Anton Ĉeĥov: La fuĝinto

ĈeĥovTio estis longa procedo. Komence Paŝka kun la patrino iris sub pluvo jen tra falĉita kampo, jen laŭ arbaraj padoj, kie al liaj botoj gluiĝis flavaj folioj; li iris ĝis mateniĝo. Poste li ĉirkaŭ du horojn staris en malhela antaŭĉambro kaj atendis, kiam oni malriglos la pordon. En la antaŭĉambro estis ne tiel malvarme kaj humide, kiel ekstere, sed ĉe ventoblovoj ankaŭ ĉi tien enflugis pluvŝprucoj. Kiam la antaŭĉambron iom post iom plenigis homoj, la premegita Paŝka apogis la vizaĝon al ies peltmantelo, forte odoranta je salita fiŝo, kaj ekdormetis. Jen klakis la riglilo, la pordo malfermiĝis, kaj Paŝka kun la patrino eniris en la akceptejon. Ĉi tie denove oni devis longe atendi. Ĉiuj malsanuloj sidis sur benkoj senmove kaj silente. Paŝka pririgardadis ilin kaj same silentis, kvankam li vidis multon strangan kaj ridindan. Nur unufoje, kiam en la akceptejon eniris hopanta junulo, ankaŭ Paŝka deziris hopi; li puŝis la patrinon je la kubuto, hihiis en la manikon kaj diris:

– Panjo, rigardu, pasero!

– Silentu, karulo, silentu! – diris la patrino.

En malgranda giĉeto aperis dormema helpkuracisto.

– Venu enskribi vin! – diris li basvoĉe.

Ĉiuj, ankaŭ la ridinda hopanta junulo, moviĝis al la giĉeto. La helpkuracisto demandis ĉiun pri la nomo kaj patronomo, aĝo, loĝloko, kiom longe oni malsanas ktp. El la respondoj de sia patrino Paŝka eksciis, ke li nomiĝas ne Paŝka, sed Pavel Galaktionov, ke li estas sepjara kaj analfabeta kaj malsanas jam de la Pasko.

Baldaŭ post la enskribado oni devis ekstari por nelonge; tra la akceptejo paŝis la kuracisto en blanka antaŭtuko, zonita per viŝilo. Preterpasante la hopantan junulon, li levis la ŝultrojn kaj melodie tenoris:

– Jen stultulo! Vere, ĉu ne stultulo? Mi diris, ke vi venu lunde, sed vi venas vendrede. Laŭ mi, vi povas tute ne veni, sed, stultulaĉo, ja via kruro pereos!

La junulo faris lamentan vizaĝon, kvazaŭ li estus petonta almozon, palpebrumis kaj diris:

– Bonvolu komplezi, Ivan Nikolaiĉ!

– Kial diri: Ivan Nikolaiĉ! – mokripetis la kuracisto. – Se dirite veni lunde, do obeu. Stultulo, jen ĉio…

Komenciĝis la akceptado. La doktoro sidis en sia ĉambreto kaj vokis la malsanulojn laŭvice. Ofte el la ĉambreto aŭdiĝis stridaj ŝrikoj, infana ploro aŭ koleraj krioj de la doktoro:

– Nu, kial vi kriegas? Ĉu mi tranĉas vin? Sidu trankvile!

Venis la vico de Paŝka.

– Pavel Galaktionov! – kriis la kuracisto.

La patrino konsterniĝis, kvazaŭ ŝi ne atendus la vokon, kaj, preninte Paŝkan je la mano, kondukis lin en la ĉambreton. La doktoro sidis ĉe la tablo kaj aŭtomate frapadis per marteleto dikan libron.

– Kio doloras? – li demandis sen rigardi la enirintojn.

– La knabeto havas malsanan kubuton, bona sinjoro, – respondis la patrino, kaj ŝia vizaĝo ŝajnigis, kvazaŭ efektive ŝin terure afliktus la malsano de Paŝka.

– Malvestu lin!

Paŝka spiregante malvolvis la tukon ĉe la kolo, viŝis la nazon per la maniko kaj komencis senhaste detiri de si la peltmanteleton.

– Virino, vi venis ne por gasti! – la doktoro malkontente diris. Kiel malrapidega! Ja vi ne estas sola en la vico.

Paŝka haste demetis la mantelon sur la plankon kaj helpe de la patrino senĉemiziĝis. La doktoro pigre rigardis lin kaj frapetis lian nudan ventron.

– Rimarkindan ventregon vi kreskigis al vi, fraĉjo Paŝka, – li diris kaj suspiris. Nu, montru vian kubuton.

Paŝka strabis al ujo kun sanga lavakvo, rigardis la antaŭtukon de la doktoro kaj ekploris.

Beglec

– Me-e – mokimitis la doktoro. – Jam estas tempo edzigi la petolulon, sed li ploregas! Senhontulo!

Penante ne plori, Paŝka rigardis al la patrino, kaj en lia rigardo legeblis la peto: “Ne diru hejme, ke mi ploris en la malsanulejo!”

La doktoro ekzamenis lian kubuton, kelkfoje premis ĝin, suspiris, ŝmacis per la lipoj, poste denove premis.

– Endas bati vin, virinaĉo, sed mankas la batanto, – li diris. – Kial vi ne pli frue venigis lin? La brako ja pereos! Komprenu ja, stultulino, ja la artiko malsanas.

– Vi pli bone scias, bona sinjoro… – suspiris la virino.

– Bona sinjoro… Vi putrigis la brakon al la knabo, kaj jen: “bona sinjoro”. Kiel li laboros sen brako? La tutan vivon vi devos varti lin. Se akno aperas sur la nazo, vi tuj hastas malsanulejen, sed kun la knabeto vi duonjaron atendis. Ĉiuj vi samas.

La doktoro ekfumis. Dum la cigaredo eligis fumon, li skoldis la virinon kaj balancis la kapon laŭ la ritmo de kanto, kiun li enpense kantetis, kaj ion pripensadis. La nuda Paŝka staris antaŭ li, aŭskultis kaj rigardis la fumon. Kiam la cigaredo estingiĝis, la doktoro vigliĝis kaj ekparolis alitone:

– Aŭskultu, virino. Ŝmiraĵoj kaj tinkturoj ĉi-kaze ne helpos. Necesas, ke li restu en la malsanulejo.

– Se necesas, do, kial li ne restu?

– Ni operacios lin. Kaj vi, Paŝka, restu, – diris la doktoro, frapante Paŝkan je la ŝultro. – La patrino reiru, sed ni, fraĉjo, restu ĉi tie. Ĉe mi, fraĉjo, estas bone, dolĉa vivo! Kiam ni, Paŝka, ĉion faros, ni iros kapti fringelojn, mi montros al vi vulpon! Ni iros gasti kune! Jes? Ĉu vi volas? Kaj la patrino venos preni vin morgaŭ! Jes?

Paŝka demande rigardis al la patrino.

– Restu, karulo! – ŝi diris.

– Li restas, li restas! – gaje kriis la doktoro. – Ni ne plu diskutu! Mi al li vivan vulpon montros! Ni kune veturos foiren por bombonoj. Marja Denisovna, konduku lin supren!

La doktoro, ŝajne gaja kaj konsentema ulo, ĝojis havi kompanion; Paŝka volis komplezi lin, des pli ke neniam estis en foiro kaj volonte li rigardus vivan vulpon, sed ĉu eblas sen la patrino?

Iom pensinte, li decidis peti la doktoron permesi ankaŭ al la patrino resti en la malsanulejo, sed antaŭ ol li ekparolis, la helpkuracistino jam kondukis lin supren laŭ la ŝtuparo. Li iris kaj gapis ĉiudirekten. La ŝtuparo, plankoj kaj pordofostoj – ĉiuj grandegaj, rektaj kaj brilaj – estis farbitaj je belega flavo kaj bonguste odoris je oleo. Ĉie pendis lampoj, kuŝis tapiŝbendoj, en la muroj elstaris kupraj kranoj. Sed plej plaĉis al Paŝka la lito, sur kiu oni sidigis lin, kaj griza aspra litkovrilo. Li tuŝis la kusenojn kaj litkovrilon, pririgardis la ĉambron kaj decidis, ke la doktoro tre bone vivas.

La ĉambro estis negranda, nur trilita. Unu lito estis malplena, la duan okupis Paŝka, kaj sur la tria sidis maljunulo kun acidaj okuloj, kiu konstante tusis kaj sputis en kruĉon. De la lito de Paŝka tra la pordo videblis parto de alia ĉambro kun du litoj. Sur unu dormis palega magrulo kun kaŭĉuka sako sur la kapo; sur la alia, disiginte la brakojn, sidis viro kun bandaĝita kapo, tre simila al virino.

La helpkuracistino, sidigis Paŝkan, eliris kaj baldaŭ revenis, tenante aron da vestaĵoj.

– Tio estas por vi, – ŝi diris. – Vestu vin.

Paŝka malvestiĝis kaj plezure komencis surmeti la novan veston. Surmetinte ĉemizon, pantalonon kaj grizan kitelon, li memkontente pririgardis sin kaj pensis, ke en tia vesto estus bone promeni tra la vilaĝo. Li imagis, kiel la patrino sendas lin al la ĉerivera legomĝardeno por pluki brasikfoliojn por la porkido; li iras, kaj geknaboj ĉirkaŭis lin kaj envie rigardas lian kiteleton.

Eniris flegistino kun du stanaj bovloj, kuleroj kaj du pecoj da pano. Unu bovlon ŝi metis antaŭ la maljunulo, la alian antaŭ Paŝka.

– Manĝu! – ŝi diris.

En la bovlo Paŝka vidis grasan brasiksupon kaj viandopecon en ĝi kaj li denove pensis, ke la vivo de la doktoro tute ne estas malbona, kaj ke la doktoro tute ne estas tia kolera, kia li aspektis komence. Longe li manĝis la supon, lekante la kuleron post ĉiu gluto. Kiam en la bovlo restis nur viando, li strabis al la maljunulo kaj enviis, ke tiu ankoraŭ manĝas. Suspirinte, li ekmanĝis la viandon, penante manĝi laŭeble longe, sed liaj penoj malsukcesis, baldaŭ malaperis ankaŭ la viando. Restis nur panpeco. Ne estas bonguste manĝi nuran panon sen aldonaĵo, sed nenio fareblis, Paŝka iom pensis kaj formanĝis la panon. Tiumomente eniris la flegistino kun novaj bovloj. Ĉi-foje en la bovloj estis viandaĵo kaj terpomoj.

– Sed kie la pano? – demandis la flegistino.

Anstataŭ respondi Paŝka pufigis la vangojn kaj elspiris.

– Nu, kial vi formanĝis? – riproĉe diris la flegistino. – Kun kio vi manĝos la viandaĵon?

Ŝi eliris kaj alportis plian pecon da pano. Ĝis nun Paŝka neniam manĝis frititan viandon, kaj, gustuminte ĝin, li trovis ĝin tre bongusta. Ĝi rapide malaperis, kaj restis eĉ pli granda panpeco, ol post la supo. La maljunulo, manĝinte, kaŝis sian restintan panon en la ŝranketon; Paŝka volis fari same, sed iom pensis kaj formanĝis sian panon.

Satmanĝinte, li iris promeni. En la najbara ĉambro, krom tiuj, kiujn li vidis tra la pordo, estis ankoraŭ kvar homoj. Nur unu el ili kaptis lian atenton – alta, gracila viro kun moroza harkovrita vizaĝo. Li sidis sur sia lito kaj konstante pendolece kapbalancis kaj svingis la dekstran brakon. Paŝka longe ne povis forŝiri la rigardon de li. Komence la ritmaj pendolmovoj de la viro ŝajnis al li kuriozaj, farataj por ĉies amuzo, sed kiam li atente rigardis la vizaĝon de la viro, li hororis kaj komprenis, ke la viro netolereble suferas. Enirinte la trian ĉambron, li vidis du virojn kun ruĝegaj vizaĝoj, kvazaŭ argilŝmiritaj. Ili senmove sidis sur la litoj kaj per siaj strangaj vizaĝoj, sur kiuj malfacilis distingi trajtojn, similis al paganaj idoloj.

– Diru, kial ili estas tiaj? – demandis Paŝka la flegistinon.

– Ili, knabo, suferas je varjolo.

Reveninte en sian ĉambron, Paŝka sidiĝis sur sian liton kaj komencis atendi la doktoron por iri kun li kapti fringelojn aŭ veturi al foiro. Sed la doktoro ne venis. En la pordo de la najbara ĉambro por momento aperis la helpkuracisto. Li klinis sin al la malsanulo kun glacio sur la kapo kaj vokis:

– Miĥajlo!

La dormanta Miĥajlo ne reagis. La helpkuracisto svingis la brakon kaj foriris. Atendante la doktoron, Paŝka pririgardis sian maljunan najbaron. La maljunulo senĉese tusis kaj sputis en la kruĉon; lia tusado estis tirata, knaranta. Al Paŝka plaĉis, ke kiam la maljunulo tusante enspiris aeron, en lia brusto io fajfis kaj diversvoĉe kantis.

– Avo, kio fajfas en vi? – demandis Paŝka.

La maljunulo respondis nenion. Paŝka iom atendis kaj demandis:

– Avo, sed kie estas la vulpo?

– Kia vulpo?

– Viva.

– Sed kie ĝi povas esti? Arbare!

Pasis multe da tempo, sed la doktoro ankoraŭ ne venis. La flegistino alportis teon kaj skoldis Paŝkan pro tio, ke li ne rezervis panon por teo. Denove venis la helpkuracisto kaj ree klopodis veki Miĥajlon; malantaŭ la fenestroj blue krepuskiĝis, en la ĉambroj eklumis lampoj, sed la doktoro ne aperis. Jam estis malfrue por veturi al foiro aŭ kapti fringelojn; Paŝka etendiĝis sur la lito kaj ekmeditis. Li rememoris la bombonojn, promesitajn de la doktoro, la vizaĝon kaj voĉon de la patrino, la mallumon en sia dometo, la fornon, la grumbleman avinjon Jegorovna… Subite li sentis sopiron kaj triston. Li rememoris, ke morgaŭ la patrino venos por li, ridetis kaj fermis la okulojn.

Lin vekis susuro. En la najbara ĉambro iuj paŝis kaj duonflustre parolis. En la lumeto de noktolampoj kaj lucernoj tri figuroj moviĝis ĉe la lito de Miĥajlo.

– Ĉu porti kun la lito aŭ sen? – demandis unu el ili.

– Sen. Kun la lito ni ne trapasos la pordon. Jen li mortis nebonhore, eniru li la Ĉielan Regnon!

Unu el ili prenis Miĥajlon je la ŝultroj, alia je la kruroj, kaj ili levetis lin. La brakoj de Miĥajlo kaj la baskoj de lia kitelo libere ekpendis. La tria, la virinsimila viro, komencis krucosigni sin, kaj ili triope, senorde piedfrapante kaj surpaŝante la baskojn de la kitelo de Miĥajlo, iris el la ĉambro.

En la brusto de la dormanta maljunulo sonis fajfado kaj diversvoĉa kantado. Paŝka streĉis la aŭdon, rigardis la senlumajn fenestrojn kaj terurite saltis de la lito.

– Pa-a-anjo! – li ĝemis base.

BeglecKaj, ne atendante respondon, li kuregis en la najbaran ĉambron. La lucerneto kaj noktolampo apenaŭ lumigis la ĉambron; la malsanuloj, maltrankvilaj pro la morto de Miĥajlo, sidis sur siaj litoj. Miksiĝante kun ombroj, taŭzitaj, ili aspektis pli larĝaj, pli altaj kaj ŝajnis fariĝi pli kaj pli grandaj. Sur la lasta lito en la angulo, kie estis plej mallume, sidis viro svingante la kapon kaj la brakon.

Paŝka, ne atentante la pordojn, pafis sin en la ĉambron de la varioluloj, de tie en la koridoron, el la koridoro li sagis en grandan ĉambron, kie kuŝis kaj sidis sur litoj longharaj monstroj kun maljunulinaj vizaĝoj. Trakurinte la virinan fakon, li denove trafis en la koridoron, vidis la balustradon de la konata ŝtuparo kaj kuris malsupren. Ĉi tie li rekonis la akceptejon, kie li sidis matene, kaj ekserĉis la elirpordon.

La riglilo klakis, blovetis malvarma vento, kaj Paŝka stumblante elkuris en la korton. Li havis nur unu penson – kuri kaj kuri! Li ne konis la vojon, sed estis certa, ke se li kuros, li nepre estos hejme ĉe la patrino. La nokto estis malserena, sed malantaŭ la nuboj lumis la luno. Paŝka kuris de la perono rekte antaŭen, ĉirkaŭkuris tenejon kaj trafis senfolian arbustaron. Iom starinte kaj pensinte, li impetis reen al la malsanulejo, ĉirkaŭkuris ĝin kaj denove haltis hezite: post la malsanulejo blankis tombokrucoj.

– Pa-anjo! – li kriis kaj ĵetis sin reen.

Preterkurante mallumajn, severajn domojn, li ekvidis lumigitan fenestron. La hela ruĝa makulo en la mallumo ŝajnis terura, sed Paŝka, freneza pro timo, ne sciante, kien kuri, turniĝis al ĝi. Apud la fenestro estis perono kun ŝtuparo kaj pordo kun blanka ŝildo. Paŝka suprenkuris la ŝtuparon, rigardis tra la fenestro, kaj akra enorma ĝojo subite kaptis lin. Post la fenestro li vidis la gajan, konsenteman doktoron, kiu sidis ĉe tablo kaj legis libron. Ridante pro feliĉo, Paŝka etendis la brakojn al la konata vizaĝo. Li volis krii, sed nekonata forto senspirigis lin, batis liajn krurojn. Li ŝanceliĝis kaj svenis sur la ŝtupojn.

Kiam li rekonsciiĝis, jam tagiĝis, kaj la bone konata voĉo, hieraŭ promesinta foiron, fringelojn kaj vulpon, diris apud li:

– Jen stultulo, Paŝka! Ĉu ne stultulo? Endas bati vin, sed mankas la batanto.

Tradukis el la rusa Anna kaj Mati Pentus

Ĉi tiu novelo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).

Pro ĉi tiu traduko Anna kaj Mati Pentus iĝis laŭreatoj en la branĉo “Traduka prozo el la rusa” en Liro-2012.

Represo plena aŭ parta malpermesata sen la konsento de la organizanto de Liro kaj de la tradukintoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi