Februaro 2014: Jubileoj, memordatoj, festoj

Februaro1. Antaŭ 200 jaroj (1814) la koalicia armeo en batalo ĉe La Rothière venkis la Napoleonan armeon (la unua malvenko de Napoleono en Francio mem).
Antaŭ 150 jaroj (1864) komenciĝis la Pruslanda-Danlanda milito.
Antaŭ 150 jaroj en Tomsko mortis Fjodor Kuzjmiĉ (1776-1864), kiun multaj kredis imperiestro Aleksandro I.

Patriarko Iov2. Antaŭ 425 jaroj (1589) estis establita la ofico de Patriarko Moskva kaj Tutruslanda. La unua patriarko iĝis Iov (Ivan, 1525-1607).
Antaŭ 25 jaroj mortis Ondrej Nepela (1951-89), slovaka artsketisto, trifoja mondĉampiono, ĉampiono de la 11a Vintra Olimpiko (Sapporo, 1972).

3. Antaŭ 1000 jaroj Haraldo II (ĉ. 994-1018) iĝis reĝo de Danlando.

5. Antaŭ 25 jaroj (1989) ekfunkciis la televida kanalo Eurosport.
Antaŭ 100 jaroj naskiĝis William Seward Burroughs (1914-97), usona verkisto.

6. Antaŭ 350 jaroj naskiĝis Mustafo II (1664-1703), sultano de la Otomana (Osmanida) imperio (1695-1703).

7. Komenciĝos la 22a Vintra Olimpiko en Soĉi.
Soĉi 2014
8. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Samuel Meyer (1864-1921), franca esperantisto kaj tradukanto.

9. Antaŭ 50 jaroj (1964) en Insbruko (Aŭstrio) finiĝis la 9a Vintra Olimpiko, en kiu Sovetunio ricevis 11 orajn medalojn, Aŭstrio restis la dua kun 4 oraj medaloj.

Antaŭ 25 jaroj mortis Tezuka Osamu (1928-89), japana aŭtoro de animeoj kaj mangaoj.

10. Antaŭ 75 jaroj mortis papo Pio la 10a (1857-1939).

Manzarek12. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Raymond “Ray” Manzarek (1939-2013), usona muzikisto, kunfondinto kaj klavisto de The Doors.

13. Antaŭ 275 jaroj (1739) la persa armeo de Nadir Ŝaĥ apud Delhio venkis la armeon de la Mogola imperio de Grandaj Mogoloj.
Antaŭ 100 jaroj mortis Alphonse Bertillon (1853-1914), franca juristo, inventinta sian metodon de antropologia identigado de krimuloj.

14. Tago de S-ta Valenteno ĉe okcidentaj kristanoj.
Antaŭ 200 jaroj la Napoleona armeo ĉe Vauchamps venkis la koalician armeon.
Antaŭ 1000 jaroj Henriko II (973-1024) estis kronita kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio.
Kronado de Henriko II
15. Antaŭ 25 jaroj (1989) la sovetuniaj trupoj forlasis Afganion.
Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Galileo Galilei (1564-1642), itala fizikisto, matematikisto, astronomo kaj filozofo.

16. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Czesław Niemen (Czesław Wydrzycki; 1939-2004), pola kantisto kaj komponisto.
Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la brazila futbalisto Bebeto (José Roberto Gama de Oliveira, 1964-), mondĉampiono (1994).

17. Antaŭ 1650 jaroj mortis la romia imperiestro Joviano (330-364).

Jaan Ojalo18. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Jaan Ojalo (1914-2004), estona esperantisto, prezidanto de EAE (1992-95).
Antaŭ 450 jaroj mortis Mikelanĝelo (1475-1564), itala skulptisto, pentristo, arkitekto kaj poeto.

21. Internacia tago de la denaska lingvo.

22. Antaŭ 300 jaroj (1714) en Peterburgo ekfunkciis botanika ĝardeno.

23. Tago de Defendanto de l’ Patrujo en Ruslando, Belarusio, Ukrainio kaj kelkaj ekssovetiaj landoj.
Antaŭ 550 jaroj mortis Zhu Qizhen (1427-64), imperiestro de Ĉinio (1435-49, 1457-64).

25. Antaŭ 100 jaroj mortis John Tenniel (1820-1914), angla pentristo kaj karikaturisto, la klasika ilustrinto de la libroj de Lewis Carroll pri Alico.
Bildo de Tenniel
26. Antaŭ 1650 jaroj (364) Valentiniano I (321-375) iĝis romia imperistro.

27. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Eemil Nestor Setälä (1864-1935), finna politikisto kaj filologo, kiu en novembro 1917 prezidis la finnlandan senaton, kiu proklamis la sendependiĝon de Finnlando. Lia filo Vilho Setälä estis aktiva esperantisto.

Ĉi tiu listo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/02/februaro2014/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi