La mortinta tempo

LebedevaLa ruslingva novelo Мёртвое время (La mortinta tempo) de la moskva verkisto Grigorij Arosev aperis en la decembra numero de la literatura magazino Дружба народов (La amikeco de la popoloj). Menciinda estas la fakto, ke la novelo estas dediĉita al la rusia esperantistino Lena Lebedeva, kiu forpasis en februaro 1997 pro kancero.

La aŭtoro rakontis al La Ondo, ke li “volis substreki, ke la memoro pri Lena daŭre vivas”. Samtempe Arosev diras, ke “la protagonistinoj ne havas iun ajn rilaton al ŝi, do tiuj, kiuj konis Lena-n, ne serĉu similecon inter ŝi kaj virinoj el la novelo. Por mi gravis entekste emfazi la strebon vivi malgraŭ ĉio, kiun havis Lena ĝis la lastaj tagoj”. “Estus tre bone, se iu tradukus ĝin en Esperanton. Mi ne kapablas adekvate traduki min mem, pro tio la afero dependas de eventualaj volontuloj”, – aldonas Arosev.

Druĵba narodovLa mortinta tempo estas integra peco de la triparta verko Televizia romano, kiun poparte publikigas literaturaj gazetoj. La dua, kiu nomiĝas Неуместный (Malkonvena), aperis en la konata literatura revuo Новый мир (La nova mondo).

Druĵba narodov en la lastaj sovetiaj jaroj estis ege populara, poste ĝia eldonkvanto signife malgrandiĝis, sed ĝis nun ĝi estas sufiĉe aŭtoritata en la ruslingva literatura mondo.

Legi la novelon La mortinta tempo oni povas en la reto

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/02/232arosev/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi