Karibio volas kompenson de Eŭropo

Vide el Bruselo

Sklavtransportado en Afriko

Pli ol 50 jarojn post la sendependiĝo kaj ĉirkaŭ 180 jarojn post la liberigo de la sklavoj en la Brita Imperio, karibaj ŝtatoj finfine oficiale komencis agadon kontraŭ Britio, Francio kaj Nederlando por ricevi kompenson. Dum la lasta jardeko oni multe diskutas pri leĝa proceduro kontraŭ tiuj, kiuj profitis la jarcentojn de la sklaveco.

Nun membroŝtatoj de la kariba ekonomia komunumo (Karikom) apogas altnivelan komitaton, kiu traktas la kompensadon pro la sklaveco kaj genocido fare de tri eksaj koloniantoj: Britio, Francio kaj Nederlando. Dume ekster la kazo restas aliaj landoj kiel Hispanio kaj Portugalio. En la komitato estas ĉefministroj de landoj kiel Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Gujano, Haitio kaj Surinamo. Jam estas kontraktita la brita advokata firmao Leigh Day, kiu sukcese luktis por kompenso por kenjanoj, kiuj estis turmentitaj de la brita kolonia registaro en la jaroj 1950–1960aj.

Laŭ Ralph Gonsalves, ĉefministro de Sankta Vincento kaj Grenadinoj, la sklaveco kaŭzis egan malriĉecon kaj subevoluon antaŭ la sendependiĝo, kaj tio hodiaŭ kaŭzas gravajn problemojn por atingi ekonomian kaj socian progreson en la karibaj landoj.

Profesoro Hilary Beckles el Barbado diras, ke kompenso de okcidentaj landoj pro sklaveco ne signifas rektajn pagojn al homoj, sed riparadon de la historia damaĝo, kiu helpus Karibion trovi vojojn antaŭen. Historia studo kalkulas la profitojn de sklavkomerco kaj de la karibaj plantejoj al pli ol kvin procentoj de la brita ekonomio en la momento de la industria revolucio.

Laŭ profesoro Beckles, ĉiuj rasoj spertis iun formon de sklaveco. Kaj multaj akademianoj substrekas la longdaŭrecon de sklaveco fare de arabaj komercsitoj. Tamen, se la afrika sklaveco fare de eŭropaj landoj ne estis unika pro ties longdaŭreco, ĝi elstaras pro brutaleco. Ĝi estis sistemo de sklaveco, en kiu homoj estis viditaj jure kiel ne-homoj. La afrika sklaveco fare de koloniantaj landoj Eŭropaj estis ankaŭ unika pro tio, ke ĝi sinreproduktis – la gefiloj de la sklavoj estis naskitaj kiel sklavoj.

Aliflanke, okcidentaj landoj ne havis skrupulojn, kiam temis pri kompenso. Ekzemple, la haitiaj sklavoj, kiuj sukcesis gajni sian liberecon de Francio, devis pagi 150 milionojn da oraj frankoj al Francio ekde 1825 ĝis 1922. Ĝis hodiaŭ Haitio ne povas rericevi tiujn pagojn, kiuj estas bezonataj por akiri internacian rekonon.

Dafydd ab Iago

La bildo “Sklavtransportado en Afriko” estas prenita el Vikimedia-Komunejo

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/11/bruselo-7/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Karibio volas kompenson de Eŭropo1

  1. Tjeri diras:

    “devis pagi 150 milionojn da oraj frankoj al Francio ekde 1825 ĝis 1922. ”
    Fakte, en 1838 Francio rabatis 60 milionojn, kaj Haitio finis pagi 90 milionojn al Francio en 1883.
    Tio ne ŝanĝas la kernon de la afero, sed faktoj estas faktoj.

Respondi