Ni dieu, ni maître

Inter la ses apostoloj de la anarkiismo (Godwin, Proudhon, Stirner, Bakunin, Tolstoj, Kropotkin) estas tri rusoj. Ĉi tiu nacia devio estas klarigenda. La adeptoj de la koncepto de la psika katastrofismo estu trankvilaj. La tri rusaj aristokratoj tute ne konformas al la rolo de l’ ofendito: ĉiuj tri estis riĉaj, brile talentaj kaj ĝuis la rekonon de l’ socio. Sed hodiaŭ temas ne pri ĉiuj tri. En la apostola konstelacio unu astro brilas pli forte ol la aliaj – la stelo de Miĥail Bakunin, naskiĝinta antaŭ 200 jaroj, la 18an (Gregorie: la 30an) de majo 1814.

Bakunin havis feliĉan infanaĝon en la familia bieno. Ĉi tiun feliĉon al la dekinfana familio donacis lia patro – filozofo kaj diplomato, en 1812 eksiĝinta el la ŝtata servo kaj dediĉinta sin al la familiaj aferoj. En la aĝo 14 jaroj Miĉjo iĝis signojunkro, en 19 jaroj artileria suboficiro, sed en la aĝo 21 jaroj li eksarmeaniĝis, kaj kiel 26-jarulo li forlasis Ruslandon. En Parizo li konatiĝis kun Markso kaj Proudhon, kaj baldaŭ la renegato de la rusa aristokratio eksentis sin malamiko de la ŝtato.

Kial rusaj idealistoj ofte kliniĝas al anarkio? Probable pro la esenco de l’ regado en Ruslando. Eĉ la vorto ŝtato (gosudarstvo) en la rusa lingvo – malsame al la angla state kaj la franca état – estas derivaĵo de l’ vorto reganto (gosudarj). La opinio pri la publika regulado kiel pri subiĝo de la amaso al la reganto, dominas en la Ruslanda konscio. La tuta socia organizo de l’ vivo en Ruslando estas konsiderata kiel subordigado. Kunordigado mankas eĉ tie, kie sen ĝi apenaŭ eblas agado – en la niveloj komunuma, municipa, universitata.

“Kio estas proletaro kiel reganta klaso? – ironiis Bakunin pri la Marksa doktrino. – Ĉu vere la tuta proletaro estos ĉe la ŝtatrega stirilo?”

En 1849 Bakunin estis arestita apud Dresdeno. Du jaroj en prizonoj saksaj kaj aŭstraj, du mortkondamdoj, ŝanĝitaj al dumviva mallibero, pliaj ses jaroj en karceroj de Peterburgo, kvar jaroj de Siberia ekzilo, fuĝo al Japanio, poste al Usono kaj Londono…

Malkiel liaj ribelintaj antaŭuloj, la decembristoj, kiuj post la aresto volonte “kunlaboris kun la enketo”, Bakunin perfidis neniun. La decembristaj oficiroj en 1825 venigis siajn soldatojn sur la Peterburgan placon, kie atendis pafoj. Oficiro Bakunin venis al la barikadoj en Prago kaj Dresdeno, kredante ke lia armea sperto estos utila por la ribelantoj. La diferenco okulfrapas ankaŭ en la celoj. La decembristoj projektis anstataŭigi la imperiestron per sia armea diktaturo. Bakunin revis pri libero. Libero por ĉiuj.

“Ĉu libero por ĉiuj estas rajto”, – mi demandus lin, se mi havus tian eblon. Preskaŭ certe li konsentus kun mi.

“Ĉu do anarkiistoj rekonas la rajton”, – mi daŭrigus.

“Certe!” – li konsentus.

“Sed kial anarkiistoj ne rekonas la skribitan rajton?” – estus mia sekva demando. Mi ne scias, kion respondus Miĥail Bakunin, sed la nunaj bakuninistoj kapablas doni neniun kontentigan respondon.

Alen Kris

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/05/bakunin/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Ni dieu, ni maître1

  1. ROOKE diras:

    ankau anarkiistoj bezonas legharon

Respondi