Lerni la rusan per Esperanto

La 18an de februaro startis distanca propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto. Ĝin gvidas Irina Gonĉarova, konsultante la magistran diploman laboron de sia filino Svetlana Gonĉarova: “Propedeŭtika rolo de Esperanto en la instruado de la rusa lingvo”.

La kurso enhavas 16 lecionojn (retseminarioj) kaj daŭros du monatojn. Nun ĝin partoprenas ok personoj: po unu el Svislando, Kanado, Danlando, Germanio kaj kvar el Brazilo. La unua leciono daŭris pli ol du horojn, kaj, laŭ la impresoj de la kursanoj, pasis sukcese.

La organizan kaj teknikan flankon de la afero atente prizorgas Mikaelo Ĉertilov (firmao Sunvojo), kiu kune kun la nova redaktoro de Esperanto brazilano Fabricio Valle (Intraespo) iniciatis la kurson.

Irina Gonĉarova

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2014/02/rusa

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Lerni la rusan per Esperanto

  1. Mi ĵus retrovis kaj relegis tiun ĉi artikolon. Estus interese legi pri la rezultoj.

  2. Mi aliĝas al la peto de Zlatko.

  3. Zlatko diras:

    Chu eblas ricevi la diplomlaboron baze de kiu okazas la kurso? Nome min interesas kiel oni mezuras la rezultojn, kiam okazas testoj pri tio kaj kiu estas la paralela kontrolgrupo?
    Zlatko

  4. Valdas Banaitis diras:

    Nu, mi trovis kaj provis tion plej frue, en 2010 en Karlovo, pri la bulgara. Tamen por tio necesas antaŭe lerni Esperanton sendepende de iu ajn etna lingvo, kiel nuran aŭtonoman lingvo-genomon, kun gramatiko emfaze aparta disde leksiko. Tio estas la ĉefa rezulto de la dismembrigo, pri kiu Zamenhof klarigas en la II ĉapitro de la Enkonduko al la Unua Libro. Li trovis tion tro fremda por la eŭropaj popoloj, tial li provis pseŭdofaciligi la aferon, kamuflante per la tradicia lerneja gramatika priskribo. Per tio li trompis la instruontojn kaj instruotojn kaj sin mem. Li tute ne intencis Esperanton por instruado. La rezulton post 125 jaroj rivelis Zlatko Tiŝljar en sia konfeso “Mia saĝo post 50 jaroj de(=da)instruado de Esperanto”. Lernado de iu ajn fremda lingvo estas propedeŭtika per si mem, sed en la kazo de Esperanto ni havas etalonon, ĝis nun ne uzatan eĉ por komputila tradukado.

  5. Bonege farite! Propedeŭtika kurso pri la rusa lingvo surbaze de Esperanto igas min tre scivola. Mi faris ion similan por mia bazlerneja kurso “Plurlingva alfabetigo helpe de Esperanto”. Domaĝe, ke mi ne eksciis ĝustatempe pri la kurso de la rusa lingvo.

    E-sente,
    Gian Piero Savio
    (Givatajim, ISRAELO)

  6. Tre interesa iniciato, gratulojn al la organizantoj. Mi bedaŭras, ke mi ne sciis pri ĝi pli frue 🙁

Respondi