Ĝuste tajpi en Esperanto

La ĉapelitaj literoj ĉiam estis neelĉerpebla fonto de debatoj en Esperantujo. Sed hodiaŭ ĉiuj komputiloj estas kapablaj fari ilin, kaj la tajpomanieroj estas multaj. Mi ne intencas komenci plian ĉapelliteran debaton, sed nur proponas superrigardon de la ekzistantaj manieroj tajpi la Esperantajn literojn en diversaj komputilaj operaciumoj.

Vindozo. Por Vindozo ekzistas du simplaj programoj, kiuj ebligas tajpi supersignojn: EK (http://www.esperanto.mv.ru/Ek/) kaj Tajpi (http://www.zz9pza.net/tajpi/). Per ambaŭ eblas tajpi, uzante la X-sistemon aŭ alian sistemon, kiun la uzanto povas elekti danke al ampleksaj agordebloj.

Mac OS. Por Apple-komputiloj ekzistas klavararanĝo “US Extended”, kiu estas provizata kun la operaciumo, kaj kiun eblas ŝalti en la agordoj de la klavaro. Ĝi estas kiel usona klavararanĝo, sed aldone enhavas klavkombinojn, kiuj ebligas tajpi multajn supersignojn (ne nur Esperantajn). Por tajpi ĉapelon per tiu klavaranĝo necesas premi Alt+6 kaj la deziratan literon. Por Ŭ necesas premi Alt+B kaj poste U.

Alia metodo, kiu postulas malpli da fingromovoj, estas klavaranĝo, kiun kreis Kalle Kniivilä. Eblas elŝuti ĝin de lia retejo (http://www.kniivila.net/tenejo/ESF-klavaro.zip). Ĉi tiu klavaro estas bazita sur la finna-sveda klavaro kaj aldonas ĉapelojn, dum oni tajpas X-metode.

Linukso. La plej simpla maniero por Linukso estas Esperanta klavaranĝo, kiu ekzistas en pluraj distribuoj (interalie, Ubuntu). Ĝi estas bazita sur usona klavaro, sed kelkaj neEsperantaj literoj kaj interpunkciaj signoj estas anstataŭataj de ĉapelaj literoj (ekzemple, Q kaj W iĝas Ŝ kaj Ĝ).

Pli spertaj Linuks-uzantoj povas redifini klavaranĝon aŭ krei novajn klavkombinojn. Tiujn metodojn bone priskribas Bertilo Wennergren en sia retejo: http://bertilow.com/komputo/linukso.html

Se vi uzas francan aŭ portugalan klavaranĝon, kiu havas senpaŝan klavon por cirkumflekso, vi povas uzi ĝin por tajpi Esperante (^ + C iĝas Ĉ). La sola problemo estas la litero Ŭ, sed eblas aldoni klavkombinon per la dosiero “.XCompose” (gravas la punkto kaj la majuskloj). Kreu ĝin, se ĝi ne ekzistas, en via hejma dosierujo, kaj aldonu:

include "%L"
<dead_circumflex> <v> : "ŭ"
<dead_circumflex> <V> : "Ŭ"

Vi nun povas tajpi Ŭ per la kombino ^ + V (eblas difini alian literon por tio).

Retaj konvertiloj. Se vi ne povas agordi la komputilon aŭ instali programon, ekzistas simpla solvo: konvertiloj en la reto. Sufiĉas tajpi tekston per X-sistemo, H-sistemo aŭ alia metodo, kaj premi butonon por ĉapeligi la tutan tekston. Ekzistas pluraj tiaj konvertiloj; unu estas trovebla en la Komputeko de E@I ĉe la adreso: http://komputeko.net/konvertilo.htm

Lingvohelpilo. Lingvohelpilo (http://lingvohelpilo.ikso.net/) estas gramatik-kontrolilo, kiu aŭtomate konvertas tekston X-metode skribitan. Aldone, en la agordoj, eblas elekti “Mia teksto revenu kun iksoj anstataŭ Esperantaj supersignoj”, se vi bezonas tekston skribitan ikse.

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/03/233tajpi/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

12 Responses to Ĝuste tajpi en Esperanto

  1. En Linukso, povas uzi Esperantan klavaron.
    LibreOffice ankaux havas version en Esperanto por tutaj platformoj:
    https://www.libreoffice.org/download/libreoffice-fresh/?type=win-x86&version=&lang=eo

  2. ĵeromo vaŝe diras:

    en diversaj vindozoj kun azerty-klavaro mi provis „ek“ kaj „tajpi“. „tajpi“ suprizis min, kaŭzante propra-humorajn ŝanĝojn en la supraj ciferaj klavoj. „ek“ en komparo faras nur tion, kion ĝi devas fari, ĝi nur memmalŝaltiĝas en kelkaj versioj de vindozo.

  3. Transirinte de la sistemo Vindozo al tiu de Makintoŝo, mi havis kelkajn malfacilaĵojn por trovi ĉapeligilon, kiu konvenas al mi. Mi ne volis ŝanĝi al la supre indikita usona klavaro kaj trovis taŭgan solvon per Amiketo de Klivo, kiu tute bone funkcias ĉe mi, ĉu interrete ĉu en tekstprilaboriloj:
    http://www012.upp.so-net.ne.jp/klivo/amiketo/makamiketo.html

    Ekzemplo: < + c transformiĝas al ĉ

  4. PS. Mi ŝatus aldoni, ke tajpado x-metode (aŭ h-metode)povas foje (neofte) kaŭzi problemojn, se oni tajpas en alia latinalfabeta lingvo: ĉapelitaj literoj tiam ja ne devas aperi. Nu, oni simple estu sufiĉe atenta, kiam oni tajpas ion ajn.

  5. Mi ne kompernas, kial Nikolao asertis, ke la sistemo alt+litero estas rapide agordebla en ĉiuj operaciumoj. Mi ne estas stulta pri komputiloj, sed mi imagon ne havas, kiel agordi por Vindozo tiun sistemon. Kaj kial agordi la tutan operaciumon NUR por tajpado?! Krome, alt+iu klavo jam povas esti uzata por aliaj celoj. Mi nun tajpas uzante Tajpi, x-metode. Uzi por tajpado ion ajn krom LITEROJ sur la klavaro (ne ciferoj, ne signoj, ne alt kaj ctrl!) laŭ mi estas malbona solvo.

  6. zmitro lapcionak diras:

    ĉu ekzistas x-metodo por Ubuntu?

  7. Alekseo diras:

    Kio pri Androjdo?

  8. Mikelo59 diras:

    Por mia “Nexus”(tableto) : Mi senpage elŝutis la programon “Clavier MultiLing” el “Play Store”,kaj ĝi tre bone funkcias. Oni povas elekti inter multaj lingvoj (kaj rapide ŝanĝi la klavaron).
    Por la tekokomputilo : EK bonege funkcias.

  9. Kio ekzistas por Android?

  10. Indus mencii, ke Ipernity aŭtomate ŝanĝas la x-sistemon, se oni havas Esperanto kiel lingvo de la fasado.
    Estas tre utila Add-On por firefox: transliterator. Ĉi ŝanĝas preskaŭ ĉion sistemon, sed ankaŭ esperanton. Por rapidaj taskoj, kiel ĉi tie aŭ en Libera Folio (mallongaj komentoj), estas la plej praktika solvo.
    Por Window 7 mi preferas “Tajpi”, kiun oni povas rapide malŝalti, kaj ne multe ĝenas.

  11. Nikolao Gudskov diras:

    Mi persone delonge uzas la sistemon kun alt+litero (kiu rapide agordeblas en cxiuj ordinaraj operaci-sistemoj), alkutimigxis al gxi kaj apenaux ion novan bezonas.

  12. Tjeri diras:

    Por la uzantoj de franca “azerty” klavaro, ekzistas la senpaga klavaro de Michael Langlois, kiu ebligas ne nur la esperantajn ĉapelitajn literojn, sed ankaŭ ĉiujn diakritajn literojn de la latina alfabeto,(ekz: å, ñ, ț, ḫ) por Mac kaj Windows: http://michaellanglois.fr/it/french-keyboard-with-diacritics-11a-mac_clavier-francais-diacrite-11a-mac/

Respondi