Poludnica malfermiĝas

Poludnica (Foto: Vladimír Škuta)La programo de la renkontiĝoj de esperantistoj-vojaĝantoj kaj turistoj kutime celas esperantistojn. Sed la organizantoj de la 32a renkontiĝo Poludnica, okazinta la 4–6an de januaro 2014 en Malaltaj Tatroj (Slovakio), preparis interesan programon ne nur por esperantistoj – la sabata programo estis malfermita por ĉiuj, kiujn interesas vojaĝado, turismo, Esperanto kaj foraj landoj.

La 4an de januaro, sabate, la partoprenantoj kaj interesuloj ekskursis tra la malnova historia vilaĝo Liptovský Ján. Ili vizitis la ekspozicion “Subtero sub turoj” pri minista tradicio en la supra Liptov-regiono. La dua ekskurscelo estis naturaj travertinaj krateroj, kie oni povas sin bani ankaŭ vintre. De tie kondukas vojeto tra kruta deklivo al nova elrigardejo, el kiu la vilaĝo estas kiel sur manplato kun preĝejoj, nobelaj vilaoj, hoteloj kaj aliaj allogaĵoj.

La oficiala malfermo de la renkontiĝo okazis en la ceremonia halo de la vilaĝa domo kun salutparoloj de la vilaĝestro Juraj Fiľo kaj reprezentanto de EEU Peter Baláž. En la halo estis instalita fotoekspozicio pri la Esperanta vojaĝprojekto “La plej altaj montopintoj de EU”, kiu prezentis la montojn Sinjal (Kroatio) kaj Pico da Montaña (Portugalio), atingitaj dum la jaro 2013. Sekvis kelkaj prelegoj.

La ĉefa dimanĉa programero estis supreniro al la montopinto Poludnica, kiun atingis 41 esperantistoj kaj simpatiantoj el sep landoj. Tie ili plu konstruis Esperanto-obon, al kiu ili alportis 37,39 kg da ŝtonoj el pluraj landoj. Pro la nekutime varma vetero neĝo estis nur en la pinta parto de la monto. Post la supreniro oni refreŝiĝis en la hotelo Máj en baseno kun minerala akvo kaj en saŭno. Vespera programo estis dediĉita al prelegoj.

La Fina Ven(k)o: esperantistoj sur la pinto de Poludnica (Foto: Vladimír Škuta)

Prelegoj daŭris lunde: entute dum tri tagoj estis prezentitaj 14 prelegoj kaj 3 filmetoj. Adam Wilkus post sia prelego organizis kvizon. Estis prezentitaj vojaĝplanoj por 2014, kaj estis lanĉita nova vojaĝlibro pri Islando Ultima Thule.

La tutan programon partoprenis 55 personoj el naŭ landoj. Ankaŭ la 33a Poludnica post unu jaro bonvenigos esperantistojn kaj simpatiantojn. Informoj pri ĝi baldaŭ aperos en la retejo http://poludnica.esperanto.sk

Jano Vajs

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/01/slovakio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi