Povilas Jegorovas honorita

Povilas Jegorovas
La 10an de marto 2014 la urbestro de Kaŭno (litove: Kaunas) Andrius Kupĉinskas en la Kaŭna Urbodomo enmanigis honorinsignojn al kelkaj kaŭnanoj por ilia eksterordinare persista kaj konscienca laboro, socia agado kaj meritoj al la urbo. Inter la honoritoj estas la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Povilas Jegorovas, kiu ricevis la honorinsignon Santaka de la tria grado. La oficiala teksto diras, ke Povilas Jegorovas estas honorita pro tio, ke li “per sia solida intelekto signife kontribuis al popularigo de Esperanto en Litovio kaj al konigo de Kaŭno en la monda komunumo esperantista”.

Laŭ la retejo Barelo

Ni kore gratulas la eminentan samideanon Jegorovas, kiu, malgraŭ sia granda okupateco, multe helpas al la agado de Sezonoj (niaj libroj estas presataj en Kaŭno) kaj de La Ondo de Esperanto (ekspedata el Kaŭno) kaj deziras al li pliajn sukcesojn!

Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov

Ĉi tiu artikolo aperos en la sekva kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №4-5.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/litovio-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Povilas Jegorovas honorita

  1. Ĵajro diras:

    Gratulon al samideano Povilas kaj sukceson ĉiam! Vivu Litovio, vivu Kaŭno!

  2. Wu Guojiang diras:

    Tio ne nur estas honoro de Povilas, sed gloro de la litovaj esperantistoj. Gratulon al Povilas kaj Litova Esperanto-Asocio.
    Mi reaperigos chi novajhon en nia reta bulteno Informilo de Ghemelaj Urboj. Mankas foto pri tiu urbestro. Mi bezonas ghin.

  3. Svetlana diras:

    Gratulojn al Povilas kaj multajn sukcesojn!

Respondi