Aŭtuna sesio en la universitato UAM

Foto: Akio Hikita

Foto de Akio Hikita

Dum la tria semajno de septembro la pollanda urbo Poznano reeĥas Esperantan parolon, ĉar jam ekde 1998 dum tiu semajno okazas sesio de la Interlingvistikaj Studoj de la Universitato Adam Mickiewicz (UAM) kaj tuj poste, ĉi-jare jam la 29an fojon la semajnfina kultura aranĝo Arkones.

La aktuala interlingvistika grupo – tri brazilanoj, du svisoj, po unu germanino, rusino, hungaro kaj polo – komencis sian trian studjaron. István Ertl prezentis panoramon de la nuntempa Esperanta literaturo. La grupo laboris en tri specialiĝoj: pri internacia kaj interkultura komunikado (lingvistikaj kaj sociologiaj aspektoj) kun Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor, pri literaturo (beletra tradukado) kun István Ertl, kaj pri lingvopedagogio kun Katalin Kováts kaj Ilona Koutny.

La trian specialiĝon povis partopreni la grupo de la unujara instruista trejnado, komuna aranĝo de la Interlingvistikaj Studoj de UAM, ILEI kaj edukado.net. La dek unu aliĝintoj (el Brazilo, Francio, Germanio, Hungario, Japanio, Kanado, Pollando kaj Portugalio) laboris fervore sub la gvidado de katalin Kováts pri metodologio de lingvoinstruado kaj speciale pri tiu de Esperanto. Ili konatiĝis ankaŭ kun tiklaj problemoj de la Esperanta gramatiko helpe de Ilona Koutny kaj donace povis partopreni en kelkaj okupoj de la interlingvistika grupo.

Al la programo kontribuis Stefan MacGill, eksprezidanto de ILEI kaj nuna vicprezidanto de UEA, pri kursplanado surbaze de la kurso Esperanto etape. La merkreda komuna vespero okazis en bona etoso kun skeĉoj de MacGill, muziko de Suzanna Kornicka kaj komuna kantado ĉe tabloj kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

“Kelkaj kursanoj ricevis stipendion de UEA-ILEI kaj la fonduso ESF. Tiuj instancoj disponigas stipendiojn, ĉar ili komprenas la gravecon ne nur lanĉi novajn iniciatojn, sed ankaŭ protekti ĝisnunajn atingojn”, – diris Stefan MacGill. La nuna trijara kurso finiĝos en 2014. UEA, ILEI, UAM kaj aliaj nun aktive laboras, por ke nova trijara kurso povu komenciĝi en septembro 2014.

Prof. dr Ilona Koutny
Gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj

Ĉi tiu artikolo aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/10/uam-5/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Aŭtuna sesio en la universitato UAM

  1. A. Künzli diras:

    Cetere, chu chiuj instruistoj en viaj interlingvistikaj kursoj disponas pri
    “venia legendi” (germane: Lehrbefähigung)?

    Permesu al mi dubi.

  2. A. Künzli diras:

    Ne necesas. Dankon.

  3. Ilona Koutny diras:

    Se vi volas, mi povas sendi foton pri ili.

  4. A. Künzli diras:

    Sur tiu foto oni ne vidas la du svisojn 🙁

Respondi