprenantojn kunordigi kaj oficialigi sian agadon. Gvidado de surlokaj kursoj fare de Rafael Mateos, kaj akceptado de mezlernejanoj donis praktikan sencon al tiu Konferenco.
73a Hispana Kongreso de Esperanto
Ne mankis kompreneble distraj kaj turismaj programeroj. Belega vetero akompanis la kongresanojn dum la tuta longa semajnfino.

José Antonio del Barrio

Resumo de la kongreso ĉe Youtube.

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/05/hispanio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Hispanio: flamenko kaj instruado1

  1. José Antonio Vergara diras:

    Brakumon al José Antonio del Barrio kaj la hispanaj esperantuloj de alia, mondosuda José Antonio! 🙂

Respondi