La 23an de marto 2014 en sia hejmo forpasis
Geraldo Mattos Gomes dos Santos (1931–2014)
doktoro pri filologio, emerita profesoro de la Federacia Universitato de Paranao kaj de la Militista Kolegio de Kuritibo.
Eklerninte Esperanton en 1947, Geraldo Mattos riĉigis la Esperantan literaturon per siaj libroj: La tento de la junulo (1953), Ivan la sesa (1953), La nigra Spartako (1955), Miniaturoj (1959), Arĉoj (1967), Ritmoj de vivo (1968), La libro de Adoro (1985), La libro de Nejma (1985), La servorajto / La sinmortigo (1997), Barbaraj sonoj kaj sonetoj (2000), La bona pineto (2008).
Li ankaŭ tradukis kelkaj verkojn en Esperanton: La bagasejo de José Américo de Almeida (1985), Joĉjo Mulato de Menotti del Picchia (1997), La manoj de Eŭridica de Pedro Bloch (1997), La supeo de la kardinaloj de Júlio Dantas (1997).
La dua kampo, en kiu li realigis sin, estas esperantologio, al kiu li kontribuis plurajn fakajn kaj didaktikajn artikolojn kaj librojn: AME – Aktuala metodo de Esperanto (1987), La deveno de Esperanto (1987), Apartaj mondoj: verboj kaj participoj (1999), En la komenco estas la vorto (2000), UEA – Utila ekzercaro akademia (2001), Gramática completa do Esperanto (1987), La participo (2004), La Esperanta vortokonsisto (2006).
Pro la granda kompetenteco en 1970 li iĝis membro de la Akademio de Esperanto, kaj estis ĝia prezidanto inter 1998 kaj 2007.
Ni funebras pro la morto de Geraldo Mattos, kiu dum pluraj jaroj estis abonanto (kaj aŭtoro) de La Ondo de Esperanto kaj membro de la internacia komisiono, kiu prizorgas la elekton de la Esperantisto de la Jaro.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĉi tiu nekrologo aperos en la sekva kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/mattos/
Foto “Universala Kongreso de Esperanto, Gotenburgo 2003. Geraldo Mattos” de Ziko el la Vikipedia komunejo.
Al mi bonŝancis aŭdi lian prelegon en Vilna UK. Mi havas lian libron “Apartaj mondoj – verboj kaj participoj”. Admirinda saĝo, klara prezento de pensoj… Kaj krome li estis brila poeto.
Grandega perdo por tuta Esperanto-mondo…
Triste…
Mi havis la oportunon koni lin persone. Tiu estis granda honoro por mi. Bonaj homoj porpasas….kaj ni bezonas pli da homoj kiel li. Mi esperas, ke lia laboro por nia lingvo produktas frutojn ekvivalentaj al tiuj kiujn li produktis.
Bonaj homoj forpasas …