Formulo de Integreco

Baldaŭ en Eŭropo komenciĝos somero! Bela tempo de sunaj tagoj, de novaj vojaĝoj kaj malkovroj venas. Somero estas ja, kiel ni scias, malgranda vivo. Ĉu vi jam pensis pri tio, kiel vi pasigos viajn proprajn feriojn? Ni havas proponon! Ni invitas vin fariĝi partoprenanto de Internacia somera tendaro “Formulo de Integreco”.

Ĉi tie vi renkontos amikojn kaj konatojn, povos konatiĝi kun novaj interesaj homoj, povos realigi ĉiuj kreaj kapabloj kaj montros vin en variaj sferoj de scienco. “Formulo de Integreco” estas internacia tendaro, kiun partoprenas gejunuloj el Ruslando, Hispanio, Brazilio, Usono, Ĉinio, Kroatio, Francio, Rumanio kaj Kazaĥstano. Nia tendaro donas eblecon ne nur pasigi feriojn neforgeseble, sed ankaŭ evoluigi sin mem kaj siajn proprajn lingvajn kapablojn.

Sankt-Peterburgo – unu el la plej miraklaj kaj neforgeseblaj urboj de Ruslando kaj mondo invitas vin. Ĝi atendas vin! Kaj ĝi esperas, ke vi por longa tempo konservos rememorojn pri ĝi.

Detalojn vidu ĉe: http://www.formulo.org/en/ducational-multidiscipline-camp-for-children-formulo-de-integreco/

Oksana Burkina

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi