Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio

Foto: Hotta HirohikoKun 719 aliĝintoj okazis la jubilea 100a Japana Esperanto-Kongreso en Tokio de la 12a ĝis la 15a de oktobro.

La organizanto, Japana Esperanto-Instituto, invitis reprezentantojn de Esperanto-organizaĵoj de membrolandoj de KAEM, kaj venis sep reprezentantoj el Koreio, Ĉinio, Nepalo, Vjetnamio, Indonezio, Taĝikio kaj Irano. Krom ili ĉeestis pli ol 40 eksterlandaj esperantistoj el 23 landoj, kio donis al la kongreso internacian etoson.

La unua Japana Kongreso okazis en 1906, tamen la numero 100 estas aparte signifoplena, do ni decidis okaze de ĉi tiu kongreso retrospekti la riĉan historion kaj kapti novan perspektivon de nia movado. “Esperanto ligas homajn korojn – de la pli ol 100-jara historio al estonteco” estis la temo de la jubilea kongreso.

Pro tio unu el la ĉefaj aranĝoj estis la publika prelegkunsido pri la rolo de Esperanto en la moderna Japanio kaj tiu de Japanio en la internacia Esperanto-movado. Prelegis prof. Gotoo Hitosi kaj d-ro Ulrich Lins, kaj prof. Kimura Goro Christoph parolis pri la estonta rolo de Esperanto kiel la ponto por dialogo inter Japanio kaj la mondo. Ĉeestis pli ol 350 homoj, inkluzive de ĉirkaŭ 50 civitanoj.

La kongreson karakterizis multaj publikaj programeroj, kiuj altiris neesperantistojn. Precipe ĝojigis homojn la publika koncerto, en kiu kun kelkaj japanaj esperantistoj-muzikistoj ludis JoMo. Ĝojiga fakto estas, ke venis ĉirkaŭ 50 civitanoj al la enkonduka kurso de Esperanto de Huzimaki Ken’iti. Ankaŭ la japanlingvan paroladon de Jack Halpern pri lingvolernado kaj efiko de la scio pri Esperanto aŭskultis pluraj neesperantistoj. Dekojn da neesperantistoj allogis la prelego de Osmo Buller pri Gustaf John Ramstedt, finna esperantisto, lingvisto kaj diplomato, kiu estis finnlanda ambasadoro en Japanio de 1919 ĝis 1930, kaj la “Literatura Dialogo” de du junaj esperantistoj-verkistoj.

Prelegis por la kongresanoj Lee Jungkee el Koreio, d-ro Markus Gabor el Hungario, Joel Amis el Kanado kaj Osmo Buller. La invititoj el aziaj landoj kaj aliaj azianoj ĉeestis kunsidojn kaj parolis pri la Esperanto-movado en siaj landoj kaj pri si mem.

Junaj invititoj kune kun japanaj gejunuloj gaje aktivis kaj donis al la kongreso viglecon kaj bonetoson.

Isikawa Tieko

Foto Hotta Hirohiko

Ĝi estas artikolo el la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/11/japanio/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Gaja kaj internacia jubilea kongreso en Japanio1

  1. Aligxis 719 personoj, sed kiomaj personoj partoprenis? Ordinare nur cx. du trionoj el la aligxintoj partoprenas en Japanaj E-Kongresoj.

Respondi