La tria Tutmonda Ekzamentago

KERLa Ekzamena Komisiono de UEA kaj Edukado.net la 17an de majo 2014 la trian fojon okazigos Tutmondan Ekzamentagon. La ĉeforganizantino Katalin Kováts, laŭ la spertoj de la antaŭaj jaroj, antaŭvidas partoprenon de 25–30 urboj en dudeko da landoj.

En tiuj ekzamenlokoj dise en la mondo, la saman tagon, en la sama horo, inter tre strikte priskribitaj kaj organizataj proceduroj oni malfermos la kovertojn de la testoj kaj komencos la ekzamenon. Por la okazo la hungara lingvocentro ITK sendas po du seriojn da testoj; unu por la lokoj de Eŭropo-Azio, kaj la alian por la nord- kaj sud-amerikaj landoj.

En multaj lokoj ĝis nun la ekzamenoj havis altrangan protektanton, gravulon de la urbo, profesoron, direktoron de instituto aŭ ekzemple ĵurnalistojn, kiuj mem ricevis poŝte la testojn kaj portis ilin al la ekzamenlokoj kaj malfermis la ekzamenojn. En raportoj de lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj aperis en ambaŭ jaroj tre pozitivaj artikoloj pri la seriozeco de la KER-ekzamenoj pri Esperanto, kiujn oni komparis al la landaj abiturientaj ekzamenoj.

Krom la du celoj – montri la seriozecon de la lingvo kaj ties movado, kaj altigi la lingvonivelon – la ekzamenoj plenumas ankaŭ gravan lingvopolitikan funkcion, montrante al ALTE (Asocio de Lingvo-testistoj de Eŭropo) kaj al respondeculoj de la Konsilio de Eŭropo, kie oni akceptis la Esperanto-ekzamensistemon, ke jam pli ol 1400 personoj trapasis la ekzamenon, ke la Esperanto-movado ne estas aro de stranguloj, sed konsciaj personoj, konantaj kaj flegantaj sian lingvon.

Dum la 3a Tutmonda Ekzamentago kaj ties skriba aŭ/kaj parola ekzamenoj ĉiu loko havos eblon okazigi sesion, se tie troviĝos sume kvin kandidatoj je ajnaj niveloj.

Tiuj kluboj, kursoj kaj organizaĵoj, kiuj ŝatus partopreni la tagon kaj kunorganizi sesion, senprokraste kontaktu Katalin Kováts (ker-ekzamenoj@edukado.net), aŭ vizitu la sekcion Ekzamenoj ĉe la retejo www.edukado.net.

Katalin Kováts

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/ekzameno/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi