Radia bonveno al la printempo

Dum la lastaj monatoj la asocio SAT-en-Hispanio kunlaboras kun programoj de la alternativa radiostacio Radio Vallekas, el la madrida populara kvartalo Vallecas. Ĉefa ĉeesto troviĝas en la anarkiisma programo “La hora impía” (La malpia horo), sed ili ankaŭ prezentis la lingvon en aliaj elsendoj.

La kunlaboro kreskis sufiĉe intensa, kaj jam fine de la pasinta jaro oni komencis iniciaton saluti ĉiun sezonon per speciala programo, surbaze de Esperanto kiel vivanta realaĵo. Do, la 29an de decembro oni ekelsendis tutan programon dulingvan por adiaŭi la jaron, kaj kiel kulmino ĝis nun, la stacio elsendis dimanĉon la 16an de marto, programon denove dulingvan, hispane kaj esperante, por bonvenigi la printempon, dum iom pli ol unu tuta horo. En ĝi partoprenis la poeto kaj tradukisto Miguel Fernández, kiu prezentis diversajn pecojn kaj deklamis poemojn, kaj la muzikensemblo Kvaropo Sinkopo, kiu kantis en Esperanto kaj en aliaj lingvoj.

Ĝi estas unu el la diversaj programoj kiujn la anarkiisma grupo Volia de la asocio FAI (Iberia Anarĥiista Federacio) organizis kaj intencas plu organizi dum la sekva periodo, kunlabore kun SAT-en-Hispanio. Ekzemple, la 2an de marto, Miguel Fernández deklamis la kontraŭvatikanan poemon Grito hacia Roma (Krio al Romo) de Federico García Lorca kadre de la sama radio-programo, kiu tiutage, esceptokaze, estis emisiata el la okupata socia centro La Casika de apudmadrida urbo Móstoles.

Ne temas plu do pri la tipaj intervjuoj pri nia lingvo kun demandoj pri ĝia karaktero, sed pri unuhora prezento, en Esperanto kaj la hispana, de la esperanta kulturo en la formo de kantoj kaj poemoj.

Krom per radio, eblis aŭskulti la printempan programon rekte en la sidejo de la stacio, kaj por interesiĝantoj ĉiukontinentaj, nun ankaŭ en la reto kaj ankaŭ en la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio.

Por instigi la organizantoj, eblas sendi mesaĝon al la Grupo Volia (grupovolia.fai@gmail.com) kun gratulo al ĝi kaj al Radio Vallekas kaj kun peto pri pli da tiuspecaj priesperantaj programoj. Ja ion similan spontane jam faris ĉiamaj aŭskultantoj de tiu radiostacio en Latin-Ameriko kaj Sud-Francio jam de la unua momento, kiam SATeH-anoj komencis kunlabori kun la homoj de Radio Vallekas.

José Antonio del Barrio

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4–5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/04/235radio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi