Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj

E@IEn la lastaj jaroj aperis en Esperanto subtekstoj por nacilingvaj filmoj. Tio estas tre bona maniero diskonigi sian kulturon, kaj eble ankaŭ vi volos subtekstigi viajn ŝatatajn filmojn.

Plej ofte video kaj subtekstoj estas en apartaj dosieroj. La subteksta dosiero ĝenerale havas la finaĵon .srt aŭ .ass kaj estas nura teksta dosiero konsistanta el ĉiuj subtekstoj kun ties daŭroj kaj pozicioj. Se vi jam havas alilingvajn subtekstojn por tiu filmo, vi povas simple malfermi la dosieron kaj traduki la tekston al Esperanto (simple reskribu la nunan lingvoversion, tamen konservu la ekzistantajn tempo-indikojn de unuopaj subtekstoj – tio ŝparos al vi vian tempon por agordado de la tempo al la bildo/parolo. Tamen prefere poste provrigardu kaj reagordu la tempon, foje la traduko estas pli/malpli longa ol la originala subteksto).

Se vi volas mem krei la subtekstojn dekomence, ekzistas multaj programoj por tio. Rekomendindaj estas “Aegisub”, disponebla por ĉiuj operaciumoj, kaj “Subtitle editor” por Linukso, ambaŭ facile troveblaj per reta serĉilo. La funkciado estas simila: ŝargu videon, kaj la programo povos bildigi ĝian sonon en formo de ondo, sur kiu vi povas aranĝi la pozicion de ĉiu subteksto. Kiam vi konservos vian subtekstan dosieron, elektu la signaron UTF-8.
Subtekstoj
Ne traduku laŭvorte, ĉar subteksto estas ĝenerale pli mallonga ol la parola teksto. Por ĉiu subteksto, evitu skribi pli ol du liniojn kaj pli ol 15 signojn en sekundo; la spektanto havu tempon legi, kaj la ekrano ne estu tekstokovrita.

Spekti filmon kun subtekstoj estas multe pli simple ol krei ilin. Multegaj programoj ekzistas por spekti videojn. Unu el la plej uzataj estas VLC, disponebla por ĉiuj operaciumoj. Se la video- kaj subtekstodosierojn havas la saman nomon kaj estas en la sama dosierujo, la filmo aŭtomate aperos kun la subtekstoj. Alie, komencu spekti la videon kaj ŝovu la subtekstan dosieron al la VLC-fenestro.

Bonan spektadon!

Matthieu Desplantes
E@I-volontulo

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/02/232ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Kiel verki kaj uzi subtekstojn por filmoj1

  1. dennis keefe diras:

    Matthieu, dankon pro via informo-hava kaj detala artikolo pri kiel subtitoligi filmojn esperante. Fari tian subtekstadon estos bone kaj por niaj lingvolernantoj, kaj por plikomprenigi iom malbonsonkvalitajn videojn, kaj por montri al homoj ekster Esperantujo iom pri nia lingvo.

    Mi havas demandon por vi: Lau via sperto kiom da tempo bezonatus por subtitoligi unu el la lecionoj de la Universitato de Esperanto (www.universitato.info)? Ekzemple, tipa leciono de Profesoro Wandel estas proksimume 50 minutoj. Mi esperas, ke eble kelkaj homoj interesighos pri tia subtitolado, char kun tekstoj, ne-europanaj homoj (Chinoj, ekzemple) povas multe multe pli facile kompreni la enhavon de la kurso.

    Dua demando, kion vi pensas pri dulingva subtekstado? Kunmeti kaj Esperanton kaj la chinan lingvon. Mi timas, ke tiel estos tro da tekstoj sur la ekrano, sed tiaokaze chu oni povas malgrandigi la BILDON mem, lasante multe pli da spaco che la suba parto por pli da literoj, ideogramoj?

    Mi antaudankas al vi pro via respondo kaj konsiloj,

    Dennis Keefe

Respondi