La Estraro de UEA kunsidis kun skajpa etendo

Estraro de UEA

Komuna foto antaŭ la enirejo de la Centra Oficejo de UEA

La Estraro de UEA kunsidis en Roterdamo de la 28a ĝis la 30a de marto dum entute 21 horoj. Surloke ĉeestis ĉiuj escepte de José Antonio Vergara, kiu ŝparcele partoprenis la kunsidon per Skajpa konekto. Flanke de TEJO partoprenis Veronika Poór; ILEI-prezidanto Mireille Grosjean ne povis veni, sed ĉeestis Skajpe la traktadon de Kapabligo. Por ŝpari monon, la estraranoj dividis ĉambrojn en apuda hotelo kaj mem pagis parton de la manĝoj.

La kunsido laboris laŭ detala tagordo kiu traktis ĉiujn agadkampojn de la Strategia Laborplano. Komence kaj fine oni dediĉis fokusitan atenton al la financoj kaj administrado de UEA. La spezokonto de 2013 montras sufiĉe grandan deficiton, i.a. pro relative malgranda UK en Rejkjaviko kaj malkresko de la membraro. Ankaŭ ĉi-jare la Asocio certe registros deficiton. Tial la Estraro donis multe da atento al membrovarbado kaj donacvarbado, kaj konstatis la bezonon laŭeble ŝpari ĉe la organizado de la UK en Bonaero. Pri novaj vendostrategioj por la Libroservo la Oficejo ellaboros planon en la venontaj semajnoj.

La administra situacio en la Centra Oficejo estas stabila, sed komenciĝis planado por la emeritiĝo de la Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller, en aprilo 2016. La Estraro provos aranĝi la aferojn tiel, ke la posteulo de Buller estu elektita ĝustatempe por povi kunlabori kun li dum pluraj semajnoj, faciligante la transdonon de plej diversaj informoj kaj konsiloj pri la mastrumado de la Asocio. Tio signifos komenci la serĉadon frue en la jaro 2015.

La Estraro diskutis manierojn aktivigi kaj efikigi la Komitaton en ĝia rolo kiel la supera gvidorgano de UEA. Interalie, oni antaŭvidas proponi al la Komitato en Bonaero (a) priskribon de la rajtoj kaj devoj de komitatano, kiu klarigas la atendojn al la personoj kiuj akceptas tian rolon; (b) konkretan rimedon kaj procedon por rete diskuti kaj voĉdoni pri proponoj; (c) dokumenton pri la traktado de interes-konfliktoj. Oni ankaŭ esploros aliajn manierojn kunlaborigi la komitatanojn dum kaj inter la kongresoj, inkluzive pri membrovarbado.

Unu mateno de la kunsido estis dediĉita al preparoj por la 99-a UK, kie la Estraro pretigas kelkajn novaĵojn inkluzive de serio de UEA-seminarietoj pri temoj rilataj al la Strategia Laborplano. Krome dum duona horo okazis Skajpa diskuto kun Xavier Dewidehem kaj Julia Hédoux, reprezentantoj de la Landa Kongresa Komitato por la 100-a UK en Lillo. La ekstera efiko de ambaŭ kongresoj ricevis apartan atenton en la diskutoj.

Stefan MacGill raportis pri la tre pozitivaj spertoj de la unua Seminario por Aktivula Maturigo, okazinta kelkajn tagojn antaŭe en Hungario. Dank’ al neatendita donaco por tiu celo, la Estraro povis krei programon de stipendioj por la venontaj ĉi-jaraj seminarioj, en Kanado, Brazilo (ĉe IJK), Ĉinio, Italio, Slovakio kaj Togolando. Por la venonta jaro jam progresas planoj. Pri la disvolviĝo de edukado.net raportis Katalin Kováts per Skajpa kontribuo; por subteni ŝian laboron por la KER-ekzamenoj, UEA pagos la konstruadon de nova administra modulo en la retejo, kiu faciligas la organizadon de lokaj ekzamensesioj tra la mondo. Estis ankaŭ decidite doni oficialan aŭspicion de UEA al la Someraj Esperanto-Studadoj de E@I, almenaŭ ĝis la jaro 2016.

Kreinte bazan informilon por utiligo en diversaj landoj, i. a. en la argentina UK, la Estraro ekokupiĝas pri la gazetara kampanjo ĉirkaŭ UK kaj pri la kreo de informilaro por utiligo en la agado ĉe UN, Unesko kaj simile. Estis decidite aldoni la nomon de UEA al komuna letero de neregistaraj organizoj, kiu esprimas zorgojn pri la neglektado de homaj rajtoj kaj baza socia justeco en la planoj por la evoluiga agado de UN post 2015. La Estraro faris planojn por la evoluigo de laborgrupoj pri eksteraj rilatoj kaj informado, kun la celo ampleksigi kaj kunordigi la agadon sur tiuj kampoj.

Donacoj el Koreio kaj Venezuelo ebligis la kreon de nova premio por E-kulturcentroj kaj novaj subvencioj por E-bibliotekoj, pri kiuj aperos pli detalaj informoj aliloke. Sed la Estraro ankaŭ konstatis la bezonon doni pli da rimedoj el la spezokonto por movada evoluigo. Tiucele ĝi plene reverkis tiun parton de la buĝeto por 2015, uzante ŝparojn en la rubriko “estraraj kostoj” kaj antaŭvidante donackampanjon por subteni la laboron por Kapabligo kaj Konsciigo. Malgraŭ la malfacila financa situacio, la Estraro opinias tiajn investojn nepraj por remeti la Asocion sur vojon al kresko.

Mark Fettes
Prezidanto de UEA

Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №538

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi