Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj

Bonan apetiton!La 21an de marto 2014 estis lanĉita “Bonan Apetiton”, nova projekto de E@I. Temas pri retejo por vegetaraj kaj veganaj receptoj en Esperanto, atingebla je la adreso http://apetito.ikso.net.

Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto, do tiu projekto plenumas ĉi bezonon. Ĝi havas potencialon pro tio, ke Esperanto-parolantoj devenas de diversaj landoj kaj tiel povas aldoni receptojn el multaj landoj, regionoj (dum ekzemple francaj kuirretejoj havas plejparte francajn receptojn). Pluraj kernaj membroj de E@I estas vegetaranoj aŭ inklinas je senperforta vivstilo, pro tio estis decidita, ke la retejo estos dediĉita al senviandaj receptoj. Tio certe ĝojigos vegetaranojn kaj veganojn, kiuj estas aparte nombraj en Esperantujo. Sed viandomanĝantoj (inter kiuj estas, cetere, la programanto de “Bonan Apetiton”) ne ĉagreniĝu: tio ne malhelpas uzadon de la retejo kaj eĉ senviande povas ekzisti granda diverseco de pladoj.

Bonan apetiton!La ĉefa funkcio (kaj avantaĝo) de “Bonan Apetiton” estas, ke uzantoj povas mem aldoni siajn receptojn por diskonigi siajn ŝatatajn manĝaĵojn aŭ tradiciajn pladojn de sia lando. Eblas ilustri la recepton kaj ĉiun paŝon de la preparado per fotoj. Aliaj uzantoj povas komenti la receptojn kaj voĉdoni por ili. Eblas ankaŭ esplori la receptojn laŭ diversaj kriterioj: ingrediencoj, devenlando, kategorioj.

Aparte utila estas integrita konvertilo (por konverti mason kaj volumenon de diversaj ingrediencoj, ankaŭ tre utila por homoj, kiuj kutimas uzi la usonan mezursistemon) kaj estas planataj pluaj funkcioj, interalie sistemo por proponi artikolojn pri kuirado kaj nutrado.

La retejo estas taŭga kontribuo de E@I por la planata unua TEVA-kongreso, kiu estas planata ĝuste enkadre de SES, dum kiu ankaŭ estis jam pasintjare aplikita “verda rabato” por senviandaj partoprenantoj. Espereble esperantistoj baldaŭ riĉigos la retejon per siaj bongustaj receptoj kaj ankaŭ tiel ĉi kontribuos al eĉ pli ofta kaj diversspeca uzado de Esperanto, ĉi-foje en la gastronomia fako.

La projekto estis planita jam delonge: la programinto, Matthieu Desplantes, komencis labori pri ĝi dum sia staĝo en E@I en 2011. Sed post tio la projekto ne evoluis, kaj li rekomencis labori pri apetito.ikso.net en 2014 dum sia volontulado enkadre de EVS (Eŭropa Volontula Servo). La retejo estis realigita per kutimaj ret-teknologioj (HTML5/CSS3, PHP/MySQL, jQuery).

Matthieu Desplantes kaj Peter Baláž

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/05/235ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Bonan apetiton!: Retejo pri senviandaj receptoj

  1. Markovo-Vito diras:

    Dankon Andi’ k Sebastiano ke vi menciis pri veganarto.net. Ĉi lastan k kompreneble “Bonan apetiton” mi indikis en la ligopaĝo de l’ Vegetara Sekcio de SAT:
    http://satesperanto.org/Tekstoj-rilate-vegetarismon.html
    Ja ŝajnas oportune, ke minimume la diversaj retejoj menciu unu la alian. Poste, ne ĝenas ke kunekzistas ili, ĉar ne celas same: “Kuirlibro:Receptoj” estas kun ĉiaj receptoj (inkluzive viandaj), “Bonan apetiton” kun malstrikte vegetaraj (inkluzive kun ovaĵoj k laktaĵoj) k “VeganArto” kun strikte vegetaĵaj (veganaj) k ampleksas pli ol recepton.
    PAVito (= Plej Amike, Vito)

  2. Sebastiano diras:

    La artikolo en la retejo “Bonan apetiton” mem ligas al plia recepto-retejo en Esperanto: http://veganarto.net/ .

    Mi havas la impreson, ke la informfluo inter interesitoj pri receptejoj ne bone funkciis. Eble la diversaj ekzistantaj retejoj volas interligiĝi?

  3. Jam delonge ekzistas la vikilibro https://eo.wikibooks.org/wiki/Kuirlibro:Receptoj kun multaj dekoj da receptoj. Tie ĉiu povas enmeti recepton kaj redakti la receptojn de aliaj. Eblas enmeti ankaŭ vegetarajn kaj veganajn receptojn 🙂
    Ŝajne do la aserto “Ĝis nun ne ekzistis recepto-retejo en Esperanto” estas erara.

  4. Andy diras:

    Ankaŭ ekzistas alia retejo, VeganArto.net, kiu sen subteno de ajna organizo estas prizorgata por veganoj. Dum en Bonan Apetiton aperas receptoj kun bestodevenaj ingrediencoj, nia celas ne nur pure veganajn pladojn sed ankaŭ konsilojn pri sana vivstilo kaj pri bestaj rajtoj.

Respondi