Januaro 2014: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

januaro

1. Novjarfesto laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 400 jaroj naskiĝis John Wilkins (1614-72), angla filozofo kaj aŭtoro de planlingvo.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Kristijonas Donelaitis (1714-80), fondinto de la litova literaturo.

3. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Robert Marvin “Bobby” Hull (1939-), legenda kanada hokeisto, konata kiel Ora Raketo.

5. Antaŭ 425 jaroj mortis Katerino de Mediĉo (Catherine de Médicis, 1519-89), reĝino kaj regantino de Francio.

6. Epifanio laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis ukraina sovetunia futbalisto Valerij Lobanovskij (1939-2002), multjara trejnisto de la kieva futbalteamo Dinamo.

7. Kristnasko laŭ la Julia kalendaro.
Kristnasko
Antaŭ 25 jaroj mortis Hirohito (1901-89), la 124a imperiestro de Japanio, kaj princo Akihito (1933-) iĝis la 125a imperistro de Japanio.

Anna Bretona9. Antaŭ 425 jaroj naskiĝis Ivan (Dživo) Gundulić (1589-1638), baroka poeto serba kaj kroata.

Antaŭ 500 jaroj mortis Anna Bretona (1477-1514), la lasta dukino de Bretonio, reĝino de Francio kaj Napolo.

11. Antaŭ 150 jaroj (1864) en Londono ekfunkciis la Ĉaring-Kruca stacidomo.

13. Antaŭ 1400 jaroj mortis S-ta Mungo (518-614), la unua episkopo kaj patrono de Glasgovo.

14. Antaŭ 200 jaroj (1814) la packontrakto de Kiljo finis la militon inter Svedio kaj Danlando.

Antaŭ 200 jaroj (1814) en Peterburgo malfermiĝis publika biblioteko, nun Ruslanda nacia biblioteko.
rnb17. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Ĥristos Paraskevaidis (1939-2008), ĉefepiskopo Ĥristodulos de Ateno kaj Grekio kaj ĉefo de la grekortodoksa eklezio (1998-2008).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Michelle Obama (1964-), la edzino de la usona prezidento Barack Obama.

19. Epifanio kaj Bapto de Jesuo laŭ la Julia kalendaro.

“La kartludantoj” de Paul Cézanne estas la plej multekosta pentraĵo iam ajn vendita.

Antaŭ 175 jaroj naskiĝis la franca pentrisro Paul Cézanne (1839-1906).

Antaŭ 200 jaroj mortis la franca verkisto kaj vojaĝanto Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre (1737-1814), aŭtoro de la fama novelo Paŭlo kaj Virginio.

20. Antaŭ 175 jaroj (1839) en batalo ĉe Yungay la armeo de Ĉilio venkis la armeon de Perua-Bolivia Konfederacio.

Dali23. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Pitirim Sorokin (1889-1968), ruslanda kaj usona sociologo kaj kulturologo.

Antaŭ 25 jaroj mortis la kataluna pentristo, reĝisoro kaj verkisto Salvador Dalí (1904-89).

24. Antaŭ 25 jaroj estis ekzekutita la usona murdisto Theodore Robert “Ted” Bundy (1946-89), murdinta pli ol 30 personojn dum 1974-78.

26. Antaŭ 75 jaroj (1939) la armeo de generalo Francisco Franco konkeris Barcelonon.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis la franca skulptisto Jean-Baptiste Pigalle (1714-85), kies nomon havas placo kaj kvartalo en Parizo.

27. Internacia memortago pri la viktimoj de Holokaŭsto.

Antaŭ 200 jaroj mortis la germana filozofo Johann Gottlieb Fichte (1762-1814).

Karolo la Granda28. Antaŭ 1200 jaroj mortis Karolo la Granda (742-814), reĝo de frankoj (768-814), kaj imperiestro de Okcidento (800-14).

30. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Hippolyte Sébert (aŭ Sebert, 1839-1930), franca generalo, sciencisto kaj teknikisto, la ĉefa organizanto de la Esperanto-movado en la komenco de la 20a jarcento, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

31. Antaŭ 300 jaroj Petro la Granda fondis en Peterburgo kuriozaĵkabineton, la plej malnovan muzeon en Ruslando.

Peterburrgo - kunstkamera

Ĉi tiu listo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/01/januaro14/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi