Rekonstrui universon

Aleksej Aleksandrov (Foto: Vladimir Izosimov)Antaŭ tridek jaroj, la 5an de marto 1984, en la aĝo 28 jaroj forpasis Aleksej Aleksandrov (1955–1984), kies meteora vivo lasis neforgeseblan lumon en la animo de ĉiu, kiu konis lin. Omaĝe al la malgaja datreveno ni reaperigas la eseon de Nikolai Lozgaĉev (1957–1998), kiu premiere aperis en la 12a kajero de la samizdata almanako Sezonoj en 1987.

Mi ne konis lin persone. Ĉiam io malhelpis al ni renkontiĝi. Kaj jen, foje, anstataŭ vidi lin en mia urbo, mi aŭdis pri lia morto… Nur post tio mi komencis ekscii lin el rememoroj, ekaŭdis lian voĉon, feliĉe registritan sur bendo, tenis en la manoj lian kajeron…

Kaj mi ekamis lin. Ne juste la frua morto ĉiam kreas la aŭreolon de neordinareco, speciala destino, eĉ de klaĉeta famo.

Sed ĉu estas malmulte unu homa vivo, unu plia-malplia personeco? Ĉu ĝi ne estas unika? Ja “ekzistas propra mond’ en ĉiu hom’” (Jevtuŝenko). [Ĉiuj citaĵoj, originalaj kaj tradukaj, estas el la verkoj de Aleksej Aleksandrov.] Kaj tiu eta mondo, kapabla implici la tutan universon, sed kiun ni ofte ne rimarkas, pere aŭ senpere nin influas. Ajna homo vivas por la aliaj. Eĉ se li ne trudas sin, ne krias, ke ankaŭ li ekzistas, ne batas sian bruston, ke li estas Homo. Nenies vivo forpasas senspure. Ĝi ion markas en la komuna konscio. Eĉ post la morto. Ja, kiel li mem interpretis la vortojn de Jevtuŝenko:

Post mort’ de l’ homo restas jen por ni
aferoj, pontoj, libroj kaj ali’.
Ke io restu estas la destin’,
sed tutegale io lasas nin.

Ja senkompatas leĝ’ de viva rond’:
ne homo mortas — mortas lia mond’.
Memoras ĉiujn homojn la konsci’,
sed ĉu pri ili ĉion scias mi?

Jes, ni ne povas scii ĉion… Kaj ĉu ni kapablas travivi ĉies vivon, rekonstrui la personecon? Nu, ne ĉies, almenaŭ de unu. Rekonstrui ties mondon en la propra universo. Igi ĝin vivi almenaŭ por kelka tempo. Ion similan farontas artisto, preninte penikon, plumon, arĉon… tekston.

Jen mi aŭdas lian agrablan, iom kartavan voĉon, mezuritan naturan tonon. Mi kredas ĉion, kion li rakontas. Mi vidas lin duonrideti, kiel en la sola havata portreto. Ŝajnas, ke li ne scias morni, ĉu li rakontas la parodian “western” Persekuto (Zaĥarov) kaj spionajn pasiojn, aŭ la Historion de Ruslando ekde Gostomysl de A. K. Tolstoj kaj tristan Homan komedion de Gladkov. Li preferas ridi pri la amaro kaj absurdo de la mondo. Sed doloro, espero pri la mondo, pri la patrio malkaŝas sin sub la ironia kaj bonvola rideto.

Mi foliumas la kajeron, kaj en ĝi resonas lia voĉo: “Kio estas por mi patri’?” Ĝi estas nia lulilo. Lulilo de niaj sentoj, kredoj, mondpercepto. Ja ne hazarde li preferas reciti ruse, ne hazarde li pli tradukas ol verkas originale, kvazaŭ subkonscie li volas hejmigi en la verda mondo sian patrujan sopiron (kaj inverse), ĉar “estas ŝajna fremdhejma am’ / estas koro pri hejm’ en malĝoj’” (Hejmen). Kaj kiel li estis nedisigebla dis la patrio, same nedisigebla li estis dis la verda familio, por kiu “forestas lingva bar’”, kaj kiu “vastiĝas pli kaj pli”, al kiu li intimis kaj kiun li adoris, ĝojante, ke “ĉieas nia gent’ sub verda firmament’!” (Vagadas ĉiuj ni), kaj veante, se “jenas malfeliĉ’ — en via vortoriĉ’ eĉ unu vort’ ne estas Esperanta.” (Porkrokodila kanto). Li vivis en tiu familio.

Jen ni sentas lian koleron, ŝprucan satiron en la epigramo Karela betulo kun la dediĉo “Al kamarado …”, verkita en klubkunveno:

Ekzistas la betul’ karela.
Ĉu konas tiun fakton vi?
Ĝi en inkrust’ aspektas bela.
Ve, por konstru’ ne taŭgas ĝi.

La papero konservis al ni jen lingvan ŝercon: “Ina aro ekis iĝi ege aĉa”, jen popoleskan diraĵon:

Dua ŝanĝo —
ek al manĝo.

Dua alterno —
ek al taverno.

Ne faru mis
dum fek’ kaj pis’.

Jen nefinitajn malnetaĵojn de tradukoj. Tiel, laŭ la splitoj de liaj pensoj kaj sentoj ni induktas liajn animan kaj mensan portreton, lian internan mondon.

Alies mondo, reflektita en la propra universo, senevite alprenas niajn ecojn, trajtojn, ja la homa universo ne estas glata spegulo. Kaj tio ne estas mava, ja glata spegulo nur reflektas, sen lasi ion en sin. Sed oni pluvivigas alies universon refraktante ĝin tra sia prismo reformante kaj evoluigante ĝin en si.

Foje mi renkontas kantotradukojn, per kiuj mi komencis mian vojaĝon en la verdan mondon. Mi jam konis ilin laŭ kelkoblaj reskriboj, aŭdis en ĉefajraj vesperoj, sed pri ilia tradukinto mi sciis nenion, eĉ ne la nomon. Jen do kiam fakte komenciĝis nia konateco. Verŝajne tiel kreiĝas folkloro. Tiel aparte oni kunfandiĝas kun la popolo por vivi eterne en la komuna konscio, nutri per sia penso kaj sento la venontajn generaciojn. Venos novaj, pli perfektaj tradukantoj, aperos novaj kanzonoj, sed estas reskribataj ankaŭ la malnovaj skribitaj kantaroj, konstante modifataj la malnovaj kantoj, kiel en la vera popola poezio.

Preskaŭ sub ĉiu lia traduko staras noto “Laŭ peto de …”. Jen, ekzemple, propono traduki kanton pri “diboĉa dio kaj ribelintaj sanktuloj” kun peto: “Se tiu kanto estos tradukita, mi petus sendi ekzempleron laŭ adreso …” Jes, li laboris laŭ la “socia mendo”, lia altruisma animo ne avaris, sed strebis fari tion, kion bezonis la homoj: “Ne ŝlosu vian pordon vi, / ĝi estu malfermita” (Okudĵava).

Sed… “ni finkantis la kanton, venis temp’ por disiĝ’.” (Ĉe la disiĝ’). Kaj la animo plenas de lia “adiaŭa malĝoj’”. La malĝojo de optimisto, kiu devis gaji por ne desperi:

Jen estas mia mor’:
gaji ĝis mort’!

Iam li skribis:

Mi ĉiam ekbonhumoras,
rememorinte, ke
iu pri mi memoras,
iu min amas tre.

Sed la humor’ malboniĝos,
se venos al kap’ ide’,
ja ni ne plu renkontiĝos…
Jen bedaŭrinde kaj ve.

Ĉu tio estas subkonscia antaŭsento de la neevitebla disiĝo aŭ konscia konstato de sia malsano? Tamen tiel ne povas esti, ja:

Estas inter du renkontoj
unu nur veturo for.

(Doljskij)

Jes ni disiĝas nur unufoje. Post tio nepre sekvas renkonto. Renkonto en niaj animoj. En niaj universoj. Kiuj ekzistos, dum ni vivos. Kaj kiuj trovos pluan vivon en niaj posteuloj.

Nikolai Lozgaĉev

Ĉi tiu artikolo aperis en la 12a kajero de Sezonoj (1987) kaj estis represita en la 6a kajero de La Ondo de Esperanto (1995).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: Sezonoj, 1987, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/aleksandrov/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Rekonstrui universon

  1. Svetlana diras:

    Aleksej kvazau stelo en fora chielo preterflugis, lasinte spurojn en niaj animoj kaj koroj…

  2. Mikaelo Povorin diras:

    Mi ne vere konis Alekseon. Mi renkontis lin en mia unua tendaro: OkSEJT-1983. Li estis bonega aktiva esperantisto, ĉarma knabo, perfekte posedanta la lingvon kaj havanta brilan humursenton.
    Ankaŭ Nikolaon mi praktike ne konis, sed en la sama tendaro mi aŭdis lin kanti siajn tradukojn de Vladimir Vysockij. Fari plurajn tiajn tradukojn estas neordinara ago per si mem. Mi havas belan kanton laŭ vortoj de Nikolao. Ĝin tre ŝatas la publiko, do, mi kantas ĝin ofte.
    Domaĝe, ke bonaj homoj tiom ofte forlasas nin tro frue… Ni memoru kaj aprezu ilin!

  3. “Jes ni disiĝas nur unufoje. Post tio nepre sekvas renkonto. Renkonto en niaj animoj.”
    – kvazaŭ Nikolai mem antaŭvidis sian baldaŭan animan renkontiĝon kun Aleksej.
    Ni memoru ilin ambaŭ…

Respondi