Kio okazas en Skotlando?

Eseo de Ed Robertson

SkotlandoMultaj homoj en la mondo rimarkis, ke lastatempe releviĝis la ideo pri sendependiĝo de Skotlando – pli ol 300 jarojn post la enkorpiĝo de Skotlando en la Britan (aŭ anglan?) Imperion.

Kie estas Skotlando? Ĝi troviĝas en Eŭropo, en la norda parto de la Brita Insularo. Ĝia teritorio sumas 78.387 km², kun 15.000 km da marbordo. Proksimume samgranda kiel Ĉeĥio (78,8 km²), sed prezentata en la veterprognozoj de la BBC malpli granda ol ĝi fakte estas. La loĝantaro de Skotlando estas 5.295.000, do iomete pli ol tiu de Norvegio (5,1 mln), kaj iomete malpli ol 10% de la loĝantaro de Anglio. En 1707, la jaro de la unuiĝo de Skotlando kaj Anglio, ĝi estis 20% de tiu de Anglio. Eble unua indiko, ke ne tre prosperis Skotlando kiel parto de la unuiĝinta ŝtato.

Ĉi tiuj insuloj

“Ĉi tiuj insuloj” estas la politike neŭtrala termino en la oficialaj dokumentoj de la “Angla-Irlanda Konsilantaro”, starigita kiel parto de la nordirlandaj pacaranĝoj. Skotlando ne estas parto de Anglio. En la nuna momento estas du regnoj en la insuloj, kiuj estas plenaj membroj de la UN kaj de la Eŭropa Unio: la Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando, mallonge Unuiĝinta Reĝolando, kaj la alia estas la Respubliko de Irlando. Skotlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝolando. La aliaj partoj estas Anglio, Kimrio, kaj Norda Irlando. En Britio oni ne havas problemon pri la ideo, ke Skotlando, Anglio kaj Kimrio estas landoj – male al la situacio en Hispanio, kie la oficiala hispania registara lingvaĵo uzata en la teksto de la konstitucio aludas al Hispanio kiel nedisigebla.

Post sendependiĝo Skotlando estus en la sama pozicio, en kiu nun estas Unuiĝinta Reĝolando: en la Eŭropa Unio, sed ne en la Eŭrozono kaj ne en Ŝengenio. Se iam la resto de la Unuiĝinta Reĝolando voĉdonos por eksiĝo de EU, Skotlando restos en ĝi, ĉar la ideo de EU estas pli populara en Skotlando ol en Anglio.

Kiam komenciĝis Skotlando?

La komenco de la loĝatigo de Skotlando estis pli malpli ĉirkaŭ 11.000 a. K., fine de la lasta granda glacia epoko, kiam homoj atingis Skotlandon de Eŭropo. La komenco de Skotlando kiel politika koncepto datiĝas en la romia epoko, kiam la enloĝantoj de tio, kio poste fariĝos Skotlando, sub la gvido de Kalgako rezistis la imperion, kun jenaj vortoj, cititaj de Tacito: “Al rabado, mortigado, ŝtelado ili donas la mensogan nomon imperio; ili faras dezerton kaj nomas ĝin paco”. Estis du muregoj por protekti la Romian Imperion disde atako de kio nun estas Skotlando, konstruaĵoj kompareblaj kun la Berlina muro en pli moderna epoko.

La piktoj kaj la skotoj

Post la romia periodo estis en Skotlando du regnoj. Unu estis la reĝlando de la piktoj, en la nordo kaj oriento. Pikto venas de termino de la romianoj, kiu aludas al la emo de la piktoj tatui sin. La indiĝena nomo estis eble “Kruithni”. Tradicie oni taksis la piktojn militemaj. Modernaj ideoj pri la piktoj estas iom pli simpatiaj. La pikta kulturo estis fama pro arto kaj desegnado, kiu nun fariĝis iomete laŭmoda. La skotoj troviĝis en la sudo kaj okcidento.

En la unuiĝinta Skotlando post 843 p. K. estis pluraj lingvoj: la nordangla dialekto de la antikva angla, la gaela (la antaŭulo de la modernaj skotgaela kaj irlanda), la britona (antaŭulo de la moderna kimra), la pikta (parenca al la britona), kaj miksita regiono kie parolatis la unuaj tri lingvoj. La pikta mortis nelonge poste. En la nuna Skotlando estas tri lingvoj kun iom oficiala statuso: angla, skota, kaj skotgaela.

La angla parolata en Skotlando, precipe la skriba formo, estas preskaŭ identa kun la angla de Anglio mem, sed prononcata kun pli puraj vokaloj ol la norma angla. La skota estas aparta lingvo, kiu deriviĝas de la mezepoka angla, kaj dum la malfrua mezepoko ĝi estis la ŝtata lingvo de la sendependa Skotlando. Nun ĝi estas denaska lingvo de ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj de Skotlando, inkluzive de mi. Ĝi ekzistas nun kiel lingva kontinuo kun la angla, depende de la regiono kaj de la socia klaso de la parolantoj.

La skotgaela estas kelta lingvo tre parenca al la irlanda, kaj reciproke komprenebla, se parolata zorge kaj malrapide. Nun la skotgaela estas denaska lingvo de nur 60 mil skotoj, sed estas televid-kanalo kaj radio-kanaloj, kaj en lernejo po unu en Edinburgo kaj Glasgovo lernantoj povas nun lerni nur en la gaela, krom la edukada sistemo en la nuna koro de la gael-parolanta regiono, la okcidentaj insuloj. En la moderna Skotlando estas ankaŭ la lingvoj de lastatempaj enmigrintoj, el kiuj la plej parolataj estas la urdua kaj la pola.

La militoj de sendependeco

En la frumezepoka Skotlando la reĝo nomiĝis Reĝo de la Skotoj, sed ne Reĝo de Skotlando – tradicia ĉefo de la popolo, kiun oni povus teorie maldungi, kaj tio de tempo al tempo okazis, sed per murdoj. Eĉ se reĝo mortis en sia lito, ofte estis lukto inter la eblaj posteuloj. En 1286 okazis dinastia krizo. La angla reĝo Eduardo I kaptis la okazon por invadi. Post gerila kampanjo, gvidita de William Wallace [Ŭólas], kiu estis kaptita de la angloj kaj ekzekutita en 1305, kaj post pli konvencia milito sub Roberto I Brus, elektita kiel reĝo en 1306, kaj lia filo Davido II, la sendependeco de Skotlando estis savita por kelkaj pliaj jarcentoj.

La rilato inter Skotlando kaj Anglio restis plejparte paca, sed rivala, dum kelkaj sekvantaj jarcentoj, kaj de tempo al tempo Anglio provis invadi Skotlandon. En 1482 Anglio ekposedis la urbon Berwick [Bérik], kaj en 1513 estis terura katastrofo kiam la skota armeo provis fari venĝon. Dekmiloj de skotaj soldatoj inkluzive de la skota reĝo pereis. La potenco de Skotlando grave malfortiĝis, kaj sekvis denove periodo de politika malstabileco.

Unuiĝo de la dinastioj

En 1567 devige abdikis la romkatolika reĝino de la skotoj, Maria Stuart, kaj surtroniĝis ŝia filo Jakobo (James [Ĝejmz]) VI, tiam nur unujara bebo. En Anglio romkatolikaj ekstremistoj ekposedis potencon pro la krizo de dinastia sinsekvo, kaj poste okazis ŝtatrenverso kontraŭ ili, kaj surtroniĝis Elizabeta I de Anglio. Ŝi neniam edziniĝis kaj mortis seninfane, do denove estis dinastia krizo.

Maria Stuart

La tragedia sorto de Maria Stuart (Skotgaele: Màiri Stiùbhart, Angle: Mary I Stuart; 1542-1587), Reĝino de la Skotoj, estas eternigita en pluraj artaj verkoj literaturaj, muzikaj, teatraj (en 1954 la Kaliningrada drama teatro surscenigis la kvinaktan dramon Maria Stuart de Ŝillero), filmaj kaj bildaj, kiel tiu de Alexandre Abel de Pujol, pentrinta la ekzekutotan eksreĝinon sur eŝafodo.

Tiam Jakobo VI de la Skotoj fariĝis ankaŭ reĝo Jakobo I de Anglio (kaj de Irlando). Lia patrino Maria Stuart estis ekzekutita en 1587 en Anglio. Lia patro, lordo Darnley, mortis en mistera eksplodo kelkajn monatojn antaŭ la detronigo de Maria Stuart. Jakobo VI alkutimiĝis al la rolo de la reganto de pli potenca lando kaj konvinkiĝis, ke reĝoj estas reprezentantoj de Dio surtere. Unu jaron post sia enoficiĝo li ordonis, ke estu nova traduko de la Biblio en la angla, ke ĝi lojale konformu al liaj ideoj pri la doktrino kaj strukturo de la eklezio. Li daŭrigis murdeman kampanjon kontraŭ miloj da senkulpaj virinoj, alinome “sorĉistinoj”. Kaj kompreneble, ankaŭ kontraŭ romkatolikoj.

La katastrofo de Darién

La sekvantaj 100 jaroj estis tempoj de religiaj militoj, renversoj kaj restarigo de la monarĥio, kaj, kvankam la skota registaro restis sendependa, la skotoj ne multe profitis pro la fakto ke ilia reĝo estis reĝo ankaŭ de Anglio. En tiu tempo la mondo malfermiĝis kaj estis okazoj por riĉiĝi je la kosto de fremdaj landoj kaj popoloj, kaj tio bezonatis ĉar la multaj militoj jam mizerigis la landon.

Skotlandaj komercistoj kaj koloniemuloj devis konkuri kun tiuj de Anglio. Do, en 1700 ekestis skota nacia projekto fondi kolonion en centra Ameriko, ĉe Darién en la istmo de Panamo. Kvarono de la tuta mono de Skotlando investiĝis en la projekto.

Kelkajn jarojn pli frue, ankoraŭ alia ŝtatrenverso en Anglio instalis novan dinastion sub nederlanda princo Willem (angle: William) de Oranje kiu iĝis Vilhelmo III de Anglio kaj Vilhelmo II de la Skotoj kaj definitive forigis la romkatolikan potencon. Komenciĝis reĝimo favora al komerco: kaj kvankam daŭre restis persona unuiĝo inter la reĝlandoj de Skotlando kaj Anglio, la reĝo malpermesis al anglaj kaj nederlandaj ŝipoj liveri varojn al la kolonio. La kolonio fiaskis, Skotlando estis bankrota. En la komerca milito inter Anglio kaj Skotlando, Skotlando malgajnis.

Traktatoj de la unuiĝo

La reganta kapitalista klaso en Skotlando decidis, ke unuiĝo kun Anglio pli bone servos ilin kiel klason. Kaj anglaj agentoj kun valizoj da mono helpis ŝanĝi la opiniojn de skotaj parlamentanoj kiuj pli frue ne konsentis pri la ideo de unuiĝo kun Anglio.

La unuiĝo efektiviĝis la 1an de majo 1707. Ĝi estis ege malpopulara inter la ordinaraj homoj, kaj estis tumultoj surstrate en ĉiuj grandaj urboj en Skotlando, sed vane. Tamen laŭ la traktato, Skotlando retenis sian propran leĝan sistemon, propran edukadan sistemon administratan tiam plejparte de la eklezio, kaj la skota protestanta eklezio retenis sian sendependecon.

Ankoraŭ estis problemoj de religio, akrigitaj de la ŝtatrenverso de 1688. La malgajninta reĝo Jakobo VII de la Skotoj (Jakobo II de Anglio) ne akceptis sian eksigon, kaj okazis serio da militoj. La jakobistoj havis plej multe da subteno en Irlando, norda Anglio kaj la altlando de Skotlando, kaj li havis ankaŭ la subtenon de diversaj romkatolikaj landoj.

Post la morto de Jakobo VII, lia filo, kiu nomis sin Jakobo VIII de la Skotoj kaj Jakobo III de Anglio, komencis militon en 1715 kaj, malpli sukcese, en 1719. Tamen okazis brutala okupado de la altlando de la armeo de la brita registaro, kiu inkluzivis plejparte protestantajn soldatojn de la urboj de centra Skotlando.

En 1745–46 la fina jakobista milito sub princo Charles Edward Stuart (Karlo III) malsukcesis. Nur eta grupo en Skotlando nun parolas pri la ideo ke la jakobista linio estu la ĝusta monarĥa dinastio, kiu hodiaŭ laŭ ili, estu Reĝo Francisko II de la Skotoj, germana grafo Franz von Wittelsbach.

Radikala Skotlando

Ne ĉiuj en la protestanta flanko subtenis la kapitalistan modernigon. La plej radikalaj adeptoj de “kovenanto” (manifesto pri religia kaj nacia skota movado, 1638) kontraŭis la unuiĝon kaj malaprobis la koncepton de episkopoj kaj la rolon de la monarĥo. Ili konsistigis la komencon de radikala tradicio en Skotlando. Aldone, la franca revolucio de 1789 inspiris multajn, inkluzive de la skota nacia poeto Robert Burns.

En 1797 okazis ribelo kontraŭ konskripcio, kiu fariĝis provo de ŝtatrenverso, kiu malsukcese atendis la promesitan alvenon de 50000 nederlandaj soldatoj por helpi al la ribelo, sed registaraj soldatoj rapide venkis. La ĉefaj ribeluloj estis kaptitaj kaj kondamnitaj al ekzilo al Aŭstralio.

Denove en 1820 estis la Skota Radikala Milito, sed ĉi-foje la ĉefoj estis ekzekutitaj. Sed la 19a jarcento alportis la sukceson al la Brita Imperio, kaj prosperis multaj skotoj, kiuj partoprenis en la konkerado kaj kiuj elmigris. Glasgovanoj fiere aludis al sia urbo kiel la “dua urbo de la Imperio” (post Londono).

Sed multaj restintaj en Skotlando ne trovis tian prosperon. En la kamparo okazis perforta elloĝigo de etfarmistoj, ĉar grandaj terposedantoj trovis, ke havi ŝafojn anstataŭ homojn en siaj bienoj estus pli profitdone. Komenciĝis denove radikaliĝo, ĉi-foje sur pli sekulara bazo. La brita registaro repripensis la formon de regado nur iomete, kaj restarigis en 1885 la oficon ŝtatsekretario por Skotlando por kunordigi la registarajn servojn en Skotlando, ekzemple, edukadon.

Glasgovo estis grava industria centro, kun forta laborista movado. La registaro prave timis revolucion. En 1919 estis armeaj tankoj surstrate en Glasgovo dum granda manifestacio kaj striko de sindikatanoj.

Ŝtono kaj poŝtkestoj

La dua mondmilito pruvis ke la elstara rolo de la Brita Imperio laŭgrade venas al fino, kaj komenciĝis longa periodo de malrapida idea malkonektiĝo de Skotlando disde la imperio. La Laborista Partio ĉiam havis la koncepton de “Skota memregado” en sia programo, sed neniam faris ion por antaŭenigi la ideon. En la 1960aj jaroj ĝi tute forigis la ideon el la programo. Al ĝia estraro pli interesis la ideo de prestiĝaj postenoj en Londono, kaj tiu problemo restas.

En 1949 du milionoj da personoj subskribis la “Nacian Kovenanton”, kiu postulis “Skotan memregadon” – iom svagan koncepton inter reformo, malcentraliĝo kaj kompleta sendependeco.

En 1950 kvar junaj studentoj forprenis dumnokte la antikvan Ŝtonon de Scone [Skun], sur kiu kroniĝis la reĝoj de la piktoj, el la Abatejo de Westminster, kie ĝi kuŝis sub la reĝa trono depost la angla invado al Skotlando en la 13a jarcento. Restas mistero, ĉu la reala ŝtono aŭ ĝia kopio poste estis trovita de la polico.

La Ŝtono de Scone

La antikva Ŝtono de Scone, kiu pasigis sep jarcentojn en la Abatejo de Westminster, en 1996 revenis en Skotlandon.

En 1952 estis perceptita insulto, kiam la nova reĝino Elizabeta nomiĝis Elizabeta II de Unuiĝinta Reĝolando, sed ne Elizabeta II de Anglio kaj Elizabeta I de la Skotoj. Sur poŝtkestoj kaj veturiloj de la poŝta servo en Anglio kaj Kimrio kaj Norda Irlando estas la siglo E II R, sed ĝi mankas sur la poŝtkestoj en Skotlando. Tiuj, starigitaj dum la regado de Elizabeta II, havas nur simplan kronon. Kial? Ĉar kiam oni unue starigis poŝtkestojn kun la siglo E II R estis kampanjo eksplodigi ilin aŭ alimaniere detrui ilin. Kelkaj komplotintoj estis kaptitaj kaj enprizonigitaj, sed la registaro decidis kompromisi. Laŭ raporto de la konata skota esperantisto John Francis, la ĉambro de la komplotistoj en Edinburgo, kie ili tenis sian eksplodmaterialon, estis apartamento en la etaĝo super la kunvenejo de la Edinburga loka grupo de Sennacieca Asocio Tutmonda.

Komenco de malkontento

En 1967 okazis unua sukceso por kandidato de la Skota Nacia Partio (SNP) en krombaloto, kaj kvankam tiu seĝo perdiĝis en la brita ĝenerala balotado de 1970, alia SNP-kandidato sukcesis aliloke, kaj periodo de konstanta reprezentado por la partio ĉe brita nivelo komenciĝis. Estis 11 sukcesaj kandidatoj en la dua ĝenerala balotado de 1974.

Aldone estis malkontento inter la laboristaro. La glasgova ŝipfarejo estis okupita de la laboristoj post kiam la posedantoj provis fermi ĝin. Kaj oni malkovris nafton en la Norda Maro. En sufiĉe granda kvanto, kvankam sekreta raporto de la registaro kaŝis la veran grandecon de la trovoj.

SNP kaptis la eblon en sia propagando, kaj en 1976 du skotaj laboristaj parlamentanoj fondis Skotan Laboristan Partion, kiu subtenis skotan sendependiĝon. La partio malsukcesis ĉefe pro interna kverelado kaj malfondiĝis en 1979, kaj la plimulto de ĝiaj anoj aliĝis al la SNP. Okazis kelkaj malsukcesaj provoj pri terorista kampanjo por sendependiĝo, plejparte de maldekstraj grupoj kiuj prirabis bankojn por akiri monon por aĉeti armilojn, kaj unu grupo entreprenis sinsekvon da eksplodoj kontraŭ naftoduktoj kiuj, iliaopinie, “ŝtelas la nafton de Skotlando”.

La laborista registaro vidis, ke ĝi devas proponi ion, kaj ĝi proponis asembleon, kiu povus diskuti kaj fari leĝojn en strikte limigitaj areoj de kompetenteco. Parto de la laborista partio tute kontraŭis tion kaj, kun la subteno de la Konservativa Partio, laborista deputito enmetis klaŭzon, ke almenaŭ 40% el ĉiuj voĉrajtigitoj, sendepende de la nombro da voĉdonintoj, devas subteni la asembleon, alikaze la referendumo ne sukcesos. Nevoĉdono havus la saman signifon kiel voĉdono por NE.

Multaj vidis la proponitan asembleon kiel nuran babilejon, kaj kelkaj politikistoj sur la NE-flanko, diris, ke se la homoj volas pli bonan asembleon, ili voĉdonu por NE. Nesurprize la rezulto ne estis tre entuziasma. La voĉoj JES pli multis ol NE, sed ili ne superis 40% de la tuta plenkreska loĝantaro de Skotlando, do la provo krei asembleon malsukcesis. La laborista registaro ne havis grandan majoritaton en la parlamento, SNP retiris sian subtenon por la registaro de James Callaghan [Kálahan], la registaro falis, okazis ĝenerala balotado, kaj gajnis je tutbrita nivelo la konservativa partio, kiu tute kontraŭis la ideon de malcentraliĝo por Skotlando.

1979–1997: la mallumaj jaroj

La nova konservativa brita registaro de Thatcher [Táĉer] forigis subvenciojn por gravaj industrioj, komencis programon de privatigo, kaj enkondukis leĝojn kiuj malfaciligis sindikatan organizadon kaj strikojn. Kvinono de la tuta skota laboristaro perdis sian laboron.

La manko de skotlanda parlamento pli kaj pli sentiĝis. Komenciĝis konstanta taga kaj nokta protestvaĉo apud la konstruaĵo, kiu estis la planita sidejo de la skota asembleo proponita en la referendumo. Komenciĝis nacia diskutado pri la detaloj de la skota parlamento, en kiu partoprenis la politikaj partioj (krom la konservativuloj, kompreneble), la sindikatoj, la eklezioj, kaj ordinaraj homoj, – la tuta “civitana Skotlando”, por krei Skotan Konstitucian Konvencion.

Tamen, pro la tiama potenco de la Laborista Partio en la konvencio, ĝi diskutis nur malcentraliĝon, kaj ne plenan sendependecon, do SNP retiriĝis de la Konvencio. Tamen la SNP repopulariĝis. En 1987 Alex Salmond [Sámond], nun la skota ĉefministro, sukcese gajnis parlamentan seĝon por SNP en Westminster en krombaloto, malgraŭ tio, ke antaŭ nur kvin jaroj li kaj lia socialista grupo provizore elĵetiĝis el SNP. Baldaŭ li kaj liaj kamaradoj fariĝis estraro de la partio.

La decida evento estis la kampanjo kontraŭ imposto, en kiu ĉiu – ĉu riĉa, aŭ malriĉa – pagas la saman sumon, enkondukita de la konservativa registaro en Skotlando unu jaron pli frue ol en Anglio. La tuta Skotlando indigniĝis, kaj kiam ĝi enkondukiĝis en Anglio, la rezisto estis jam firma kaj preta eksplodi en Anglio. Tio kaŭzis la falon de Thatcher kiel ĉefministro. La konservativa registaro konsciis, ke ĝi iomete zorgu pri sia populareco en Skotlando, kaj en 1996 Skotlando rericevis la antikvan ŝtonon de Scone, seĝo de la reĝoj de la piktoj. Sed por la konservativuloj vane.

La Skota Parlamento rekunvenas

Post la balotado en 1997 ekregis en Britio laborista registaro de Tony Blair [Blejr]. En Skotlando ĉiu konservativulo perdis sian seĝon en la londona parlamento. La registaro enkondukis la planon por skota parlamento, kiun projektis Skota Konstitucia Konvencio, kun potenco pri regado de ĉiuj gravaj aferoj krom defendo, eksteraj aferoj kaj socia sekureco. Post kvar monatoj en Skotlando okazis referendumo, kaj la majoritato estis sufiĉa por tio, ke la rezulto estis agnoskita de ĉiuj kiel la volo de la skota popolo.

En majo 1999 la skota parlamento ekfunkciis. Ĝia prezidanto fariĝis la plej veterana parlamentano inter la deputitoj, SNPano Winnie Ewing [Júing], kiu deklaris, ke “la skota parlamento, kies lasta kunsido fermiĝis la 25an de marto 1707, rekunvenas”. La plej granda partio en la parlamento laŭ la proporcia sistemo estis la laborista partio, forminta la skotlandan registaron en koalicio kun la liberaldemokratoj, sub la ĉefministro Donald Dewar [Ĝúar]. Oni projektis kaj konstruis novan parlamentejon, kiu en 2004 malfermiĝis.

SNP plu populariĝis kaj en 2007 iĝis la plej granda partio. Dum la laborista partio moviĝis dekstren, SNP pli kaj pli okupis la politikan terenon de socialdemokratio, kiun pli frue okupis la laborista partio. Kiel registaro, ĝi agis kompetente, kvankam nur minoritata registaro kun la neoficiala subteno de la verda partio.

En la balotado de 2011 SNP atingis majoritatan pozicion. Konstitucie, ne estis la intenco, ke unu partio povu atingi plimulton de la seĝoj. Sed tio okazis, ĉar SNP estas pli populara ol ĉiuj aliaj partioj entute. Tiu plimulto voĉdonis, ke la 18an de septembro 2014 okazu referendumo pri sendependeco de Skotlando. La brita registaro devis konsenti.

La debato: JES kaj NE

Kiuj estas la argumentoj por sendependiĝo? Temas nek pri etneco, nek pri identeco. Pli temas pri la volo de Skotlando fariĝi normala lando kun sia propra registaro. La dekstremaj registaroj, kiuj elektiĝis en Britio, ne respegulis la skotajn opiniojn kaj cetere detruis la ekonomion kaj socion en Skotlando.

La JES-kampanjo substrekas kelkajn popularajn opiniojn, ekzemple, protektadon de la publika sanservo, kiun la brita registaro laŭgrade privatigas. Plimulto de la skotoj kontraŭas nukleajn armilojn kaj volas forigi ilin, ĉar ĉiuj britaj nukleaj armiloj troviĝas en Skotlando, kaj denove la sola maniero forigi ilin estas sendependiĝo.

Skotlando

Unu el la multaj sendependismaj manifestacioj en Edinburgo (2012)

La kampanjo kontraŭ sendependiĝo volas pentri la kampanjon kiel debaton inter SNP kaj Salmond unuflanke kaj ĉiuj ceteraj aliaflanke, por maksimumigi la NE-voĉojn, sed pluraj membroj de la laborista partio ne subtenas la oficialan NE-pozicion de la partio. Kompreneble la skotaj laboristaj deputitoj kaj lordoj en la londona parlamento volas defendi siajn bone pagatajn poziciojn, kaj la laboristaj deputitoj en la skota parlamento scias, ke ili devis daŭre diri la samon kiel antaŭe, kaj esperi ke la NE-flanko sukcesos, aŭ la partio tute perdos sian ekzistokialon. Multaj membroj de la skota laborista partio ŝanĝis sian flankon al SNP dum la lastaj 40 jaroj. Restas nun kerno, kiu pli maltrankvilas pri siaj postenoj. La NE-kampanjo devas ja emfazi dubojn kaj necertecojn.

Kaj poste?..

SkotlandoLa referendumo okazos la 18an de septembro 2014. Laŭ opinisondoj, JES-voĉdonontoj estas malplimulto, sed laŭgrade kreskanta. Granda nombro ankoraŭ ne decidis aŭ ankoraŭ ne ĝisfunde esploris la temon. La rezulto do estas neantaŭdirebla, sed la JES-flanko havas kialon esperi. Se la NE-flanko gajnos, la demando ne malaperos. Ade estas promesoj pri pliaj potencoj por la Skotlanda Parlamento, se oni voĉdonos por NE. Post nelonge leviĝus la demando denove.

Se Skotlando diros JES, komenciĝos intertraktado kaj diskutoj inter la du registaroj pri praktikaj aranĝoj, kaj en marto 2016 Skotlando denove iĝos sendependa lando, verŝajne la 29a membrolando de EU. Post la perdo de Skotlando la restanta Unuiĝinta Reĝolando falos de la dua loko laŭ la nombro de enloĝantoj en EU ĝis la kvara, kaj ne plu estos “malgranda insulo, kiun neniu aŭskultas” (laŭ V. V. Putin), sed nur iomete pli ol duono de insulo. Kio okazos? Ni vidos.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2014, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/12/230skot/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

32 Responses to Kio okazas en Skotlando?

  1. Rubén Fernández Asensio diras:

    Vi ĉiuj tre devojiĝis de la temo, ĉu ne? Ĉi tiu ne estas loko por deklari personajn filozofiojn.

    De mia vidpunkto, kaj malkonsente al Kunzli, la artikolo ne estas malobjektiva tial, ke ne raportas la opinion de angloj. Ilia opinio tute ne rolas ĉi tie, ĉar ne angloj voĉdonos en referendumo, sed skotoj.

    Vere, la ŝlosilo por kompreni kio okazas en Skotlando estas jena frazo: “Dum la laborista partio moviĝis dekstren, SNP pli kaj pli okupis la politikan terenon de socialdemokratio, kiun pli frue okupis la laborista partio.”

    Kiel rimarkigis BertoŜ, estas ĝenerala percepto, ne nur tie sed ĉie en Eŭropo, ke naciaj registaroj ne plu regas, sed nur obeas ordonojn de internaciaj kapitalistoj. Konsiderinte tion, sendependiĝo disde Britio kaj fondo de nova ŝtato celas, fakte, reformi la ŝtaton por renversi tiun ŝtat-atencon de internaciaj firmaoj kaj liberigi la ŝtaton disde ilia kontrolo.

    Fine, por inkluzivi anglan vidpunkton ĉi tie, oni devus pritrakti la Britan Sendependiĝan Partion (UKIP), kiu respegulas iom similan fenomenon en Anglio, malgraŭ frapaj malsimilecoj.

  2. A. Künzli laŭ liaj propraj diroj jam delonge malaperis el la esperanto-movado, nur lia malica fantomo ankoraŭ travagas kobolde La Baltan Ondon!

  3. A. Künzli diras:

    Oni povas nur esperi, ke tiaj e-istoj kiel s-ro S. malaperas por chiam.

  4. Via prijuĝo estas nek objektiva nek neŭtrala, nek scienca, sed tutsimple ajnisma, stulta kaj infaneca…

  5. A. Künzli diras:

    Objektive, neutrale kaj science jughante lau tio, kion tiuj t.n. “esperantistoj” (chu ili estas sanktuloj?) diras, skribas kaj faras, oni povas nomi ilin grandparte nur idiotoj.

  6. Per viaj daŭraj insultaĉoj al ĉiuj esperantistoj vi senkreditigas viajn tezojn kaj vin mem!

  7. A. Künzli diras:

    Cu krom idiotoj ekzistas ankorau aliaj homoj en la Eo-vomado?

  8. Ĉiu plenkreskulo tuj vidas je kiu psikologia komplekso vi suferas!

  9. A. Künzli diras:

    Jam pli frue la infanecaj reagoj de tiu chi sinjoro okulfrapis kaj mirigis min. Probable li suferas iun psikan minus-komplekson. Alian psikologian klarigon mi ne havas.

  10. Ĉu vi ne rimarkis ke vi remaĉis vian monologon dufoje? Ankaŭ mi ne havas tempon por legi viajn fatrasojn. Mi komprenas ke Korĵenkov ne volas publikigi tiajn tiradojn. Gratulon pro la trovaĵo “esperaŭtisto”! (tiel en la teksto, verŝajne esperaŭtismulo). Oni povas heziti al kiu oni apliku ĝin.

  11. A. Künzli diras:

    La kontraŭ-angla (aŭ anglofobia) sinteno de la e-istoj kaj de la Eo-movado aperis tre frue, kaj ĝi havas sian originon ĉefe en maldekstraj medioj. Mi povas tion pruvi kaj ilustri laŭ plej diversaj ekzemploj, kiujn mi trovis en la Eo-publico (ne nur sovetia de la 20-30aj jaroj). Iujn ekzemplojn mi jam notis kadre de la 13 hipotezoj.

    Ĉe la e-istoj mi ofte havas la impreson, ke ili ne bone (detale) konas la historion de la Eo-movado, t.e. ne legis la publicon (gazetaron) kaj diversajn artikolojn aperintajn en iuj libroj. Ĉar ili kutime kontestas miajn asertojn, ili volonte utiligas la rimedon de la nebuligo, uzante diversaj dubindajn teoriojn, por pravigi siajn kuriozajn asertojn kaj por restarigi aŭ defendi la “heile Welt” de la Esperanto-mondo.

    La tuta afero de Esperanto neniam estis kritike analizata d la e-istoj. Ĉiam estis farita nur stulta propagando, en kiu oni utiligis nur la vidpunktojn de la e-istoj por pravigi la laŭdiran pravecon de Esperanto. Eksterajn kritikantojn oni timis kiel diablo la benitan akvon, evitis, primokis, kondamnis kaj ignoradis, same kiel faris la katolika eklezio en la mezepoko (kaj ankoraŭ nun) kaj same kiel faris la komunistoj kun siaj disidentoj. La plimulto de la e-istoj kredis tiujn fabelojn disvastigitajn de la Eo-propagandistoj (SAT, Corsetti, UEA, Chiti-Batelli, Frank, Silfer, kaj diablo scias kiu ankoraŭ). Ankaŭ Blanke kaj liaj adeptoj apartenas al la anglofoboj. Tiu fantaziado kaj revado de la e-istoj, kiuj ĉiam havis aliajn opiniojn ol la “ekstera mondo“ perceptis la aferojn kiel validaj, estas unu el la ĉefaj kialoj, kial Eo estis malserioze konsiderata de la “ekstera mondo“ (kiu perceptis tiun movadon kiel specon de religia sekto – probable nelaste pro la zamenhofa homaranismo, kiun la Eo-movado tre baldaŭ subpremis, kaj praktike ludas neniun rolon en la “ekstera” mondo.

    Ekde la tempo kiam mi aliĝis al Eo (en 1979) la homoj en la ekstera mondo ĉiam stereotipe donas la saman respondon, se ili aŭdas pri Esperanto: “Bela ideo, sed la angla lingvo venkis”. Ion alian oni ne aŭdas, ke eĉ pli malbone: la homoj SCIAS ĜENERALE ABSOLUTE NENION PRI ESPERANTO KAJ LA PRI EKZISTO DE IA ESPERANTO-MOVADO, inter alie ĉar en la lernejoj oni tute ne parolas pri tiu temo. EN ĈIUJ LANDOJ. Tio estas eĉ pli granda fenomeno ol la ekzisto de Esperanto mem, kiun certaj personoj (ankaŭ d-ro Gobbo – kies embarase malkritikan prelegon ĉe UEA mi aŭskultis – tio estas la nivelo de infanĝardeno) altigas kiel nekredeblan lingvan “fenomenon”. Jen la rezulto de 125 jara Esperanto-propagando, kiu produktis nur relative malmultajn verajn esperaŭtistojn (kun klera kono de la lingvo kaj literatura kulturo) – la resto esti simpatiantoj, apogantoj kaj blindaj aplaudantoj (de Privat, Lapenna, Tonkin k.c.), kvankam ili malmulton komprenis pri la afero! Sed tio ne estas nova melodio kaj mi ne intencas ripeti en la Balta Ondo aferojn kaj faktojn, kiujn estas jam delonge konataj kaj kiujn mi klarigis ĝisoste kaj ĝissate en Libera Folio (kiu cetere fermis la aliron al mi, ĉar la redaktoro ne plu eltenis mian kritikon – do restas al mi nur la Balta Ondo, kies redaktoroj ankaŭ ne ŝatas miajn kritikajn kaj “alternativajn” intervenojn, kiujn ili neniam publikigus en la papera eldono, kiel ili foje alude klarigis al mi).

    Ĉar mi forlasis la temon de Skotlando, mi do revenas al ĝi, farante la proponon al s-ro Ed Roberston aŭ iu alia fari enketon inter skotoj pri Esperanto por eltrovi la opinion de la skotoj.

    Alia probemo de la e-istoj estas, ke ili neniam faras aktualajn enketojn, sed nur ripetas kaj remaĉas malnovajn sloganojn, mitojn kaj legendojn, kiujn neniu en la ekstera mondo kredas.

    Jes, konklude pri la Eo-agado oni povas sin demandi, kial la homaro ne decidis enkonduki Esperanton, kvankam laŭ la e-istoj ĝi estas la plej facila lingvo. I ne funkcias. Ŝajnas, ke la e-istoj mem ankoraŭ ne trovis la pli profundan veron de tiu enigmo! Nu, jes, kompreneble, la angla lingvo kulpas, ankaŭ la registaroj, kaj ĝenerale la ignorantoj de la ideo!!!

    Sed kion Esperanto produktis por esti utila al la homaro? Laŭ mi malmulte substancan, krom stultan propagandon kaj varman aeron. Al la propagando mi cetere ankaŭ kalkulas grandparton de la beletra literaturo, originala kaj tradukita, per kiu la e-istoj volis montri kaj pruvi al la ekstera mondo, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. Certe ekzistas inter la e-istoj kelkaj seriozaj kaj talentitaj literaturemuloj (bedaŭrinde nur malmultaj), sed tio kaj ilia relative magra kaj ofte banala literatura produktado ne sufiĉas por pruvi al la sama ekstera mondo, ke la e-istoj CELAS PRODUKTI SERIOZAN LITERATURON. Se ili tion celus, ili tradukus grandparton de la nacilingva monda literaturo kaj aktuala publico kaj ne rifuzus tion kun la ridinda argumento, ke la literaturon ne necesas traduki al Eo, ĉar ĝi jam ekzistas en la naciaj lingvoj.

    Kompreneble, miaj rimarkoj pri la rifuzo de vizoj ktp. estis iom ŝercaj. Sed kelkaj tiaj provokaĵoj foje necesas por aktivigi la lacajn cerbojn de la e-istoj, kiuj estas plenŝtopitaj de Esperanto-propaganda fatraso. Sed mi dubas, ke en Eo-medioj io ŝanĝiĝos en la direkto de la racia pensado. La eksperimento Esperanto estas pli malpli finita kaj novaj publikoj ekmankos post la forpaso de la pionira generacio. La scienca intereso pri planlingvoj probable iomete restos konservata (sed interlingvistiko estis tre intime ligita kun la ekzisto de la eo-movado kaj ĉefe servis por propagandi Esperanton, proklami ĝian venkon super la aliaj planlingvaj projektoj, defendi sin kontraŭ aliaj sistemoj kaj rigore bojkoti/rifuzi/ignori ilin). Esperanto kiel movado verŝajne malaperos post 10-20 jaroj, se ni konsideras, ke la membro-ŝrumpado en la Eo-asocioj daŭros kiel nun.

    La interreto ne povas esti reala alternativo, ĉar ĝi estas tro granda, kaj ĝi estas virtula mondo, en kiu la malmultaj e-istoj simple perdiĝas. Krom tio, la Esperanto-enhavoj generitaj en la interreto estas tro banalaj kaj ne vere utiligeblaj, verŝajne ankaŭ ne tro utiligataj, krom de kelkaj fideluloj. Mi konstatis, ke ĉirkaŭ certaj interretaj paĝoj aŭ forumoj grupiĝas certaj personoj, kiuj konsumas tiujn informojn kaj eSed kion Esperanto produktis por esti utila al la homaro? Laŭ mi malmulte substancan, krom stultan propagandon kaj varman aeron. Al la propagando mi cetere ankaŭ kalkulas la tutan beletran literaturon, originalan kaj tradukitan, per kiu la e-istoj volis montri kaj pruvi al la ekstera mondo, ke Esperanto ekzistas kaj funkcias. Certe ekzistas inter la e-istoj kelkaj seriozaj kaj talentitaj literaturemuloj (bedaŭrinde nur malmultaj), sed tio kaj ilia relative magra kaj ofte banala literatura produktado ne sufiĉas por pruvi al la sama ekstera mondo, ke la e-istoj CELAS PRODUKTI SERIOZAN LITERATURON. Se ili tion celus, ili tradukus grandparton de la monda literaturo kaj aktuala publico kaj ne rifuzus tion kun la ridinda argumento, ke la literaturon ne necesas traduki al Eo, ĉar ĝi jam ekzistas en la naciaj lingvoj.

    Kompreneble, miaj rimarkoj pri la rifuzo de vizoj ktp. estis serco. Kelkaj tia provoketoj foje necesas por aktivigi la lacajn cerbojn de la e-istoj, kiuj estas plenstopitaj de Esperanto-propaganda fatraso. Sed mi dubas, ke
    en Eo-medioj io sangigos. La eksperimento estas pli malpli finita kaj novaj publikoj ekmankos post la forpaso de la pionira generacio. La scienca intereso pri plalingvoj probable iomete restos minimume konservata kaj dependos de surlokaj instruistoj, sed Esperanto kiel movado malaperos post 10-20 jaroj, se ni konsideras, ke la membrosrumpado en la Eo-asocioj daŭras kiel nun.

    La interreto ne povas esti reala alternativo, ĉar ĝi estas tro granda, kaj ĝi estas virtuala mondo, en kiu la malmultaj e-istoj simple perdiĝas. Krom tio, la Esperanto-enhavoj generitaj en la interreto estas plej ofte banalaj kaj ne vere utiligeblaj, verŝajne ankaŭ ne tro utiligataj, krom de iuj fideluloj, kiuj restas lojalaj al tiuj paĝoj. Mi konstatis, ke ĉirkaŭ certaj interretaj paĝaroj (retujoj) aŭ retforumoj grupiĝas certaj homoj, kiuj konsumas tiujn informojn kaj eĉ aldonas komentojn (plej ofte banalan kaj konfuzan, dum la opiniaro estas tro heterogena). Do, mi ne scias, kiu trovas la tempon kaj intereson por legi tiun tutan fatrason. Seriozaj diskutoj ne okazas en la eo.movado, kritiko kontraŭ la movado aŭ pri Esperanto mem estas evitata kaj subpremata. En certaj aranĝoj kiel la Malferma Tago de UEA aperas ĉiam la samaj tipoj, kiuj faras ĉiam la samajn demandojn kaj komentojn (Kovats, Cwik, Rasic, Moon). Miaj oreloj tuj fermiĝas, kiam ili aŭdas la voĉojn de tiuj e-istoj.

    Do, se oni volas (science) paroli pri Esperanto, la Eo-movado, interlingvistiko, socilingvistiko k.s., oni devus unue kritike analizi la ĝisnunajn teoriojn, anstataŭ remaĉi la malnovajn aferojn, kiujn oni rakontos al (espereble ne tro stultaj) studentoj, en Torino, Amsterdamo, Lepsiko, Poznano kaj aliaj lokoj, kie okazas “interlingvistika“ instruado.

    Se vi havas demandojn, mi estas je via dispono.

  12. Kara Ed

    Koregan dankon pro invito al Pitlochry. Kion distilejon vi celas? Estas du! Blair Atholl kaj Edradour.

    Bedaŭrinde mi nur havis duonan tagon kaj ne povis viziti la teatron. Ĉu eblas, ke mi kiel eksterlandano parolu antaŭ skotoj pri ekologia viskio aŭ ĉu vi preferas propran fakulon?

    La mastron de Bruichladdich mi konas. Antaŭ kelkaj jaroj ili demandis min pri biogas ĉar la ligna forno ne bone funkciis. Mi planas restarigi la kontakton.

  13. Kial A. Kuenzli tiom ege timas, ke esperantistoj povas malutili al la angla lingvo? Cxu li supozas, ke la esperantistaro estas tiom grandpotenca? 😮

  14. Gary Mickle diras:

    Kun tio, kion Andreas skribas en sia unua mesaĝo pri la monda lingvosistemo, lingvoformortado kaj la rolo (aŭ ne-rolo) de la angla lingvo en konkretaj kazoj de ĝi, mi ĝenerale konsentas. Necesas tamen atenti kelkajn aferojn:

    – Kulpigi la anglan pro tio, ke homoj formigras de malgrandaj lingvoj prefere al pli grandaj, neniam estis ĉefe afero de maldekstruloj, kiel Andreas asertas. Ĝi estis, almenaŭ en la esperantista kuntekso, parto de ampleksa politika teorio, kiu pivotas ĉirkaŭ la koncepto de lingve bazita etna identeco kaj la asertata eblo konservi ĝin per la enkonduko de Esperanto. Tiu teorio estis afero de homoj, kiuj volis specon de politika agado, kiu taŭgas laŭlonge de la tuta politika spektro: io prezentebla en maldekstraj medioj kiel speco de kontraŭimperiisma agado kaj en dekstraj kiel agado por konservi naciecajn valorojn kaj tradiciojn. Tiu linio, kiu nekredeble furoris en UEA precipe dum la prezidanteco de Renato Corsetti, pli similas al la (eŭropa) novdekstrismo (konata en multaj lingvoj sub la franca nomo Nouvelle Droite) ol al io ajn alia. Du homoj, kiuj agadis por trapuŝi la siatempe novan linion ĉe la esperantistoj, estis Andrea Chiti-Batelli, idee proksima al la italia Lega Nord, kaj Pierre Janton, grava aktivulo de la francia Front National.

    – Neniam “la” esperantistoj bloke trompiĝis ĉi-rilate. Multaj simple evitis propagandi Esperanton laŭ la novaj etnoplurismaj ideoj kaj la imagoj pri la “sava” potencialo de Esperanto. Kaj kelkloke tiaj ideoj estis pridebatataj. En la maldekstrema SAT la kritikantoj de ili estis pli forta grupo ol aliloke.

    Des pli nekomprenebla la alvoko de Andreas, ke ŝtataj sekretaj servoj ĉikanu esperantistojn per priesplorado, vizorifuzoj ktp. En la debatoj de la pasintaj dek jaroj la problemeco de la novesperantisma linio estis multflanke prilumita. Nun oni observas grandan malfortiĝon de la “miraklo-hipotezo”, laŭ kiu Esperanto povus savi endanĝerigitajn lingvojn, de la obsedo pri etnaj identecoj kaj ilia konservado, la batalemo kontraŭ la angla kaj similaj aferoj. Poioma kleriĝo de la Esperanto-parolantoj pri tiaj temoj sufiĉe efikis por plejparte malaperigi kelkajn vere groteskajn ideojn, kiujn Esperanto-propagandistoj provis vendi al la publiko antaŭ nemultaj jaroj. Agado de ekstera subpremaparato ne necesis, por ke ĉi tio okazu. La kolektiva saĝo de la uzantoj de Esperanto sufiĉis.

  15. Andreas, mi logxis en Usono dum 6 jaroj kaj forlasis gxin pro enuiga kaj sengxoja vivo tie. Versxajne kulpas grandparte la usona “kulturo”. Cxu vi jam denuncis min al sekretaj servoj? Al kiuj? Kion planas nun viaj sekretaj servoj?

  16. A. Künzli diras:

    … sed la esperantistojn per fabeloj… (kaj sensencaj UEA-kotizoj).

  17. Ed Robertson diras:

    Andreas: Kiam mi diris, ke estis malmulte en via mesaĝo kun kiu mi malkonsentis, mi celis vian mesaĝon de 21 12 2013 je 20:34, ne la pli posta. Estas bedaŭrinde, ke kion vi celas diris estas ĉirkaŭita de tiom de nenecesa provokado. Kiel diras la Francoj: “Oni ne kaptas la muŝojn per vinagro”.

  18. Ed Robertson diras:

    Andreas: Strange, mi trovas malmulton en via diskutado pri lingvaj demandoj kun kiu mi malkonsentas, fakte. Se lingvoj malaperas, tio estas antaŭ ĉio problemo por lingvistikistoj, ĉar oni ne povas konstrui teorion pri ĝenerala homa lingvokapablo se bazita sur nekompleta informo. Se tiuj lingvoj elmortas, ni ja perdas tamen ion nerestarigeblan. Mi ŝatas la politikon de Chomsky, sed mi ne akceptas lian lingvistikan teorion bazitan ĉefe sur ekzemploj prenitaj de la angla kaj (certagrade) de aliaj “grandaj” lingvoj, nek gramatikan aliron kiu baziĝas sur aprioraj kategorioj de logiko anstataŭ analizado pri i) kiel funkcias ĉiuj eblaj lingvoj en la realo, kaj ii) la historio de ilia ŝanĝiĝado.

    Kompreneble, mi defendas la rajton de ĉiu uzi la propran lingvon, *se ŝli volas*. Oni devas memori, tamen, ke ofte forlasi sian propran kulturon estas ŝlosilo eliri el malriĉeco, kaj vi pravas: oni ne kulpigu la homoj se ili faras la “malĝustan” elekton. Por mi la ĉefa problemo en la mondo ne estas usona kultura kaj lingva hegemonio, sed (kaj ĉi tie vi absolute ne konsentos kun mi, Andreas) ĝia politika, ekonomia kaj militara hegemonio, de kiu la kultura kaj lingva realo estas nur neevitebla simptomo.

    Fine, bonvolu ne uzi la vorton “regiono” por aludi Skotlandon. Ĝi estas *lando* kiu dum 306 jaroj estis konsistiga lando de unuiĝinta *ŝtato* (aŭ “regno”, se vi preferas) kune kun alia lando (Anglio) kaj du (aŭ unu kaj triono) el ties kolonioj.

    Vladimir: Skota kulturo ja pluvivas kaj plene bonsanas, malgraŭ la fakto ke ĉiu, kun la provizora escepto de etinfanoj, scipovas paroli la anglan (kune kun eble alia(j)n lingvo(j)n). Lingvo jes estas ŝildo de nacieco, sed ne laŭ la maniero kiun vi supozas. Eĉ inter tiuj, kiuj loĝas en Skotlando sed ne naskiĝis en Skotlando mem, oni povas post malmulte de jaroj detekti skotan akĉenton, aŭ vortojn kiuj ne uzatas ekster Skotlando, kaj oni tiam do aŭtomate rekonas tiun personon *kiel Skoton*, eĉ se ŝli aldone ankoraŭ havas ankaŭ polan aŭ urduan aŭ anglan aŭ alian akĉenton. Ne necesas paroli la skotan aŭ la skotgaelan por esti Skoto. Skotlando estas parto de la mondo, kaj ĝia popolo vivas. Ni eble iomete pli floros post sendependiĝo ol nun, sed tute ne necesas izoli nin en kultura fridujo.

  19. A. Künzli diras:

    1. Al e-istoj loĝantaj en anglalingvaj landoj, kiuj konstante kritikas la anglajn lingvon kaj kulturon, oni povas rekomendi forlasi tiujn landojn kaj translokiĝi al aliaj landoj (krom al Svislando, kompreneble, ĉar ĉi tie ni ne deziras havi ilin).

    2. Al e-istoj en ne-anglalingvaj landoj, ekzemple Ruslando, kiuj konstante kriaĉas kontraŭ la anglalingvaj landoj kaj kulturoj, tiuj landoj devus rifuzi doni vizon aŭ enirpermeson, en kazo ke tiuj homoj intencas viziti tiujn landojn.

    3. Ĉiuj tiuj homoj devus esti observataj de la sekretaj servoj kaj policoj kaj instancoj pri konstitucia protekto de la koncernaj landoj por kompreni pri kiaj homoj temas kaj ĉu temas pri danĝeraj elementoj, kiuj povus fari ion malbonan en tiuj landoj.

    4. La analogo cetere validas por ĉiuj e-istoj, kiuj kriaĉas kontraŭ la franca lingvo, kiun ili denuncas kiel “koloniisman lingvon“.

    Resume: Kun ĉiuj tiuj e-istoj oni devus fari kurtan proceson.

    PS UEA faras kaj faris nenion por “konservi kaj evoluigi minoritatajn lingvojn“. Ili nur kredas ke ili faras tion kaj blufas.

  20. Crte ‘viktimo’, sed ne ‘viktimi’.

  21. Ed, dankon pro Via respondo!
    Politiko de UEA estas konservi kaj evoluigi minoritatajn lingvojn. Se en sendependa Skotlando la angla lingvo restos la sxtata lingvo, tiam la skota popolo ne povos konservi kaj evoluigi sian kulturon kaj sian identecon. Sed pro influo de la angla lingvo kaj de la anglalingvaj landoj en Skotlando establigxos tipa angl-usona “kulturo”, kiu ne estus distingebla disde “kulturoj” de aliaj anglalingvaj landoj. Kaj Skotlando igxos viktimi de la angl-usona vivmaniero. 🙁

  22. A. Künzli diras:

    Se vi kondutas normale, pretas konsideri kritikon kaj alies opiniojn kaj ne skribas stultaĵojn, mi ja tute pretas diskuti kun vi, same kun ĉiuj aliaj e-istoj, se ili plenumas tiujn kondiĉojn.

    Pri malgrandaj lingvoj: Kiel vi eble scias, en la mondo ekzistas lingvoj, kiuj estas elmortantaj. Ankaŭ la kelta lingvaro apartenas al tiu kategorio de lingvoj riskantaj elmorti. Same la romanĉa lingvaro en CH kaj I kaj la finn-ugra lingvaro en Ruslando. Por nomi tri geografie tute diversajn regionojn en Eŭropo, kies lingvistikan pejzaĝon mi konas pli bone kompare kun Afrika aŭ Azio.

    Ĉu eblas savi tiujn elmortantajn lingvojn estas alia demando. Kaj ĉu estas dezirinde savi tiujn lingvojn, kiuj apenaŭ estas saveblaj, ĉar la plimulto de la koncernaj lingvoparolantoj (pli malpli libervole) transiris al alia (pli supera) lingvo, kaj fari gigantan, eble vanan, (mon)investon, estas ankoraŭ alia demando. Kiel vi scias, lingvo servas krom kiel nacia identigilo ankaŭ kiel instrumento por fari naciisman politikon. Ĉar Eŭropa Unio volas eviti diversajn naciismojn, ĝi eble iom skeptike aŭ negative rilatas al diversaj regionaj naciismaj movadoj, kiej unuopaj ambiciaj politikistoj (tiuj en Skotlando ne estas pli bonaj ol tiuj en Londono) celas separi sian regionon disde la tuta ŝtato, kaj fondi novajn ŝtatojn. En Eŭropo oni ne faris en la pasintco nepre nur bonajn spertojn kun novaj malgrandaj ŝtatoj, kiel montras tuta aro da ekzemploj. Kaj pri la nordirlanda konflikto ni tute na parolu. Do, kun Skotlando neniu deziras novan Nordirlandon, eĉ se eble oni ne povas kompari ambaŭ kazojn. Jam pli frue diversaj historiistoj plendis pri la fifama “Kleinstaaterei“, kiun ili konsideris kiel plagon. Kaj ju pli da unuopaj ŝtatoj en Eŭropo ekzistas, despli komplika kaj malstabila la tuta situacio povas fariĝi. Ĉu Skotlando havas sufiĉe da resursoj por ekzisti kiel sendependa ŝtato? Eble tiun ĉi demandon vi povas ankoraŭ analizi. Ĉiujn tiujn kaj ankoraŭ multajn aliajn faktorojn naciistoj, celantaj apartiĝi kaj fondi novan ŝtaton, devas konsideri. Sed mi tute ne intencas fari predikon ĉi tie pri tiuj temoj. Mi nur aludas ilin, ĉar mi konstatas, ke ili totale mankas en la konsiderado de certaj e-istoj, kiuj palavras pri tiuj kaj similaj temoj.

    En la keltaj regionoj precipe la angla lingvo kaŭzis la erozion kaj reduktiĝon, en la romanĉaj regionoj precipe la germana kaj itala lingvoj kaŭzis tion, kaj en Ruslando la rusa lingvo forpuŝis la lingvojn de la lokaj minoritatoj. Supozeble ni interkonsentas pri tiu punkto. En Ĉinio la ĉina lingvo forpuŝas la tibetan kaj ujguran lingvojn, ekzemple. El historia perspektivo, la hispana linglingvomorta kaj lingvoforpuvo forpuŝis la indianajn lingvojn en Sudameriko, kaj la portugala faris la samon en Brazilo, eble en Angolo kaj Mozambiko. Sed tion scias ĉiu infano. Eble ankaŭ en Afriko iuj tribaj lingvoj malaperis sub la influo de la franca, angla, portugala kaj araba lingvoj, sed ŝajnas al mi, ke en Afriko multaj tribaj lingvoj sukcese pluvivis (eĉ mia doma najbaro, kiu devenas el Liberio, parolas kun sia – svisa – edzino – iun indiĝenan idiomon. Do, ni povas konkludi, ke ĉefe grandaj lingvoj forpuŝis malgrandajn lingvojn. Sed ne nur la grandaj lingvoj kiel tiaj kulpas pro tio. En ĉi tiu procezo, kiu estas komplika kaj kompleksa, ankaŭ aliaj aspektoj ka faktoroj ludis gravegan rolon, ĉefe socipolitkaj kaj ekonomiaj, kulturpolitikaj kaj problemoj de la tutmondiĝo. La kelta lingvaro estas “viktimo“ de tiuj procezoj. Do, ne nur la angla kulpas, kaj la angla lingvo ludis kaj ludas absolute neniun rolon en la kazo de la finn-ugraj lingvoj en Ruslando aŭ de la romanĉaj lingvoj en CH kaj I. La historiaj cirkonstancoj, al kiuj apartenas politikaj, sociaj kaj ekonomiaj aspektoj, estas ĝenerale konataj. Iam la antikva traka lingvo malaperis favore al la bulgara, la iliria eble favore al la albana kaj loka slava lingvoj. La baltprusa lingvo elmortis, sed la litova kaj latva lingvoj pluvivis. En CH la frankprovencaj idiomoj malaperis, sed la lombarda dialekto en Tiĉino, kaj plej elstare, la svisalemanaj dialektoj pluvivis, eĉ se ili ne ekzistas kiel sktiblingvoj. La italaj dialektoj en Italio estas malaperantaj. Ktp. eble ankaŭ la soraba lingvo (pli precize la du sorabaj idiomoj) baldaŭ malaperos, same la kaŝuba en PL. Ktp ktp. ktp. Certe ne pro la angla lingvo, kiel iuj e-istoj asertas! La rolo, kiun la angla lingvo ludas sub la kondĉoj de la plej nova tutmondiĝo, laŭ mia scio ankoraŭ ne estas sufiĉe science esplorata, ĉar mankas spertoj. La e-istoj nenion utilan kontribuis al la klarigo de tiuj problemoj. En sia senlima ideologie blinda malamo kontraŭ Usono, la kapitalismo kaj ĉio angla ili – ĉefe maldekstruloj, sed ankaŭ aliaj – asertas plej diversajn stultaĵojn, kiujn eĉ seriozaj e-istoj ne serioze konsideras.

    La kelta lingvaro estas komparebla kun Esperanto, almenaŭ el du vidpunktoj: a) ambaŭ lingvoj estas parolataj de ĉiam malpli da homoj kaj riskas elmorti, b) per ambaŭ lingvoj oni ne povas multe fari krom komuniki en la propra komunumo. Sed la diferenco estas, ke parolantoj de la kelta lingvaro ne suferas paranojon kaj skizofrenion kiel la e-istoj, kiuj opinias, ke ilia lingvo estas supera kaj ke necesas enkonduki ĝin en la mondo.

    Kian (neatenditan) opinion havas ekzemple Philippe van Parijs – ankaŭ li estas maldekstrulo laŭ mia scio – vi povas legi chi tie (kaj pli bon en lia nova libro mem, kiu estis verkita en la …. ANGLA):

    http://planlingvoj.ch/vanParijs_lingvajusteco.pdf

    Eble mi iom deflankiĝis de la skota problemo. Se vi ne konsentas pri miaj opinioj – kaj mi tute ne atendas, ke vi konsentu – vi povas konsideri miajn ideojn almenaŭ kiel hipotezojn. Se vi alportas novajn interesajn ideojn, mi estas preta konsideri ilin kaj pludiskuti kun vi.

  23. Ed Robertson diras:

    Sinjoro Künzli ne volas diskuti, do mi volonte reciprokos.

    Vladimir: Nu, “vera” ne estas taŭga vorto por priskribi la historian rolon de la skotgaela lingvo en Skotlando. Certe ĝi estas unu grava fadeno en la teksaĵo, kaj Skotoj tute kontentas, ke nia nacieco estas multfadena (kaj akceptos novajn fadenojn). Oni longe pensis, ke la skotgaela lingvo venis de Irlando, kaj do ke la nun mortintaj britona kaj pikta estis antaŭe la “veraj” lingvoj de la lando, sed lastatempaj historiaj teorioj nun pridubas tiun modelon. Se ni retroiras pluen en historion nur pluajn mil aŭ du mil jarojn, kompreneble, ankaŭ la Keltoj estis enmigrintoj. Kaj mi devas atentigi, ke la skota lingvo, kaj ne la skotgaela, estis la ŝtata lingvo kiam Skotlando estis sendependa lando. La nuna situacio pri la skotgaela jes estas, ke ĝi havas ioman oficialan statuson. Estas dulingvaj vojsignoj en la nordo de Skotlando, kaj la nomŝildoj de stacioj de la fervojo en la tuta lando, ekzemple, estas plejparte dulingvaj. La Skota Registaro publikigas ĉiujn gravajn dokumentojn ankaŭ en la skotgaela, kaj se oni volas rilati kun aŭ la skota registaro skotgaele, oni rajtas (eĉ kun la brita, kelkrilate). Oni devas tamen konstati pri la ciferoj: estas 60 mil denaskaj parolantoj de la skotgaela en lando de 5,3 milionoj, kaj laŭ la popolnombrado de 2011 nur 30% de la loĝantoj nun parolas la skotan. Do, oni ne atendu, ke tiu situacio rapide aŭ draste ŝanĝiĝos post sendependiĝo (aŭ ke la EU havos plia(j)n oficiala(j)n lingvo(j)n).

  24. A. Künzli diras:

    Anstatau starigi ridindan demandon por riski la ricevon de nebula au nekompetenta respondo, klopodu mem trovi la taugan respondon en la interreto, au konsultu la fakliteraturon, ekzemple:

    http://www.amazon.de/Sprache-Identit%C3%A4t-Schottland-qualitative-Tiefland-Schottischen/dp/3825356892/ref=sr_1_sc_1?ie=UTF8&qid=1387627970&sr=8-1-spell&keywords=Sprache+und+Identit%C3%A4+in+Schottland

    Mi mem intencas legi tiun ci libron, por espereble poste esti informita.

  25. Ed, mi supozas, ke la vera skota lingvo estas la skotgaela. Cxu en Skotlando ekzistas sanaj fortoj, kiuj deziras enkonduki la skotgaelan lingvon (anstataux la angla) en la lando post la sendependigxo?

  26. A. Künzli diras:

    Vi povas citi la Putinon kaj trovi liajn citaĵojn trafaj kiom ofte vi volas. Mi ne speciale komencos vomi pro tio, Mi sufiĉe ofte devis vomi, kiam iuj tendencemaj e-istoj skribis diversajn stultaĵojn aŭ citis la eldirojn de diversaj politikaj kanajloj.

    Pri la ceteraj reagoj mi sentas nenian bezonon aŭ emon diskuti kun vi, ĉar tio havus neniun sencon. Nur tiom:

    Se vi legas miajn artikolojn pri diversaj temoj, multnombre publikigitaj de mi en Esperanto kaj en la germana lingvo, vi povos konstati, ke mi nenie kaj neniam defendis aparte “dekstraflankan vidpunkton”. Certe, mi ne reprezentas maldekstraflankajn vidpunktojn, sed mi observas, analizas kaj pritaksas la aferojn kiaj reale ili estas aŭ kiel ili sin prezentas.

    Vi pravas, ke mi malmulte komprenas pri Skotlando, sed tio ne gravas. Mia postaĵo komencas juki en tiuj kazoj, kiam mi legas dubindajn artikolojn laŭ la stilo verkita kiel supre, sendepende de tio, ĉu temas pri Skotlando aŭ pri ajna alia temo, ekzemple pri komunistoj kiuj mensogas kaj tordas la faktojn.

    Kio mankas en la Esperanto-movado (kiun en certaj kazoj mi nomas vomado) estas la analiza, publica kaj sintena HONESTECO. Pri “objektiveco” mi tute ne parolu, kies ekzistadon la e-istoj ofte kontestas.

    Do, nur kiam/se la (historiografia) stilo en la Eo-movado (vomado) ŝanĝiĝos, tiam ĝi eble ankaŭ havos la ŝancon esti serioze konsiderata de la scienco kaj politiko, eĉ de la rusa kaj ĉina, kiu grandparte liberiĝis de la unuflankeca ideologia balasto, je kiu la e-istoj bedaŭrinde daŭre malsanas.

  27. Ed Robertson diras:

    Dum aliaj laŭdas mian neŭtralecon, Andreas Künzli, kompreneble, preferus kiel ĉiam legi dekstraflankan vidpunkton. Li plendas pri la frazo: “La dekstremaj registaroj, kiuj elektiĝis en Britio, ne respegulis la skotajn opiniojn kaj cetere detruis la ekonomion kaj socion en Skotlando”, kaj li tiel montras, ke li absolute nenion scias pri Skotlando. Tiu frazo ne estis polemiko; ĝi estis provo priskribi la kernon de la problemo. Mi volis klarigi al la homoj, ke ne temas pri klasika nacia sendependiĝa scenaro, ke neniel ĝi enhavas etnan malamon kaj ke la lingva demando tie ne multe gravas, ke fakte kelkaj Skotoj (la burĝoj) prosperis pro la angla ekonomia konkero de Skotlando, kaj ke la registaro de Thatcher detruis la skotan ekonomion. Tiuj estas faktoj; mi ne povas skribi pri alia historio ol pri tiu, kiu okazis en la reala mondo.

    Mia citado de esprimo de V. V. Putin pri Unuiĝinta Reĝlando kiel “malgranda insulo, kiun neniu aŭskultas” estis por substreki, ke la “Brita” imperio estas finita, kaj ke post skota sendependiĝo la Unuiĝinta Reĝlando daŭrigos sian longtempan dekadencon, kaj fariĝos eĉ malpli grava ol ĝi nun estas, kaj poste eĉ ne plu estos tuta insulo. Oni ne supozu el tio ke mi ial volis kapti la okazon laŭdi Prezidenton Putin aŭ la rusan registaron. Tute ne. Estis simple ke tiu esprimo de Putin ŝajnis al mi trafa resumo de la realo.

  28. A. Künzli diras:

    En ci tiu artikolo komplete mankas:
    1. Objektiva klarigo kaj diskuto pri la sociaj kaj ekonomiaj problemoj de Skotlando aktuale kaj post eventuala sendependigho.
    2. Pozicio el la vidpunkto de brita registaro kaj opinio de la britoj. (Ne nur “skotaj laboristaj deputitoj kaj lordoj en la londona parlamento volas defendi siajn bone pagatajn poziciojn” kaj “S. ne plu estos malgranda insulo, kiun neniu aŭskultas” (laŭ V. V. Putin, car tiuj argumentoj estas komplete flankaj problemoj kaj opinioj).
    3. Konsekvencoj de eventuala sendependigho por chiuj koncernitoj.

    Mi dubas, ke la sekvanta frazo estas ghusta kaj objektiva, sed ghi estas simpla plumpa polemikajho de maldekstruloj: “La dekstremaj registaroj, kiuj elektiĝis en Britio, ne respegulis la skotajn opiniojn kaj cetere detruis la ekonomion kaj socion en Skotlando.”

    Kompreneble, la rusa gazeto Ondo de Esperanto volonte publikgas tiajn kontrau-okcidentajn artikolojn, kaj certa parto de la legantoj, kiel la komunistoj, kiuj supre laude reagis, volonte legas tiajn mielajn frazojn pri la malbonegaj kapitalistoj.

    Sub Blair la ekonomio de Britio ne konsiderinde plibonighis, sed estis ligita kun multe da blufo kaj shajno.

    Chi tiuj brulaj temoj interesus min (kaj la interesitan publikon) pli forte ol la remachado de la landa historio el maldkstra vidpunkto, al kiu objektiveco ghenerale mankas.

    Politikaj maldekstruloj hodiau partoprenas en chiuj agadoj de “transnaciaj firmaegoj”. Kiel plej elstaran ekzemplon ni nomu ekskancelieron Schröder. Bedaurinde, al la maldekstruloj kaj naivaj esperantistoj mankas la honesteco por klare konfesi tiujn faktojn.

  29. Ed Robertson diras:

    Dankon al ĉiuj pro la komentoj.

    Berto: Vi demandas ĉu eblas politike sendependeco, pro la rolo de transnaciaj firmaegoj. La problemo por ni en Skotlando estas, ke la brita registaro pli kaj pli plenumas la agendon de tiuj firmaegoj. La Skota Registaro, kun siaj nunaj limigitaj potencoj ja protektis nin kontraŭ plia privatigo ekzemple en la sanservo, prizonoj kaj akvoprovizo, kio ne okazis en Anglio, kaj eĉ reŝtatigis la bankrotiĝintan flughavenon Prestwick. Aliflanke la SNP montris certagradan naivecon en sia propono malaltigi impostojn por entreprenoj “por kuraĝigi kreskon”, kaj, almenaŭ komence, en siaj intertraktoj kun usona miliardulo Donald Trump. Tamen … la alternativo estas regado de Londono de registaro (egale de kiu partio) kiu vere estas en la poŝoj de la transnaciaj firmaoj.

    Roland: Kial atendi ĝis septembro por ĝui bonan skotan viskion? En junio estos la 109a (jes, tio ne estas preseraro) Skota Kongreso de Esperanto (samtempe kun la Unua Tutkelta Kongreso de Esperanto) en Pitlochry, la 6an ĝis 11a de junio 2014, kaj kompreneble vizito al viskidistilejo estos en la programo. Pri ekologie respondecaj viskioj, mi scias ke Bruichladdich estas produktita laŭ maniero kiun vi priskribis; certe estas multaj aliaj.

    Vladimir: Kiam mi estis juna (nun antaŭ kelkaj jardekoj), oni ne instruis la skotan en lernejo kaj eĉ ne kuraĝigis ĝian uzadon, kvankam en mia hejmregiono ĝi tiam estis la ĉiutaga lingvo de laboristoj kaj kamparanoj, kaj por mi kun miaj kamaradoj. Kvankam la nivelo de uzado de la skota lingvo malkreskis ĉie, ĉiuj skotaj infanoj nun ricevas iom da edukado pri skotaj lingvo kaj literaturo. Por la plimulto de skotaj infanoj la instrulingvo estas la angla. Ja estas lernejoj en Skotlando kie la instrulingvo estas la skotgaela, kaj tiuj lernejoj estas popularaj eĉ por familioj kiuj ne estas denaske skotgaelparolantaj, kaj eĉ ekster la tradicie skotgaelparolantaj regionoj, sed ne ekzistas skotlingvaj lernejoj. Lastatempe komitato de la skota parlamento decidis pri pli da subteno ankaŭ por la surdula lingvo BSL. Laŭ la programo de la Skota Registaro por post sendependiĝo (“Scotland’s Future”), oni provos “plialtigi la uzadon kaj statuson de la skota lingvo, kaj subtenos komunumojn kiuj parolas la skotan” (p. 449). Tamen, substrekinde estas, ke la edukadsistemo jam estas depost 1999 respondeco de la Skota Registaro, depost 2007 SNPa registaro, kaj depost 2011 majoritata SNPa registaro, do oni ne atendas tre fundamentajn aŭ rapidajn ŝanĝojn.

  30. Cxu Skotlando enkondukos la skotan lingvon en la tuta lando anstataux la angla?

  31. Finfine ni ekscias la opinion de Ed Robertson, kies prelego estis menciita en raporto, sed sen iu indiko pri la enhavo.

    Estas rimarkinde bona kaj enhavoplena teksto pri aktuala politika temo, malofta okazaĵo en Esperantujo.
    Tion mi ne nur diras ĉar mi elkore deziras sendependecon al la skotoj. Mi foje estis en Skotlando kaj plaĉis al mi la senstreĉa, sociema atmosfero.

    Per ekspozicio en la Nacia Arta Museo en Edinburgh mi lernis, ke oni ne estas skoto pro la raso, sed pro la decido vivi en la skota kulturo. Simile al Francio, malsimile al Germanio.

    Mi esperas, ke en septembro 2014 ni povas malfermi bonan botelon de Single Malt, produktita en maniero kiu respektas la medion. Ekzemple pro la evito de karbondioksido per utiligado de restaĵoj kaj biomaso.

  32. BertoŜ diras:

    Lingve senriproĉa, strukture kohera, enhave loga, politike neŭtrala, tiu eseo plaĉegis. Aparte interesas informoj pri lingvoj, etna-identeca sento. Sed ĉu ankoraŭ utilas iĝi politike sendependa, kiam landoj kaj registaroj dependas plikajpli de transnaciaj firmaegoj?

Respondi