Gimnastika artfajraĵo Esperanto

Fine de decembro kaj dum januaro 2014 tra Germanio turneis gimnastika prezento kun la nomo “TUI Artfajraĵo de gimnastiko – Esperanto”. 200 mil homoj vidis la spektaklon, kaj pluraj milionoj legis la titolon kaj la mencion de nia lingvo. La gimnastika turneo okazas ĉiujare, sed ĉi-foje la organizantoj nomis ĝin laŭ nia lingvo kaj kunvokis artistojn el la tuta mondo. Ili en la gazetaraj anoncoj parolis pri la “rekonita internacia mondlingvo” aŭ la “popolojn liganta lingvo”. Kantistino dum la spektaklo kantis en Esperanto nian himnon, kun nova melodio. Kaj la gazetoj dum semajnoj ĉe ĉiu prezento menciis Esperanton, ofte konstatante: “Same kiel la lingvo tiel ligas la gimnastika arto.”

Eble ĝuu la gimnastikan prezenton dum minuto http://tinyurl.com/Gimnastiko, aŭ dum horo http://tinyurl.com/Esperanto-gimnastiko.

Kial ili elektis la nomon “Esperanto” kaj kial la turisma entreprenego TUI apogis tion? Kial simile subtenis nin dum la pasintaj jaroj BMW, la Cirque du Soleil, granda germana hotelo Esperanto, BT Global Services, la ĉina registaro k. a. Kial la vikipedio-kunlaborantoj petas, ke ĉiu lingvo-versio enhavu artikolon pri Esperanto? Kial Google Translate tradukas Esperanton?

Ili akceptas nian mesaĝon kaj la faktan uzadon de Esperanto. Nia lingvo kompare kun aliaj lingvoj kutime troviĝas ie inter la 15a kaj 50a loko (inter ĉ. 6000 lingvoj de la mondo) – simile kiel la dana aŭ serba-kroata lingvoj. Ni multege progresis ekde 1887. Kaj ni plu progresas – ekzemple en Hungario la nombro de Esperanto-parolantoj kvarobliĝis
inter 1990 kaj 2011.

Kaj kion ni faru estonte?

– Ni plu ĝuu Esperanton. Tio estas bona por ni kaj ĝuo estas alloga por eksteruloj.

– Due ni plukonstruu Esperantujon.

– Trie ni plibonigu kaj intensigu nian eksteran informadon. Indas prezenti Esperanton kaj Esperantujon de hodiaŭ. Ni prisilentu niajn planojn pri fina venko, dum ĝi estas tiom for. Ankaŭ pri la angla ne indas multe paroli. Nek batali kontraŭ Esperanto-malamikoj. Por sukcesigi Esperanton ni prezentu ĉefe ĝin mem.

Eble mia resuma novjara mesaĝo estas: Ĝuu Esperantujon kaj parolu pri tio!

Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/02/233gimnastiko/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi