KEA demandas al la politikaj partioj pri lingvaj rajtoj

Kataluna EsperantistoKataluna Esperanto-Asocio (KEA) pretigis demandaron senditan al la diversaj katalunaj politikaj partioj kiuj partoprenos en la venonta voĉdonado por la Eŭropa Parlamento la 25an de majo, cele ke ili respondu laŭ ties politika programo.

La demandoj senditaj estis la sekvaj:

  1. Kiun rangon vi konsideras, ke la kataluna kaj la okcitana lingvoj devas havi en la eŭropaj institucioj?
  2. Ĉu vi konsideras justa la nuntempan sistemon pri lingva uzado ene de la eŭropaj institucioj kaj ties rilaton kun la eŭropaj civitanoj?
  3. Kiujn mezurojn vi konsideras prenendaj en la EU-aj institucioj por efektivigi la principojn pri egaleco, ne-diskriminacio kaj justeco kadre de lingvoj?
  4. Ĉu vi konsideras ke la internacia lingvo Esperanto povas esti konsiderinda kiel ilo por garantii efektivan interkomunikadon en egaleca situacio por ĉiuj civitanoj de la EU sendepende de ilia gepatra lingvo?
  5. Kiujn vojojn vi imagas, por ke Eŭropa Unio agu sur la edukaj politikoj de la ŝtatoj, membroj de EU, por faciligi la interkomunikadon inter eŭropaj civitanoj, kaj samtempe stimuli la lingvan diversecoj? Aŭ vi kredas, ke nur la instruado de la angla estas promociinda?

KEA agadas por diskonigi la problemojn pri lingva malegaleco kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj por faciligi la lernadon kaj la praktikadon de la internacia lingvo.

Ĉi tiu artikolo aperos en la junia kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/04/kataluna-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi