La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea

Nördlingen: HDP (maldekstre) kaj ses diverslandaj ekssovetianoj (Foto: Rémy Bouchet)

Ĉu HDP (Hans-Dieter Platz) volis starigi specialan varbokampanjon por IF, kiam li anoncis, ke la 30a Internacia Festivalo estos la lasta? Nu, tio malvarbis kelkajn homojn, kiuj ne volis veni por celebri funebron, sed aliflanke, tio (re)venigis homojn, kiuj ja ne volis maltrafi la lastan okazon por IF-umi. Inter la 27a de decembro kaj la 4a de januaro la junulara kaj familia gastejo de la ĉarma bavara urbo Nördlingen gastigis jam por la tria fojo la festivalanojn.

Fine aliĝis 120 homoj el 22 landoj, al kiuj aldoniĝis kelkaj vizitantoj por la silvestra festo. Sed surprizo tuj ĉe la alveno. Iuj diris al mi, kvazaŭ konfidence: eble ne estos la lasta! Sed la “sekreto” klare staris en la enkonduko de la festivala libreto.

En iuj esperantistaj aranĝoj, oni ne tro scias kion pozitivan raporti, kaj per ĝentilaj vortoj oni simple skribas, ke estis bona etoso (silentante pri la negativaj aspektoj). Tiel oni ne bezonas raporti pri IF. Estis ja bona etoso, des pli kiam ni eksciis, ke ne estos la lasta. Sed ne nur!

Plej multaj prelegoj estis aparte elstaraj, dank’al tio, ke prelegis homoj rekonataj en sia fako, kaj ne nur en nia Esperanto-mondeto.

Thomas Bormann loĝas en Istanbulo kaj estas korespondanto en Turkio por la publikaj germanaj radioj, do plej trafe li prelegis pri “Ĵurnalismo en Turkio – cenzuro sen cenzuristoj”. Bernard-Régis Larue, specialisto pri meteoritoj prelegis pri “Krateroj, Asteroidoj, Meteoritoj” kaj dum prelego montris ne nur bildojn, sed verajn ŝtonetojn. Amri Wandel, profesoro pri astrofiziko en la Universitato de Jerusalemo prelegis pri “Aŭroro, la nordia lumo” (la sama prelego okazis en IKU en Rejkjaviko). Jozef Reinvart, vic-ambasadoro de Slovakio en Grekio, montris kiel “Slovakio [estas] modela lando de EU en interreta multlingva instruado”. La menciitaj prelegoj okazis enkadre de Internacia Vintra Universitato, kaj eta ekzameno post du el la prelegoj ebligis ricevi diplomon de Akademio Internacia de la Sciencoj. Entute 26 homoj sukcesis.

Estis ankaŭ bonega prelego de Harald Schicke, naturkuracisto, pri la faktoroj de aĝiĝo. Ian Fantom analizis en “Novparolo – retrospektive” kiom la novparolo de Orwell en 1984 kompareblas al la nuntempa lingvaĵo de politika propagando. Kiel kutime oni raportis pri diversaj vojaĝoj: pri mirindaĵoj de Islando, pri nekonata Albanio, pri grimpado sur Akonkagvo en la spuroj de Tibor Sekelj… kaj pri multaj aliaj temoj. En la mondon venis nova vento, rakontis la vicprezidanto de UEA Stefan MacGill, kiu prezentis planojn pri AMO kaj SPAMO en almenaŭ tri kontinentoj.

La kadra temo estis “Retrospektive”, sed kiel kutime plej multaj prelegoj okazis ekster ĝi. Retrospektive estis tre amuze vidi bildojn de la IFoj ekde la unua, en la komenco de la 1980aj jaroj. La nuna ambasadoro de Germanio en Moskvo (kiu partoprenis nun la 24a fojon) jam ĉeestis… Ne ĉiam facilis rekoni la homojn, kiuj tiam estis ja junaj kaj belaj, aŭ la infanojn de partoprenantoj, kiuj nun jam estas gepatroj…

Kompreneble, ni ĝuis la kutimajn ingrediencojn de la koktelo IF: iom da gimnastiko, tajĝiĉuano kaj jogo, saŭno, Iano ĉe piano, fabelaj mondoj de Anna Striganova, silvestra bufedo kun sia ordo, polonezo, silvestra balo, kisoj, bondeziroj, promenadoj …

La regiono estas aparte interesa, prahistorie kaj historie. Nördlingen situas en kratero kreita pro falo de asteroido antaŭ 15 milionoj da jaroj. Iom pli lastatempe, ĝi estas aparte bela urbeto kie en mezepoko oni konstruis urban muron kaj trabfakajn domojn. Ĝi ne estas unika en la regiono. En la ĉirkaŭaĵo abundas tiaj urbetoj kun ĉarmaj mezepokaj bone konservitaj restaĵoj. Aparte plezure estis malkovri inter tiuj belaĵoj dum ekskursoj Rothenburg ob der Tauber kaj Oettingen.

Rusa fadeno ligis pli malpli la vesperan programon, sub ĉiĉeronado de Mikaelo Bronstein. Sed malgraŭ klopodoj pri novaj programeroj la antaŭknajpaj vesperaĵoj estis pli palaj ol kutime. Nu, ni ne komprenis la rusan humuron… Tamen unuafoja partoprenanto Nataŝa bele debutis per koncerto Aŭrora mia land’. Kaj rusaj bardoj estas interesaj.

Rusoj ne loĝas nur en Rusujo, eĉ ne nur en Rusio. Kaj homoj, kiuj iam loĝis en Sovetunio, iel emas re-renkontiĝi en IF. Nu, iuj konatiĝis en IF siatempe kun la nuna partnero, migris al alia lando, kaj retrovas la geamikojn en la varma etoso de IF, tute aparte en la Knajpo, la plej baza kaj ĝuinda renkontiĝejo dum IF.

Mi ne farus objektivan raporton, se mi ne dirus kelkajn vortojn pri ĝi. Ĝi estas la koro de IF. Ne nur biero kaj vino, sed ankaŭ teoj, kafo, kokteloj. Kaj babiladoj ĝis nekredebla horo. Fermiĝas nur post kiam la lasta kliento iras dormi, foje tre malfrue, aŭ tre frue, laŭ la vidpunkto. La vorto mem ne plu estas neologismo, ni uzas ĝin nun de ? jaroj. Kaj la koncepto? Lingvohistoriistoj esploru, kaj donu la respondon. T(d)rinku, do t(d)rinku vi, samideano!

Claude Nourmont
30-foja partopreninto

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara kajero de La Ondo de Esperanto (2014).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2014/01/232if/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La 30a IF: ne adiaŭa sed jubilea

  1. A. Künzli diras:

    Mi estas certa, ke viaj agadoj nek helpos la lingvon nek la movadon. Viaj agadoj ech estas kontrauproduktivaj kaj nur ridindigas Esperanton kaj vin mem. Vi chiuj estas ridindaj sektuloj, kiuj ankorau ne komprenis la problemojn de la situacio de Esperanto. Se vi emas kredi al via chefa profeto Fettes, kiu pli kaj pli funkcias kiel nova cheffsektestro (au chefcharlatano), vi faru viajn ridindajn agadojn, sed vi mem kulpas kaj vi ne miru, se la afero ne funkcios.

  2. Jean-Claude Roy diras:

    Saluton A. Künzli kaj saluton al vi chiuj karaj samidenoj ! Rakontu al ni kara A. (mi ne konas vian personan nomon) kial la “fakto” ke ni estas stranguloj malhelpos la lingvo “venki en la mondo”.
    Unua demando : Chu estas la celo ke la lingvo venku ?
    Miaopinie kiel diris Mark Fettes en siaj bondeziroj ni estas homaranoj kaj do niaj agadoj en la mondo certe helpos kaj helpas la lingvon. La fakto ke mi amas miajn gefilojn kaj nepojn helpas…. Plej amike Jean-Claude

  3. A. Künzli diras:

    Chi tiu raporto pri tiu strangega Eo-arangho, kiu kunvenigis la plejajn strangulojn de la movado, perfekte ilustras la kialojn, kial Esperanto ne povas venki en la mondo.

Respondi