BibLO: 15 novaj brokantaĵoj

BibLO (la biblioteko de La Ondo) estas librokolekto de la redakcio de La Ondo de Esperanto (en Kaliningrado, Ruslando), kiu kreskas danke al la eldonaĵoj de Sezonoj, al recenzoekzempleroj de libroj, al donacoj, kaj ankaŭ danke al aĉetoj.

Ĉi-vintre ni aĉetis en Roterdamo kaj en Berlino 15 malnovajn librojn. Kelkaj el ili estis en KEB (Kolektiva Esperanta Biblioteko, kiun ni prizorgis dum 1982-1998 kaj poste donacis la tutan kolekton al la biblioteko de la Krasnojarska Esperanto-Klubo), sed ni devis denove aĉeti ilin por BibLO.

Kelkaj el la aĉetitaj libroj ŝtopas breĉojn en nia kolekto de la libroj pri/en Esperanto kaj interlingvistiko, eldonitaj en Ruslando kaj Sovetunio. En 2015 aperos la kvina eldono de ĉi tiu kolekto, konata kiel la Ruslanda Bibliografio.

Vidu ĉi-sube la liston de la novakiritaj brokantaĵoj.
La listo de la libroj, ricevitaj ekde la 1a de januaro 2003, estas konsultebla en nia retejo.

[Atanasov, Atanas] ADA. Rememoroj de esperantisto. – Tatar Pazarĝik: Dimitr Tuĝarov, 1925. – 88 p.

Esperanta antologio. Poemoj. 1887-1957 / Redaktis, enkondukis William Auld. – La Laguna: J. Régulo, 1958. – 642 p.; 2600 ekz. – (Stafeto. Belliteratura eldonserio; №11-12).

Frenkel, Romano. Verdaj fajreroj: Kolekto da versaĵoj. – Bruĝo: A.-J. Witteryck, 1908. – 45 p.

Furmanov, D[mitrij] [Andrejeviĉ]. Ĉapajev / Tradukis el la rusa Vasilij Devjatnin, Eggers, Fedotov. – Leipzig: EKRELO, 1933. – 216 p.

Pradeau, Daniel; Castanet, Philippe; Poisse, Maryse; Lavaud, Francis; Fontan, Marcel. Antoine Théophile Cart. 1855-1931. – Saint Antoine de Breuilh: OBT Copy, 1998. – 16 p.

La predikanto: Libro el la Biblio / Tradukis el la hebrea L. L. Zamenhof. – Paris: Hachette, 1907. – 26 p.

La sentencoj de Salomono: Libro el la Biblio / Tradukis el la hebrea L. L. Zamenhof. – Paris: Hachette, 1909. – 64 p.

Stevenson, Robert Louis. Trezorinsulo / Tradukis el la angla Grace Kirkwood. – 2a eld. – Glasgow: Kardo, 1980. – 181 p.

Traat, Mats. Danco ĉirkaŭ lokomobilo / Tradukis el la estona Hillar Saha, Henrik Seppik; Postpar. August Eelmäe. – Tallinn: Eesti Raamat, 1984. – 176 p.; 4000 ekz.

Ziółkowska, Maria. Doktoro Esperanto = Doktor Esperanto: Dulingva (pola, Esperanto) / Tradukis el la pola Isaj Dratwer. – Warszawa: Wiedza Powszechna, 1959. – 352 p., il.; 8253 ekz.

Лидин, Ив[ан] [Григорьевич]. Основы языка эсперанто: Учебное пособие для усвоения механизма международного языка эсперанто. – 2-е изд., перераб. – М.: Новая эпоха, 1926. – 80 с.

Рублёв, С[ергей] [Григорьевич]. Кружок эсперанто. Практическое пособие для групповых занятий. Часть 1. Для занимающихся в кружке. – М.: ЦК СЭСР, 1927. – 64 с.; 10000 экз.

Рублёв, С[ергей] [Григорьевич]. Кружок эсперанто. Практическое пособие для групповых занятий. Часть 2. Для руководителя кружка. – М.: ЦК СЭСР, 1927. – 32 с.; 2000 экз.

Baghy, Julio. La vagabondo kantas: Simplaj versoj. – Budapest: La geamikoj de la aŭtoro, 1933. – 64 p.

Devjatnin, V[asilij] N[ikolajeviĉ]. Verkaro. Libro unua. – Paris: Hachette, 1906. – 144 p. – (Kolekto Esperanta aprobita de Zamenhof).

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi