Libroservo de UEA en 2013

Poŝamiko venkis, evoluo zorgigas

La lingvoekzercilo Poŝamiko de Beatrice Allée kaj Katalin Kováts gajnis jam por la kvara sinsekva fojo la unuan lokon en la listo de la plej furore venditaj varoj ĉe la Libroservo de UEA en 2013. La vendita nombro (178) tamen estas multe sub tiu en 2012 (326) sed pli ol duoblo de tiu de la antaŭa multjara ĉampiono, Vojaĝo en Esperanto-lando. La libro de Boris Kolker leviĝis el la sepa loko en 2012 al la dua en 2013, kvankam de ĝi vendiĝis 10 ekzempleroj malpli ol en la antaŭa jaro.

La sperto de Poŝamiko kaj Vojaĝo en Esperanto-lando spegulas la ĝeneralan malkreskon de la vendoj en 2013, kiu fariĝis malbona jaro por la Libroservo. Ĉiuj vendoj sumiĝis je EUR 77 142, dum en 2012 temis pri EUR 87 377. Ankaŭ en 2012 temis pri malkresko (-12,8%); eta konsolo estas, ke pasintjare la falo estis iom malpli granda (-11,7%).

La malkresko de la vendoj estas zorgiga. Antaŭe la fluktuoj de la vendosumoj grave dependis de la grandeco de la kongresa libroservo. La malkresko en 2012 egalis preskaŭ precize al la diferenco de la vendoj en Kopenhago kaj la multe malpli granda UK en Hanojo. Pensige estas, ke en Rejkjaviko la libroservo vendis iom malpli ol en Hanojo (resp. EUR 14 776 kaj EUR 15 154) malgraŭ tio, ke la kongresanoj de la Hanoja UK estis malpli multnombraj kaj averaĝe malpli aĉetpovaj. Unu kialo de la ĝenerala falo en 2013 estas manko de furoraj novaj titoloj kiel iam PIV, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Vojaĝo en Esperanto-lando kaj La arto labori kune.

Ĉar la Esperanta merkato ŝajnas esti ade ŝrumpanta, eldonistoj malpli emas investi en grandaj eldonprojektoj, kiuj verŝajne ne repagus sin per la vendoj. Ne malgrava estas ankaŭ la influo de la daŭra falo de la abonantaro de tiu ĉi revuo, kies rubriko Laste aperis ĉiam estis la ĉefa reklamtabulo de Esperanto-eldonaĵoj. Eble en alia okazo ni ankoraŭ revenos pli detale al la demando, ĉu la Esperanta libromerkato ĝenerale kaj la Libroservo de UEA aparte havas estontecon.

La unua listo ĉi-sube montras la tutan vendonombron de la menciitaj titoloj. Ĝin ĉefe influas aliaj libroservoj, kiuj mendas samtempe pli ol unu ekzempleron de sama titolo por poste pluvendi al siaj klientoj, ofte en la daŭro de pluraj jaroj. La listo de unuopaj vendoj konsideras nur la vendojn al klientoj, kiuj rekte mendis aŭ aĉetis surloke ĉe UEA.

Vendoj entute

ekz.
178 Poŝamiko(B. Allée & K. Kováts)
80 Vojaĝo en Esperanto-lando (B. Kolker)
79 Mil unuaj vortoj en Esperanto (H. Amery & S. Cartwright
75 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj Goscinny & Uderzo)
73 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo)
63 Internacia Kongresa Universitato 2013 (Red. A. Wandel & R. McCoy)*
56 Imperiaj ambicioj (N. Chomsky & D. Barsamian)
51 Dictionnaire de poche / Poŝvortaro (Red. A. Andrieu)
47 Gerda malaperis! (C. Piron)
45 Esperanto Mini-Grammar
44 Esperanto de nivelo al nivelo (Red. M. Kovács)
44 Beletra Almanako 17
43 Beletra Almanako 16
43 Esperanto via de directe methode (S. Marček)
39 Detala gramatiko de Esperanto (B. Wennergren)
39 Pasporta Servo (listo de gastigantoj)*
39 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj)*
38 Beletra Almanako 18
36 Baza Esperanta radikaro (W.F. Pilger)*
36 Internaciaj Ekzamenoj de ILEI/UEA*
36 Discover Esperanto

Vendoj unuopaj

ekz.
40 Beletra Almanako 16
38 Beletra Almanako 17
35 Beletra Almanako 18
22 Vojaĝo en Esperanto-lando (Boris Kolker)*
20 Asteriks kaj Kleopatra (Goscinny & Uderzo)
19 La aventuroj de Ŝerloko Holmso (A. Conan Doyle)
19 Imperiaj ambicioj (N. Chomsky & D. Barsamian)
18 Asteriks ĉe la olimpiaj ludoj Goscinny & Uderzo)
17 Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (Tibor Sekelj)*
16 Belarta rikolto 2013 (Red. teamo)
14 La legisto (B. Schlink)
13 Plena ilustrita vortaro de Esperanto (2005)
13 Kroze-proze (S. Johansson)
13 Pri maljunuloj, la aĵoj, kiuj pasas (L. Couperus)
13 Steloj de Eger (G. Gárdonyi)
13 Poŝamiko B. Allée & K. Kováts)
12 Esperanto kaj aliaj lingvoj – kontrastlingvistikaj kaj socilingvistikaj aspektoj (Red. Detlev Blanke)
12 La eta princo (A. de Saint-Exupéry)
12 Esperanto de nivelo al nivelo (Red./trad. M. Kovács)
12 Leksikologio, frazeologio, historio, semantiko kaj terminologio: du kontinentoj renkontiĝas en Hanojo (Red. Ch. Kiselman & M. Maradan)
12 Profesia uzo de Esperanto kaj ĝiaj specifaj trajtoj Petr Chrdle)
* Eldonaĵoj de UEA/TEJO.
Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2014, №535

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Libroservo de UEA en 2013

  1. Valdas Banaitis diras:

    POŜTELEFONO VENKAS,INVOLUO ZORGIGAS – estus pli ĝusta titolo. Tamen ĉu iu vere zorgas eĉ POST la DU JUBILEAJ RIVELOJ; 1)la KONFESO de Zlatko Tiŝljar pri la preskaŭ vana, ĉar nur 1% rezultiva instruDado de Esperanto, kiu ankoraŭ vegetas nur dankal memlernantoj, kiuj faras 3/4 de ellernintoj, kaj 2)la averto pri INERTO – la plej minaca malamiko de Esperanto. Ĉu Alko konfuzis kaj verbon ZORGI uzis anstataŭ MALTRANKVILI, DEPRIMI, SENESPERIGI? Esperanto estas pli intima, pli profunda afero ol nur lingvo. Ĝi, kiel la sola intua verko de infana mensevoluo, estas antaŭ ĉio natura genomo de lingvo, harmonie organizita instrumento de sinesprimo. Antaŭ ĉio lingvo interhoma, je nivelo individua, tre fora de rolo internacia, politika, komerca aŭ teknika. Por tio oni faras apartan, jam maŝinan lingvaĵon el terminoj. Terminojn oni daŭre internaciigas kaj ofiakigas sen helpo de Esperanto. Ni zorgu pri uzado de lingvo en interpersona komunikado, pri akiro kaj manipulado de baza leksiko, kiu kreskas kun beletro kaj vortfarado. Esperantiston faras ne kurso+ekzameno, sed tuja memstara uzado de lingvo post ŭnu-triseanca prezento de lingva mekanismo – kun 9 vortuniformoj en la kapo, 125 vortetoj sub la mano laŭ sinteksa sintakso ek al tralego de ducentpaĝa verko kaj parkerigo de kelk versaĵoj. Tio estas pli facila ol irigi aŭton per tri pedaloj, kluĉostango, stirrado kaj lumsignaloj sur ka kampo for de l’mondo, antaŭ nokto de somero – kaj ek al navigado tra tekstoj, sisteme markitaj per sufloraj orientiloj silabaj kaj fonemaj. Ĉe lingvo tiel organizita komencanto ne bezonas lecionaron lernolibran aŭ kursan, sed nur ŝatatan legolibron. Mi komprenas, mi povas, mi faras – laŭ SOC de Aaron Antonovsky.

  2. Valdas Banaitis diras:

    plej zorgigas la manko de intereso al beletro. En 1967 Andrea Gacond en svisaj kurtondaj radiodialogoj diris, ke Esperanto supervivos nur dankal literaturo, verkita per chi mirinda reciproke interkompreniga lingvokrea instrumento. Tamen la esperantistaro ne frandas lingvan muzikon, char pro kronika komencantozo kaj neadekvata instruDado estas tenata for de legado.
    Konsolo nur la pinta loko de la Couperus-romano “Pri maljunuloj” kiun mi jam relegas denove, ghuante ne nur la verkon, sed ech pli ankau la majstrecon de la tradukinto, kiun mi, azeno, tute ne konis, kaj nur intue, nur pro la titolo, havigis al mi helpe de mia filo, kiu interalie trovis por mi nekrologan chapitron pri Couperus interrete en Literatura Mnndo de 1929.

Respondi