Decembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj

1. Monda kontraŭaidosa tago.

Antaŭ 100 jaroj (1913) en Bonaero ekfunkciis la unua sudamerika metropoliteno.

Antaŭ 100 jaroj mortis la estona verkisto Juhan Liiv (1864-1913).

3. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Nikolaj Rytjkov (1913-73), sovetunia aktoro kaj esperantisto.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Terri Schiavo (Theresa Schindler, 1963-2005), kies grava malsano kaŭzis grandan polemikon pri eŭtanazio.

Antaŭ 125 jaroj mortis Carl Zeiss (1816-88), germana inĝeniero, fondinto de la optika fabriko Zeiss.

Bubka4. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Robert Adler (1913-2007), aŭstra-usona inventisto, kreinto de teleregilo por televidilo.

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Sergej Bubka (1963-), sovetunia-ukrainia stangosaltisto; lia mondrekordo (6,15 m), starigita en 1993, ĝis nun ne estas superita.

Antaŭ 450 jaroj (1563) en Trento finiĝis la 19a romkatolika koncilio, kiu ellaboris strategion por kontraŭi la reformacion.

6. Antaŭ 200 jaroj naskiĝis la rusa poeto, publicisto kaj socia aganto Nikolaj Ogarjov (1813-77).

Antaŭ 25 jaroj mortis la usona kantisto Roy Orbison (1936-88).

7. Antaŭ 25 jaroj (1988) ĉe la urbo Spitak (Armenia SSR) sismo pereigis pli ol 25 mil personojn.

Goncharova8. Antaŭ 150 jaroj mortis Natalja Gonĉarova (1812-63), la edzino de Aleksandr Puŝkin, poste de Pjotr Lanskij.

9. Antaŭ 1375 jaroj mortis Sergio I (?-638), Ekumena Patriarko en Konstantenopolo (610-638).

10. Tago de Homaj Rajtoj.

Marais11. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la franca aktoro, verkisto, pentristo kaj stuntisto (= dublisto) Jean Marais (1913-98).

12. Tago de Konstitucio en Ruslando.

Antaŭ 50 jaroj (1963) Kenjo sendependiĝis de Britio.

Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la norvega pentristo kaj artteoriisto Edvard Munch (1863-1944).

14. Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Fabrizio Pennacchietti (1938-), itala filologo kaj esperantisto.

15. Tago de Zamenhof = Tago de la Esperanta Libro.

Antaŭ 75 jaroj pereis la sovetunia piloto Valerij Ĉkalov (1904-38).

16. Antaŭ 175 jaroj (1838) bura taĉmento venkis la zuluan armeon en la batalo ĉe la Sanga Rivero.

Brandt18. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Franz Ferdinand von Österreich-Este (1863-1914), arkiduko de Aŭstrio, kies murdo pretekstis la Unuan Mondmiliton.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Willy Brandt (Herbert Ernst Karl Frahm, 1913-92), la kvara kanceliero de FR Germanio (1969-74), laŭreato de la Nobela pacpremio (1971).

Antaŭ 50 jaroj naskiĝis la usona filmaktoro Brad Pitt (1963-).

21. Antaŭ 100 jaroj (1913) en New York World aperis la unua krucvortenigmo, kompilita de Arthur Wynne (1862-1945).

Antaŭ 25 jaroj (1988) super la skotlanda urbo Lockerbie estis eksplodigita Boeing 747 de la kompanio Pan American; rezulte pereis 270 personoj.

GovindaAntaŭ 50 jaroj naskiĝis la barata aktoro kaj filmproduktisto Govinda Arjun Ahuja (1963-), aktorinta en pli ol cent filmoj.

22. Solstico. Antaŭ 100 jaroj naskiĝis la ĉeĥa esperantisto Jaroslav Mařík (1913-97).

23. Antaŭ 100 jaroj (1913) en Usono estis fondita la Federacia Rezerva Sistemo.

Antaŭ 75 jaroj (1938) en oceano apud Sudafriko estis trovita vivanta latimerio.

Antaŭ 300 jaroj naskiĝis Maruyama Gondazaemon (1713-49), japana sumoisto, la tria jokozuno (granda ĉampiono).

24. Antaŭ 150 jaroj mortis la angla verkisto William Thackeray (1811-63).
Kristnasko
25. Kristnasko laŭ la Gregoria kalendaro.

Antaŭ 75 jaroj mortis la ĉeĥa verkisto Karel Čapek (1890-1938).

26. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis la franca filmproduktanto Charles Pathé (1863-1957), fondinta kun siaj fratoj la firmaon Pathé (filmoj kaj fonografoj).

28. Antaŭ 350 jaroj mortis Francesco Maria Grimaldi (1618-63), filozofo, matematikisto kaj jezuita pastro, malkovrinto de lumdifrakcio kaj kompilinto de la unua lunmapo.

31. Antaŭ 50 jaroj (1963) la Centr-Afrika Federacio disfalis je Zambio, Malavio kaj Rodezio.

Ĉi tiu kalendaro aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/12/decembro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi