La Balta Ondo en 2013

La 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis la vizit-kalkulilo Counterize, kiu ebligas vidi plurajn informojn pri la vizitado de nia retejo. Je la novjarfesta nokto ni konservis la kurantajn informojn por resumi kaj prezenti ilin.

En nia retejo, lanĉita je la Zamenhofa tago 2010, nun estas 631 artikoloj, el kiuj 204 artikoloj aperis dum 2013 – averaĝe po kvar artikoloj ĉiusemajne. Krome estas dek konstantaj paĝoj (Liro, Kiosko k. a.). La artikoloj estas distribuitaj laŭ 16 kategorioj, kaj ili estas markitaj per 1233 temaj etikedoj.

Necesas ripeti la kutiman klarigon: “Robotoj kaj la administranto, kiu ĉiutage venas al la paĝo pro administraj bezonoj, estas ekster la statistiko. Malgraŭ la filtrilo de Counterize kaj malgraŭ la kontraŭspamaj kromprogramoj Bad Behavior kaj Akismet, ĉiutage la administranto mane forigas dekojn (iam eĉ centojn) da vizitoj registrataj de Counterize, kaj rezulte ni havas sufiĉe fidindajn informojn pri la reala vizitado de la retejo”.

Ekde la starigo de la kalkulilo en nia retejo okazis 195 mil 607 paĝovizitoj (hits). Ne kalkulante la vizitojn de la ĉefpaĝo (entute, 46 mil 574 vizitoj) kaj la vizitojn per kategorioj kaj etikedoj, ni konstatas, ke jam 132 mil 873 fojojn estis vizititaj konkretaj artikoloj (afiŝoj, laŭ WordPress).

En la listo de la plej vizitataj artikoloj plej supre estas Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto de Dennis Keefe.

Sekvas la listo de la dudek plej popularaj tekstoj en nia retejo. Interkrampe estas la loko en la dudeko antaŭ unu jaro. La listo preskaŭ 50-procente renoviĝis – 9 artikoloj unuafoje aperis en ĝi, inkluzive de la Postprezidaj meditoj de Grigorij Arosev, kiu, aperinte fine de majo 2013, sukcesis rapide promociiĝi al la tria loko en la resuma tabelo.

1. (1) Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (1a parto) 2901
2. (2) [Aleksander Korĵenkov]. Katastrofo ĉe Vinilkosmo 1104
3. (-) Grigorij Arosev. Postprezidaj meditoj 1040
4. (4) Komitatano Z. Hundoj bojas, karavano vojas 1008
5. (6) Trevor Steele: Ĉu malesperi? 980
6. (3) Grigorij Arosev. Kio estas la reala trezoro de REU? 947
7. (7) Aleksander Korĵenkov. Kiom da esperantistoj en Ruslando? Ne malpli ol 992 921
8. (5) Giorgio Silfer. La Esperanta Civito progresas al nova etapo 889
9. (-) Zlatko Tišljar. Nia trezoro: Josip Broz Tito 859
10. (16) Pascal Dubourg Glatigny. Rutino: la plej forta malamiko de esperanto 852
11. (-) Komitatano Z. Ĉu io nun estas nova? 850
12. (-) Aleksander Korĵenkov. Nia trezoro: Lev Tolstoj 800
13. (-) Halina Gorecka. Peter Baláž: la Esperantisto de la Jaro 2012 770
14. (10) José Antonio Vergara. Esperanto estas multe pli valora ol speco de malangla aŭ identecofonto de supozata “popolo” 764
15. (9) Vinko Markovo. Kamarado prezidanto respondas 762
16. (11) Dennis Keefe. Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto (2a parto) 762
17. (-) Halina Gorecka. La Esperantisto de la Jaro 752
18. (-) Tolkien en Esperanto: Nova e-libro 741
19. (-) Rekomendo de la Akademio pri la uzo de propraj nomoj 736
20. (-) Halina Gorecka. Literatura konkurso Liro-2012 726

Estas okulfrape, ke en la plejlisto estas neniu artikolo pri esperantista renkontiĝo, sed plej multas artikoloj pri la problemoj de la Esperanto-Komunumo kaj informoj pri niaj propraj projektoj (La Esperantisto de la Jaro, Liro, novaj libroj…). La kleriga rubriko Nia trezoro estas reprezentita en la listo dufoje.

La plej popularaj aŭtoroj, krom la prizorgantoj de la retejo (Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov – po 3 artikoloj) estas kun po du artikoloj Grigorij Arosev, Komitatano Z kaj Dennis Keefe.

Laŭ la statistiko ni havas legantojn en 154 landoj, sed reale temas pri 150 (126 antaŭ unu jaro) landoj, ĉar la vizitoj el Honkongo kaj Tajvano estas statistikendaj kiel vizitoj el Ĉinio, kaj en la listo estas ankaŭ Eŭropa Unio (6.895 vizitoj), kaj 11 mil 655 vizitoj estis faritaj el neidentigita lando.

En Ruslando plu estas plej multe da legantoj de La Balta Ondo. Usono estas en la dua loko kun duoble pli da vizitoj ol iu ajn lando eŭropa. Inter la dek landoj kun la plej multaj legantoj unuafoje aperis Litovio, evidente pro la multaj artikoloj pri BET-49 en Utena kaj pro la fakto, ke La Ondo de Esperanto nun estas presata en ĉi tiu malgranda lando.

1. (1) Ruslando  41487
2. (2) Usono  23273
3. (5) Francio  11439
4. (3) Germanio  11328
5. (4) Hispanio  10601
6. (8) Ĉinio  7686
7. (6) Pollando  7102
8. (12) Ukrainio  6392
9. (7) Brazilo  6336
10. (16) Litovio  3500

Decembro 2013 iĝis la plej aktiva monato por nia retejo kun entute 10 mil 435 paĝovizitoj. La plej magra monato estis julio kun nur 5 mil 765 vizitoj – en julio aperis nur malmultaj artikoloj pro nia partopreno en la Utena BET kaj en la Rejkjavika UK.

La 25a tago de la monato estas la plej fruktodona, dum ĝi ni havis entute 7 mil 785 legojn; kaj la plej malpopulara tago, kiel oni facile divenas, estas la 31a; dum la lasta tago de la plej longaj monatoj nian retejon oni legis nur 4744 fojojn.

Kelkaj akcesoraj informoj pri la vizitantoj.

Inter la kroziloj la plej populara klare estas Mozilla Firefox kun 83 mil 391 vizitoj (42,65%). Sekvas Internet Explorer 46 mil 318 vizitoj (23,69%), Chrome 29 mil 299 (14,98%), Opera 8.835 (4,52%) kaj Safari 5.840 (2,99%).

Vindozo senkonkurence supras en la listo de la operaciumoj kun 141 mil 699 vizitoj (72,46% el ĉiuj). Inter la Vindozaj versioj la plej populara estas la nevelkanta XP – 63 mil 352 vizitoj. Inter la ceteraj neniu atingis 10%: Mac OS 18.201 (9,31%), Ubuntu Linux 12.320 (6,3%), Linux 7568 (3,87%) kaj Android 2.865 (1,47%).

La kalkulilo montras ankaŭ la retejojn, el kiuj oni venis al la nia. Ĉar temas pri tre multaj paĝoj fari fidindan statistikon estas malfacile, tamen estas klare, ke la plej multaj gastoj venis el la diversaj paĝoj de la socia retejo Vkontakte. (El http://vk.com/feed estis 2 mil 436 vizitoj – 15,99% el la tuto). Sekvas Fejsbuko. En la tria loko estas Libera Folio, el kies pluraj paĝoj oni venas al La Balta Ondo.

Oni povas ankaŭ vidi, per kiuj serĉvortoj oni venis al ni. Nature, preskaŭ kvarono el la serĉantoj (553, 24,78%)venis per la balta ondo, en la dua loko estas balta ondo (352, 16,36%), la trian lokon okupis la interesiĝantoj pri “komitatano z”. Inter la oftaj serĉvortoj estas ankaŭ sezonoj, sezonoj.ru, https://sezonoj.ru/, “la balta ondo”, la+balta+ondo… k. s.

Dankon al ĉiuj regulaj kaj okazaj legantoj pro la vizitado de nia retejo!

Aleksander Korĵenkov

Ĉe represo bonvolu indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2014/01/statistiko-5

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La Balta Ondo en 2013

  1. Svetlana diras:

    Multajn gratulojn al Aleksander kaj Halina! Plurajn sukcesojn en la Nova Jaro kaj aron da novaj legantoj!

  2. dennis keefe diras:

    Resumo: 104 vortoj. Komentado: 455 vortoj.

    Resumo:

    Du el la plej bonaj agadoj en la nuntempa Esperanto-Movado estas la Balta Ondo de Aleksander Korjhenkov kaj Halina Gorecka, kaj la Retradio de Anton Oberndorfer kaj lia teamo. Pli ol sescent artikoloj en la lastaj tri jaroj por Ondo, kaj chirkau mil por la Retradio! Kia bela aperritmo!! En tiuj du fontoj trovighas abundo da alloga materialo por niaj merkatikaj kaj publikrilataj celoj, kaj ankau por niaj meznivelaj kursoj de Esperanto. Mi persone esperas, ke ekaperos iom da kunlaborado, travidebla, inter Ondo kaj Retradio. UEA eble povas preni kaj Ondon kaj Retradion kiel fontojn kaj modelojn por sia nova retejo kaj novvoja revuo.

    Komentado:

    En la mondo de Esperanto estas du esperplenaj agadoj, la unua revua kaj la dua radia, kiujn, mi esperas, ni pli kaj pli utiligos por antauenigi nian lingvon, kaj publikrilatcele kaj instrucele.

    Chi tie, en la paghoj de la Balta Ondo, kaj de la Ondo de Esperanto, estas trezoro de artikoloj pri diversaj temoj, aranghitaj alloge sur retejo. Pli ol sescent en la lastaj tri jaroj!! Kia aperritmo!! Se iu ne-Esperantisto petas min montri al li au shi, ke Esperanto nuntempe sufiche vigle vivadas, tion mi parte povas fari per montro de la trezoro de Aleksander Korjhenkov kaj Halina Gorecka. Lau merkatikaj kaj publikrilataj principoj, oni ne bezonas (kaj fakte ne devas) montri tro da informo al celgrupo; oni devas montri nur ion KONVINKAN, kaj por tia celo, ni povas diri al la Balta Ondo, koran gratulon.

    Che la alia flanko de la amaskomunikila universo staras la retpaghoj de nun CENTOJ da radiaj programoj aperantaj dum jaroj sub la gvidado de Anton Oberndorfer kaj lia teamo de kunlaborantoj http://esperantaretradio.blogspot.co.at/?view=magazine . Kiom da sonartikoloj!! Kia aperritmo!! Tiuj retradiaj sonartikoloj povas helpi montri al skeptika publiko, ke Esperanto estas parolata hierau, hodiau kaj morgau, char en Retradio, CHIUTAGE, sen perdi ech unu, ekaperas nova, fresha sonartikolo de Anton Oberndorfer kaj lia teamo.

    Do, centoj da allogaj revuaj artikoloj, centoj da interesaj radiaj elsendoj nun donas multon kion ni bezonas por konvinke montri ke Esperanto ne mortis antau jaroj, kaj ke Esperanto povas esti utiligata en chiutagaj cirkonstancoj. La senlaca aperritmo ankau montras, ke ie malantau la lingvo Esperanto ekzistas ia speciala forteco.

    Tiu abundo da verkado ankau povas servi al niaj instruistoj kaj instruantoj de meznivelaj kursoj de Esperanto. Lau mi, niaj kursgvidantoj kaj lokaj kluboj tro neglektas la gelernantojn kiuj JAM lernis Esperanton iomete, kaj kiuj nun volas utiligi ghin por paroli pri io alia ol lingvo, gramatiko, detaloj de gramatiko, kaj lingvistiko. Niaj kursgvidantoj devas pli bone priatenti, ke lernomatieralo kaj instruometodo radikale shanghighas lau la scioj kaj konoj de la lernanto. La materialo de la Balta Ondo kaj de la Retradio donas ege bonajn fontojn por kursmaterialo por la meznivelaj kaj la pli altaj shtupoj de lingvolernado.

    Venontece, mi esperas, ke de tempo al tempo ekaperos retradia artikolo kies fonto estas la Balta Ondo. Simile, estos fruktodone, se dufoje au trifoje jare ekaperos io en la Balta Ondo kiu rilatas la sonartikolojn de Retradio. Tia kunlaborado sen iaj ajn financaj interesoj certe povas certagrade helpi la Esperanto-Movadojn. Se tia kunlaborado ankau estos travidebla, ghi servos kiel modelo por la malpli travideblaj partoj de niaj Movadoj.

    Ni che UEA (mi estas B-Komitatano de la asocio) povas multe inspirighi che trarigardo de la laboro de La Balta Ondo kaj de Retradio.

    Amike, kaj Bonan Novan Jaron,

    Dennis Keefe

  3. Ĵajro diras:

    Mi ankaŭ estas unu el la numeroj prezentita tie ĉi en tiu leginda informilo.

    Mi volas gratuli nia estimata Aleksander Korĵenkov kaj Halina Gorecka pro sia bonega laboro per tiu informilo “La Balta Ondo”.

    Certe ĝi devos esti modelon por aliaj samideanoj de aliaj Esperantujoj.

    Do, dankon pro via laboro karaj samideanoj. Mi deziras senfinan sukceson!

Respondi