Esperanto-Centro, preparata nun en la nord-okcidenta Ĉinio, deziras dungi Esperanto-parolanton ĉinan aŭ alilandan.
La oficisto devos plenumi jenajn taskojn en la Esperanto-Centro:
- Organizi Esperanto-Kurson;
- Organizi Retan Esperanto-Kurson;
- Organizi anglan lingvan kurson por lokaj interesantoj (se li kapablus);
- Redakti kaj eldoni retan gazeton;
- Administri membrojn de Esperanto-organizo;
- Administri Esperanto-retejon;
- Gastigi vizitantojn;
- Iniciati Esperanto-agadon en Ĉinio;
- Propagandi Esperanton en diversaj retejoj kaj eldonaĵoj;
- Flanke iomete prizorgi komercadon de la centro, kiun prizorgos ĉefe la direktoro de la centro;
- Purigi kaj ordigi la ĉambrojn de la centro.
Kondiĉoj por la oficisto
- Viro, nefumanto, flua Esperanto-parolanto, kiu:
- Deziras labori profesie por Esperanto;
- Kapablas uzi komputilon;
- Kapablas bone verki en Esperanto kaj en nacia lingvo;
- Bone edukita (simile kiel diplomito en altlernejo);
- Laborema kaj serioza.
La centro liveros al la oficisto simplan loĝ-ĉambron ene de la centra oficejo, litaĵojn, kaj salajron kiu sufiĉos por vivo laŭ la loka vivnivelo.
La oficisto laboros 8 horojn tage, ricevos du-tagan ferion semajne, kaj oficialajn feriojn laŭ la ĉina leĝo.
La oficisto mem prizorgos kuiradon, sanon, kuracon, veturadon kaj vizpeton.
Alilanda kandidato laboros minimume 6 monatojn laŭ kontrakto. Ĉina kandidato estos oficiale dungota post provlaboro dum 3 monatoj.
La kandidatoj bonvole sendu sian biografion kaj planon rete al trezoro@uea.org,
kaj poste skajpe aŭ telefone interparolu kun:
Trezoro Huang Yinbao
skype: hungyinbao
poŝtel. +86+18893316800, QQ: 552319856
Trezoro Huang Yinbao
Konsiliano de UEA
Ĉina Peranto de UEA
Certe, “la plej bona atingo de la Esperanto-Movado” – lavi plankojn kaj fari ĉion elpenseman por mizera salajro…
Kaj atentu “La oficisto mem prizorgos …vizpeton” – do, tio diras al mi, ke dungito laboros eksterleĝe.
Resumo: 106 vortoj. Komentado: 824 vortoj.
Resumo:
Ĉi tiu laborposteno-propono de Ĉinio, se ĝi sukcese realiĝos, povos eble listiĝi kiel unu el la plej bonaj atingoj de la Esperanto-Movado en la jaro 2014. Ĝi ankaŭ fariĝos parto de la Esperanto-Ekonomio (laŭ difino de Fabricio Valle). La proponita laboro tute ne estas la kutima, banala laborposteno en Ĉinio: instrui la anglan. La posteno estas inda novaĵo, se ĝi okazos, eĉ de la NE-esperantistaj amaskomunikiloj. Mi proponas, bazite sur nia sperto de Esperanto-Insulo en Ĉinio, provi altiri altnivelan NE-Esperantiston de unu el la plej bonaj universitatoj, kaj esperantigi lin aŭ ŝin per la intensaj instruo-metodoj kiuj ni jam sukcese utiligis en Ĉinio, modele en Esperanto-Insulo.
Komentado:
Jen bona ekzemplo de tio kion nia nova redaktoro de la revuo Esperanto, Fabricio Valle, nomus Esperanto-Ekonomiko. Jen bona agado, kio, se ĝi realiĝos ĉi jare, indus listigi kiel unu el la plej bonaj sukcesoj de la Esperanto-Movado en la jaro 2014. Labori en Ĉinio, profesie kaj esperante kaj kiel eksterlandano estas neofta ŝanco por homoj ekster Azio.
Labori en Ĉinio, kun vizo, kun oficiala laborpermeso, estas, kiel mi mem spertadis, neforgesebla vivoŝanco kiu estas probable la plej bonŝanca lerno-situacio en mia vivo. Estas kelkaj homoj kiuj iras al Ĉinio por instrui la anglan; kaj nur ege malmulte da homoj kiuj iras tien por instrui sian fakon: sciencon, komercon, ktp. Ankaŭ estas eksterlandanoj kiuj iras al Ĉinio por labori profesie en siaj kompanioj. Plejofte tiaj homoj ne lernas sufiĉe, ne lernas multe pri Ĉinio, ĉar ili ĉiutage laboras probable en la angla lingvo.
La instruisto de Esperanto, kiu kunlaboras, kunagas kun ĉinaj Esperantistoj lernos multe pli pri la bunta ĉina socio. La instruisto de Esperanto, kiu ankaŭ havas la PRIVILEGION vere estri oficejon, fari kreivan laboron pri ESPERANTO havos vivan sperton kaj karieran sperton kio ŝanĝos sian manieron ekpensi pri nia mondo. Tio estas bonŝanco; tio estas privilegio. La supra laboranonco estas bona paŝo por la individuo, kaj bona atingo por la Esperanto-Movado kaj la Esperanto-Ekonomio: la verda, ni diru, ekonomio.
Per la angla vojo, la, laŭ mi, kompatinda angla instruisto en Ĉinio estas kiel la antaŭaj anglaj instruistoj en, pardonu min, kolonioj. Ili venas kun la ideo, ke la angla estas iel supera lingvo, pli bona lingvo. Ili ne sukcesos bone enmetiĝi en la menso kaj spirito de la lando en kiu ili laboras. La Esperantisto, almenaŭ en nia nuntempa mondo, povas esperante kunlabori homo al homo. La Esperantisto vidos kaj spertos alian mondon.
Certe se vi volas lerni la ĉinan lingvon kaj vere lernas ĝin bone, vi komprenos Ĉinion pli bone ol Esperantisto loĝante tie, sed kiel Esperantisto, loĝante en Ĉinio, vi rapide vidos, ke vi havas pli bonan ŝancon vidi la veran, ne la turistan, Ĉinion. Tio estas valoro por homoj kiuj estas malfermaj, kiel multaj Esperantistoj.
Se eksterlandano, Esperantisto, estos dungita, tio ankaŭ estas novaĵo pri la Esperanto-Movado inda je artikolo en NE-Esperantistaj revuoj kaj ĵurnaloj.
Tamen, mi volas aldoni ideon ĉi tie pri kia homo estu dungita. Estas multe da magistraj kaj doktoriĝantaj aŭ doktoriĝintaj studentoj de la plej bonaj universitatoj en nia mondo kiuj eble interesiĝos pri tia nova laboro en Ĉinio. Tiaj studentoj ofte finiĝas en Ĉinio instruante la anglan lingvon. Mi konas multe da ili, ĉar mi profesoris ĉe la Univeristato de Nankino (inter la kvin plej bonaj el ĉirkaŭ 2000 universitatoj en Ĉinio), kaj mi ekkonis studentojn el Kembridĝo, Harvardo, Berkeley, Stanfordo kaj similaj, kiuj povas labori en Ĉinio instruante nur la anglan! Tro junaj kaj senspertaj por instrui komercon aŭ sciencon, do, nur la anglan! Banala afero, ĉar preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj estos akceptitaj fari tian instruadon. Sed la dungo-anonco de Ĉinio, nia Esperantista anonco, ne estas por ĉiutaga laboro en Ĉinio, estas por UNIKA laborposteno, laborposteno kiu povas agrable stimuli la intereson de niaj plej laboremaj kaj inteligentaj studentoj de niaj plej bonaj universitatoj. Almenaŭ, tiel mi kredas.
La aldonoa ideo estas dungi altnivelan, brilan studenton neesperantistan. Poste, instrui al tiu studento, en Ĉinio, Esperanton. Nun en Ĉinio, kiel ni lernis dum la eksperimento Esperanto-Insulo, eblas intense instrui Esperanton al kaj eŭropanoj kaj Ĉinoj en la sama lernogrupo, ok horojn ĉiutage dum unu monato. Nun restas en Ĉinio homoj kiuj kapablas instrui intense kaj serioze per la metodoj kiujn dum tri jaroj ni perfektigis en Esperanto-Insulo. Tiuj lernantoj, nun siavice, instruas Esperanton en diversaj urboj de Ĉinio. Kelkaj estas Ĉinoj, kaj kelkaj neazianoj. Ili povas sukcese okupiĝi pri la instruado de Esperanto al la neesperantista studento.
Restas la demando kiel altiri bonajn studentojn de bonaj universitatoj. Ĉi tie ni bezonas komenci alian provon, alian eksperimenton. Mi pensas, ke eblas havi la permeson anonci la esperantan laboron ĉe universitatoj, sed por certiĝi ĉu vere eblas aŭ ne eblas, mi devas komenci telefoni kaj paroli kun homoj en la internaciaj fakoj de tiaj universitatoj. Mi estas preta telefoni al eble samplo de dek aŭ dudek universitatoj por provi (post kiam mi certiĝas pri senmona telefonado – skajpo eble ne sufiĉos, mi ne scias).
Post kiam mi faros tiun unua provon, mi povos raporti pri la rezultoj. Eble ili estos pozitvaj, eble negativaj. Sed antaŭ ĉio, ni devas scii, ĉu tia aliro estas akceptebla al Ĉinio, tio estas, ĉu anstataŭ varbi inter nur Esperantistoj por la laborposteno, ni povas varbi inter la bonaj, universitatoj, trovi studenton, kiu interesiĝas pri la ĉina, esperanta laboroposteno, kaj poste, tiu studento unue lernos Esperanton bone, en Ĉinio, kaj poste eklaboros.
Tiuj kiuj havas ideon povas respondi en ĉi tiuj paĝoj. Eble valoros la penon, kaj eble ne, sed malgranda provo sur nova vojo ne kostas tro, do indas eksperimenti.
Amike,
Bonan Novan Jaron (jam okazis en Eŭropo, kaj baldaŭ en Azio)
sklavinda oferto