Studo de Francisco Stefano Wechsler
Antaŭ 50 jaroj, la 31an de marto 1964, ŝtatrenverso plenumita de brazilaj militistoj forigis la libere elektitan registaron de Brazilo. Rezultis instalo de diktatoreca reĝimo, dum kiu la respublikaj prezidentoj estis ĉiam militistoj. Tia ĉi stato daŭris ĝis 1985, kiam denove enposteniĝis civila prezidanto.
Tuj post la ŝtatrenverso intensiĝis spionado kaj persekutado de maldekstremaj individuoj kaj organizoj. La reĝimo instalis vastan reton por informkolektado, eĉ ene de poŝtoficejoj kaj universitatoj.
Ekde 1966 malkvieto kreskis, ĉefe ene de sindikatoj kaj studentaj organizoj. Dum 1967 kaj 1968 okazis pluraj strikoj de laboristoj. La malkvieto kulminis dum 1968, kaj, sekve de pluraj manifestacioj, serio da dekretoj en la fino de tiu jaro liveris al la policorganoj eksterordinaran povon por aresti kaj pridemandi suspektatojn, sen sciigo al familianoj, amikoj aŭ advokatoj. Sindikatoj kaj studentaj organizoj estis subpremitaj.
Polica torturo – kiu sendube jam ekzistis eĉ antaŭ 1964 – povis prosperi senpune.
Aparte suspektindaj por la reĝimo estis laboristaj kaj ĉiaspecaj junularaj organizoj. Post 1968 maleblis al lernejanoj kaj studentoj organizi ajnan kunvenon aŭ kunsidon sen skriba permeso. Eĉ por alglui afiŝon en edukaj institucioj, ĉu registaraj, ĉu privataj, necesis tia permeso. Policaj spionoj ofte enfiltriĝis en junularajn organizojn por pli precize raporti al aŭtoritatoj pri neleĝa aktivado, ligoj kun la komunista movado kaj partopreno de komunistaj agitantoj.
Rezulte de la dekretoj de 1968 la plej radikalaj maldekstruloj decidis batali kontraŭ la reĝimo per armiloj. Estis uzataj perfortaj metodoj, ekzemple: priraboj de bankagentejoj, ostaĝigo de alilandaj ambasadoroj, kampara gerilo, mortpuno de denuncintoj ktp.
La registaro tuj reagis arestante, torturante kaj mortigante gerilanojn. En la fino de 1974 la gerila movado ne plu ekzistis. Tamen arestado kaj torturado daŭris ĝis 1977, kiam sankciiĝis leĝo pri ĝenerala amnestio, kiu koncernas kaj arestintojn kaj arestitojn. Polica persekutado de maldekstruloj plu okazis ĝis 1985.
Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO) fondiĝis en 1968, proksimume kvin monatojn antaŭ la fifamaj dekretoj. Ĝis 1970 BEJO-anoj ĝuis relativan liberecon kaj ne estis ĝenataj de policanoj. Sed jam tiam ni jen kaj jen suspektis, ke spionado pri la brazila esperantista movado ja okazas.
Ekzemple, en 1967 aŭ 1968 mi prelegis ĉe la Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) pri kibucoj, kaj dum la prezento mi uzis kelkfoje la vorton komunismo – ne laŭ la marksisma-leninisma senco, sed koncerne la komunan posedadon okazantan en tiaj bienoj. Post la prelego s-ano José de Arruda Leme Jr. avertis min konfidence, ke ne prudentas uzi tiun vorton, precipe en la ĉeesto de unu homo, kiu venis spioni pri KKE.
Alia ekzemplo: iam dum la militista reĝimo, aperis ĉe Esperanto-kurso en la brazila nordoriento strangaj lernantoj, kiuj klopodis malstimuli la ceterajn daŭrigi la kurson.
En 1970 anoj de BEJO estis alvokitaj al policejo, supozeble pro maldekstrisma agitado dum kunvenoj. Post tiu okazaĵo multaj anoj retiriĝis, BEJO velkis kaj “ekdormis”. Ĝi “revekiĝis” (fakte refondiĝis) nur en 1975.
En 1994 la registaro de la ŝtato San-Paŭlo disponebligis ĉe la San-Paŭla Publika Arĥivejo dokumentojn el la antaŭa Departemento pri Politika kaj Socia Ordo (DEOPS en la portugala). En la komenco de 2013 pliaj dokumentoj el ĉi tiu Departemento estis aldonitaj al la kolekto. Bedaŭrinde, nur parto de la kolekto estas ciferecigita.
Ĝis nun eblis trovi en la dosieroj de DEOPS du dokumentojn, kiuj koncernas la brazilan esperantistan movadon. La unua estas listo de abonantoj aŭ ricevantoj de la revuo El Popola Ĉinio por 1970 kun la respektivaj poŝtadresoj. Ĝia tiama enhavo limiĝis preskaŭ nur al propagando pri la regado de prezidanto Maŭ Zedong, la milita rezistado de Norda Vjetnamujo ktp. Ne ĉiuj abonantoj de la revuo simpatiis kun ĝia politika linio, sed ili legis ĝin pro ĝia alta kvalito laŭ grafika aranĝo kaj lingvaĵo. Notindas en la listo unu institucio: KKE.
Eble tiaspeca listo ŝokos pli junajn esperantistojn, sed probable ĝi ne surprizos tiamulojn. Ni ĉiuj sciis, aŭ almenaŭ suspektis, ke korespondado kun komunismaj landoj estas spionata. Pro la paranoja etoso, ĉiu ricevanto aŭ sendanto de tiaj korespondaĵoj estis suspektinda en la okuloj de la registaro. Trafe ilustras la etoson malagrablaĵo okazinta al la tiama sekretariino de KKE, Juraci Coelho. Unu el la anoj de la Esperantista Junularo de Rio, Pedro Ferreira Cavalcanti, transloĝiĝis al Moskvo, kie li povis senpage studi juron ĉe la universitato Patrice Lumumba. El Moskvo li sendis Kristnaskan mesaĝon al ŝi, kaj pro tio ŝi estis alvokita al policejo, por klarigi la aferon kaj pruvi sian senkulpecon.
La dua dokumento temas pri denunco kontraŭ BEJO, supozeble farita de BEJO-ano en la jaro 1970. La dokumento tekstas jene:
1. Kelkaj anoj de Brazila Esperantista Junularo maltrankvilas pri signoj, ke la Internacia Komunista Movado uzas ĉi tiun organizon kiel rimedon por disvastigi marksisman-leninisman propagandon.
2. Unu el tiuj esperantistoj sin turnis al la sekurecorganoj de tiu ŝtato, kaj deklaris la jenon:
a. Brazila Esperantista Junularo celas kultivi la universalan lingvon, uzante ĝin por prosperigi la kunfratiĝon inter popoloj kaj diskonigi pacidealon per reciproka interkompreno;
b. la organizo korespondas kun similaj organizoj dissemitaj tra la mondo, per sidejo situanta en Eŭropo;
c. ekzistas signoj, ke komunistaj landoj, ĉefe Orienta Germanujo, uzas la Movadon por sendi propagandon pri sia reĝimo al alinaciaj homoj, kio jam okazis en oktobro de 1969, kiam la deklaranto ricevis esperantlingvan volumon, enhavantan elementojn de politika propagando pri tiu lando.
Tiu ĉi dokumento igas min fari tri demandojn:
1. El kiu(j) fakto(j) originis tiu denunco?
2. Ĉu efektive okazis denunco, aŭ ĉu ĝi estas nur fabrikaĵo?
3. Se efektive okazis denunco, kiu ĝin faris? La afero estas pli malsimpla, ol ĝi unuavide ŝajnas.
Alia membro de Esperantista Junularo de Rio, Gustavo Guimarães Barbosa, estante malkontenta pri la cenzura etoso, forvojaĝis de Rio al sia naskiĝurbo. Tie li kontaktis malnovajn amikojn, kiuj laboris sekrete por la komunista organizo Popola Revolucia Avangardo (VRP), celante perarmilan luktadon kontraŭ la reĝimo. Invitite aliĝi al la organizo, li tuj akceptis.
En aprilo 1970 la junulo venis Rion por kontakti anojn de VRP, kaj profitis la okazon por revidi siajn gepatrojn kaj amikojn. Li surprize vizitis s-anon kaj amikon Amarílio Hévia de Carvalho, kiu ne sciis pri lia partopreno en revolucia organizo. La sekvan tagon, Amarílio akompanis la junulon ĝis la ĉefa stacidomo, kie ambaŭ estis arestitaj, portitaj al kazerno de la armea polico, pridemanditaj kaj torturitaj. La torturado de lia amiko ĉesis pro manko de pruvoj kontraŭ li, kaj post naŭ tagoj li estis liberigita. Post dek tagoj da torturado, oni forportis Gustavon al armea malliberejo en lia naskiĝurbo, kie oni torturis lin dum unu plia tago. Tie li restis ĝis aŭgusto de la sama jaro. Li konsentis prezentiĝi kun aliaj revoluciuloj en pluraj televidaj programoj, en kiuj ili apostatis sian agadon kaj avertis la brazilan junularon pri la danĝeroj de komunismo. En septembro li estis liberigita, sed devis regule prezentadi sin ĉe kazerno en Rio, dum la sekvaj tri jaroj.
Dum la unuaj tagoj de la arestado en Rio la pridemandantoj eksciis, ke ambaŭ arestitoj estas esperantistoj. Sed tiuj ĉi faktoj ŝajne ne gravis al la pridemandantoj, kiuj ne scivolis pri Esperanto aŭ pri la Esperanto-Movado. Tamen, post la aresto, oni priserĉis la dometon, kie la junulo vivis en sia naskiĝurbo, kaj trovis tie prinotitan ekzempleron de la libro Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong kaj almenaŭ unu ekzempleron de El Popola Ĉinio.
La denunco kontraŭ BEJO verŝajne okazis en oktobro, do jam post lia liberiĝo. Ĉu do eblas, ke, pro la materialo trovita ĉe lia domo kaj pro liaj deklaroj la informkolektaj organoj plie esploris la eblajn ligojn inter Esperanto kaj la internacia komunista movado? Ĉu la denunco iel rilatas al tiu epizodo? Alternative, ĉu temas pri izolita, persona ago de BEJO-ano? Ĉu fakte okazis tiu denunco, aŭ ĉu oni fabrikis ĝin por maski informojn ricevitajn per spionado aŭ aliaj rimedoj? Ĉu la polica persekuto al BEJO-anoj, okazinta samjare en la nordoriento iel rilatas al la faktoj jam prezentitaj? Ĉu ĉiuj epizodoj okazis en la sama jaro 1970 pro simpla koincido?
Neniun el la ĉi-supraj demandoj mi povas nun respondi definitive. Mi nun opinias, ke tre verŝajne ekzistas ia rilato inter la pluraj epizodoj prezentitaj ĉi tie, sed ĝi ankoraŭ restas malklara. Mi ankaŭ opinias nun, ke efektive okazis denunco farita de esperantisto, kaj ĉi tiun konkludon apogas la fakto, ke, laŭ la koncerna dokumento, la denuncinto klopodis iel ŝirmi la reputacion de Esperanto kaj de BEJO. Tamen kial li aŭ ŝi tiele agis kontraŭ la Brazila Movado? Por kompreni ĉi tiun fakton, oni bezonas retromoviĝi al la pasinteco, al tiuj tagoj, kiam regis kontraŭkomunisma paranojo, ne nur ĉe registaraj organoj, sed ofte ankaŭ en la mensoj de multaj brazilanoj. Espereble pliaj dokumentoj elfosiĝos, por ke ni fine povu klare kompreni kaj taksi ĉi tiujn okazintaĵojn.
Ĉi tiu artikolo unue aperis en Brazila Esperantisto, 2013, №345. La aŭtoro iom ŝanĝis la tekston por la internacia legantaro.
Dankon al Anna Lobo de Carvalho, Eduardo Dezena, Jairo Augusto dos Santos kaj James Rezende Piton, por ilia “fosado en pasinteco”. Specialan kaj tutkoran dankon al Amarílio Carvalho kaj Gustavo Barbosa, kiuj afable kaj komplezeme respondis demandojn de la aŭtoro pri doloraj travivaĵoj kaj rememoroj.
Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu peti la permeson de la aŭtoro kaj nepre indiku la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/04/brazilo/