Kimrio kontraŭ Eŭropo

Vide el Bruselo
Kimrio
Kiel kimro, mi komprenas, ke plejmulto da homoj en Anglio, kaj certe en la sud-orienta Anglio kontraŭas plian proksimiĝon al la Eŭropa Unio (EU). Se la lastaj opinisondoj ripetiĝos fine de majo je la balota tago, la Brita Sendependeca Partio UKIP iĝos la dua partio en Kimrio kaj denove gajnos unu el kvar kimraj seĝoj en la Eŭropa Parlamento (EP). Laboristoj prenos du seĝojn kaj konservativuloj unu. La kimra partio Plaid Cymru ne plu havos seĝon en EP, unuafoje en 15 jaroj.

Multaj kimroj ripetas la malnovajn historietojn el la sud-orienta Anglio pri la minaco el Eŭropo. Kompreneble, la londona gazetaro estas pli influa en Kimrio ol en Skotlando. Kompreneble, estas relative pli da angloj en Kimrio ol en Skotlando. Sed kial ni kimroj ne povas pensi por ni mem?

La lasta esploro montris, ke preskaŭ 37% de plenkreskaj kimrianoj voĉdonus por eksiĝo de Britio el EU, kaj nur 28% voĉdonus por resto en EU. La ceteraj ne scias aŭ ne interesiĝas pri la temo. Ankaŭ estas socia diferenco: la malriĉaj ekonomiaj grupoj estas pli favoraj por eksiĝo el EU, dum la pli bonstataj grupoj estas pli favoraj por ke Britio restu en EU.

Jane HuttDeklaroj de membroj de la kimra registaro ne ŝanĝas la kimran pensmanieron. “La Eŭropa Unio estas esenca por la sukceso de Kimrio kaj de Britio en la estonteco”, — diris la kimra financministro Jane Hutt. Laŭ Hutt, eksiĝo el EU estas malutila al Britio kaj aparte ruiniga por Kimrio.

Hutt atentigas, ke 150 mil dungoj en Kimrio dependas de kontaktoj kun EU. Estas pli ol 59 mil laborpostenoj en 500 entreprenoj dependaj de firmoj el aliaj EU-landoj, kiuj baziĝas en Kimrio. Kimrio ricevis 3,7 miliardojn da eŭroj el Eŭropaj strukturaj fondusoj. Tiu mono helpis 169 mil homojn en Kimrio gajni kvalifikojn, helpis 55 mil homojn trovi laborpostenojn kaj kreis 8.200 entreprenojn.

Kiel ĉiuj, ni kimroj voĉdonos emocie. Kaj ĉi tie la kontraŭeŭropanoj havas la plej fortajn argumentojn. Laŭ UKIP, EU respondecas pri ĉio malbona. La kimra EP-ano John Bufton kulpigis EU eĉ pri lastatempaj inundoj. “Permesi inundojn estas afero de eŭropa politiko enkondukita de direktivo adoptita en 2007”, — diris Bufton. Estas malfacile kontraŭi tiajn argumentojn en malfacila tempo.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/05/bruselo-11/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi