La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014

Foto: Hedwig Schaeffer

Gazetara komuniko

La 15an de decembro ĉiujare la mondvasta esperantistaro kutime festas kiel la Tagon de libro, certe ankaŭ tial, ĉar ĝi estas la naskiĝtago de Doktoro Esperanto. Do ĝuste tiun daton prenas la FAME-Fondaĵo kaj la urbo Aalen por tiu ĉi gazetara komuniko, per kiu ili publikigas la aljuĝon de ilia 14a Esperanto-Kulturpremio.

Premiotoj ĉi-foje estas du enloĝantoj de la urbo Aalen, pro iliaj meritoj en la engaĝo por la kulturo de internaciaj kompreniloj, specife pri la librokulturo de Esperanto kaj ĝenerale de planlingvoj.

Ekde aŭgusto 1908 ekzistas la Germana Esperanto-Biblioteko kiel grava kaj baldaŭ poste iu el la monde plej grandaj kolektoj sur tiu ĉi kampo. Kaj la 15an de decembro 1989, do ekzakte antaŭ 24 jaroj, ĝi trovis novan hejmon en la urbo Aalen.

Pri la premiotoj dipl. inĝ. Utho Maier kaj apotekisto Karl Heinz Schaeffer:

  • Sen iliaj iniciato kaj energia kunhelpado siatempe ne estus garantiata la daŭra pluvivo de le biblioteko.
  • Sen ilia nelacigebla engaĝo por tiu ĉi kolekto, ĝi ne prosperus tiel, kiel ĝi sin prezentas nuntempe.
  • Sen iliaj daŭre obstinaj ambicioj por tiu projekto, certe ties estonteco kaŝiĝus en necerteco nebula.

La urbestro Gerhard Walter el Herzberg, la Esperanto-urbo, pretas prelegi pri iliaj meritoj.

La premiado okazos enkadre de matineo dimanĉe, la 30an de marto 2014. Publiko kaj gazetaro estos invitataj ĝustatempe. Ankaŭ tiun daton oni elektis intence; ĉar la FAME-Fondaĵo estis ŝtate agnoskita jam antaŭ kvaronjarcento, kaj la (nova) sidejo de la Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aalen jarmeze de 2014 povos rerigardi al 25 jaroj. Ekzakte en la mezo inter la jubileoj, ili estu festataj per deca solenaĵo la 29an de marto 2014, dum kiu d-ro Detlev Blanke el Berlino prezentos festprelegon.

FAME-Fondaĵo por stimulado de internaciaj kompreniloj
kaj
la urbo Aalen:

Laŭreatoj de la Esperanto-Kulturpremio

1991 Claude Gacond kaj Itô Kanzi (2 premioj)
1992 Richard Schulz kaj Bruno Vogelmann (2 premiitoj)
1994 Heroldo de Esperanto kaj Spomenka Štimec (2 premiitoj)
1996 Gersi Alfredo Bays (eldonejo Fonto)
1998 Marjorie Boulton
2000 William Auld
2002 ADORU (Adolf Burkhardt, Bernhard Eichkorn, Albrecht Kronenberger)
2004 Muzikgrupo Kajto
2006 Interkultura Centro Herzberg
2008 Internacia Esperanto-Instituto
2010 Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
2012 Floréal Martorell
2014 Utho Maier kaj Karl Heinz Schaeffer

Legu ankaŭ:

Esperanto-Kulturpremio 2012 por Floréal Martorell (2012)

La 12a Esperanto-Kulturpremio de Aalen (2010)

Dankparolado okaze de la transdono de la 12a Esperanto-kulturpremio de Aalen

Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
La Balta Ondo: https://sezonoj.ru/2013/12/fame

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to La 14a Esperanto-Kulturpremio 2014

  1. Utho Maier diras:

    Mi kore dankas la gratulojn.

    Sed MI taksas tiujn servon kaj helpon kiel tasko memkomprenebla, kiun oni devu oferti ĉiam, se estas tempo je dispono.
    Kiujn aliajn celon kaj sencon havu biblioteko (krom la konservado por venontaj uzantoj), se ne ĝuste tiun ĉi?

  2. Cindy McKee diras:

    Gratulojn! Mi gratulas kaj ankaŭ mi dankas Utho Maier pro bonkora helpado al mi lastatempe.
    Espereble iam mi havos eblon viziti la Germanan Esperanto-Bibliotekon.

  3. José Antonio Vergara diras:

    Jen plene meritita premio! Survoje al la Rejkjavika UK mi havis la ŝancon ĝui dum kelkaj tagoj la riĉan kolekton de la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen, danke al la helpemo de s-roj Schaeffer kaj Maier.

    Mi tre ĝojas ke oni tiel agnoskas ilian valoran agadon.

Respondi