Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

Profesoro Christer Kiselman [prononcu: Ĉiselman] el la Matematika instituto de la Upsala Universitato (Svedio) estas elektita kiel la nova prezidanto de la Akademio de Esperanto (AdE) rezulte de la voĉdonado de 37 akademianoj.

Christer Kiselman ekde 1989 estas membro de AdE; lastatempe li oficis en AdE kiel direktoro de la sekcio pri faka lingvo kaj membro en la sekcioj pri gramatiko, pri la ĝenerala vortaro kaj pri prononco. En Esperantujo li estas konata ankaŭ pro la organizado de la esperantologiaj konferencoj en la Universalaj Kongresoj, pro redaktado de la revuo Esperantologio / Esperanto Studies kaj pro la multaj prelegoj kaj artikoloj pri temoj esperantologiaj.

La nova estraro de AdE estas kvarpersona:

Christer Kiselman, prezidanto
Probal Dasgupta, vicprezidanto
Brian Moon, vicprezidanto
Renato Corsetti, sekretario

Kiel direktoroj estis elektitaj:

Sergio Pokrovskij, Faka Lingvo
Bertilo Wennergren, Gramatiko
Markos Kramer, Ĝenerala Vortaro
Anna Lowenstein, Kontrolado de lerniloj
Alexander Shlafer, Lingva Konsultejo
Paul Gubbins, Literaturo
Probal Dasgupta, Prononco
Carlo Minnaja, Komisiono Historio de AdE
Nguyen Xuan Thu, Komisiono pri homaj nomoj

Profesoro Christer Kiselman prezentis kvar proponojn por la laborplano de la Akademio. La unua estas Priskribo de la lingvo esperanto. Li prezentas ĝin jene: “Mi volas provi prezenti pli taŭgan priskribon de esperanto, se eble kun helpo de elstaraj lingvistoj sendepende de tio, ĉu ili membras en AdE aŭ ne”.

Aleksander Korĵenkov

Laŭ Oficialaj Informoj, №21 (2013 10 01) kaj retejo de Christer Kiselman

Ĉi tiu artikolo aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/10/kiselman/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

17 Responses to Christer Kiselman – nova prezidanto de la Akademio de Esperanto

  1. Richard Schneller diras:

    La elita “intelektulo” A. Kuenzli ne scias ke “Zweckpessimismus” ekzistas en la germana:
    http://de.wiktionary.org/wiki/Zweckpessimist

  2. A. Künzli diras:

    PS Cetere, kiu nomis min kiel estas akurate protokolite en piednoto 20 de
    http://www.planlingvoj.ch/13_HIPOTEZOJ_PRI_ESPERANTO_2012.pdf

  3. A. Künzli diras:

    Ho jes, homo, kiu diras libere sian opinion, dum la aliaj oportunisme silentas, chiam estas danghera viruso. Bedaurinde ekzistas nur unu tia viruso en la Eo-movado.

  4. Andreas, la vorto “Zweckpessimismus” ja ekzistas en la germana lingvo ekde la 7-a de oktobro 2013. Ja ni ambaux uzas gxin sukcese. Mi gxojas pliricxigi la germanan lingvon. 🙂
    Valdas, Vi pravas. La plej granda kaj dangxera viruso en Esperantujo estas A. Kuenzli. Bedauxrinde, cxar li povus uzi sian enorman energion por pacaj celoj.

  5. Valdas Banaitis diras:

    Miaj karaj Minin kaj Pojzharskij, la fakto, ke iu vorto mankas en etnalingva vortaro, ne bremsas esperantiston, char Esperanto estas lingvo tre elasta kaj kreiva, egale chu oni estas optimisto chu pesimisto. Min tamen tre suspektigas la ideoj mem, kiuj svarmas en la kapo kaj sur la lango kaj penetras interreton kiel virusoj, kiam aliaj ideoj mankas.

  6. A. Künzli diras:

    La vorto “Zweckpessimismus” ne ekzistas en la germana lingvo.

  7. Andreas, kaj vi praktikas Zweckpessimismus. Vi certe trovos tiun vorton en germana vortaro. 🙁

  8. A. Künzli diras:

    Kara amiko, kion vi daure praktikas nomighas en la germana lingvo “Zweckoptimismus”. Vi certe trovos la taugan tradukon, kaj difinon en la hispana lingvo.

  9. José Antonio Vergara diras:

    Mi tre ĝojas ke elstara sciencisto tia, kia Profesoro Kiselman estos la prezidanto de la Akademio.

    Mi ne dubas ke, danke al lia rigora kaj efika labormetodo, la prezidado kiun li nun alprenas helpos levi la prestiĝon kaj plifortigi la rolon de tiu grava instanco en nia lingvokomunumo. Jam kiel vicprezidanto li sukcese organizis du AdE-simpoziojn (Zagrebo 2001, Gotenburgo 2003), dum li ankaŭ kontribuis kiel (ĉef)organizanto de 4 sesioj de la Esperantologia Konferenco, kun posta kolektado kaj redaktado de la kontribuoj por publikigo kajerforma.

  10. Andreas, Nadja Tolokonnikova estas en porvirina malliberejo, kaj oni ne permesas al normalaj viroj enprizonigxi tien. Vi havus la solan sxancon enprizonigxi tien, se vi sxangxus vian viran sekson je la virina. Aux atendu sxian liberigxon cxe la pordo de la malliberejo. Mi supozas, ke ankaux sxia edzo (kiel normala viro) atendos sxin cxe la pordo. Atentu, ke li estas alta kaj fortika.

  11. A. Künzli diras:

    Ne necesas shanghi mian sekson, char mi interesighas pri Nadja KIEL NORMALA VIRO!!!

    Pardonu, sed rekomendi vin por la redaktoro de io ajn mi ne konsideras kiel mian taskon. Kaj mi ankau dubas, ke eblas junigi iliajn cerbojn. Idiotoj kaj kretenoj restas idiotoj kaj kretenoj, por chiam.

  12. Andreas, se vi jam sxangxis vian sekson je la virina, mi povus kontribui por via enprizonigo kun N. Tolokonnikova. 🙂

    Mi esperas, ke vi povas rekomendi min por la posteno de la redaktoro de “Esperanto” kaj sendi vian rekomendon al Osmo Buller. Ja en la regularo estas skribite, ke la CO bezonas rekomendojn. Mi supozas, ke via rekomendo povos junigi ilia(j)n cerbo(j)n. 🙂

  13. A. Künzli diras:

    “Andreas, cxu Vi revas trafi en porvirinan malliberejon?”

    Jes, volonte, por persone konatighi kun Nadja Tolokonnikova kaj poste por skribi libron pri la putinisma gulago – en Esperanto.

    Vian supran komenton pri UEA mi interpretas tiel, ke Buller celis eviti vian kandidatighon. La fantazio (pri kiu ili palavras), ke vi povus esti la nova redaktoro, ne trafis ilian (kadukan) cerbon.

  14. Andreas, cxu Vi revas trafi en porvirinan malliberejon? Tio eblas nur kun unu kondicxo: se Vi jam sxangxis Vian sekson je la virina.
    Mi skribis al O. Buller, ke mia kandidatigxo en 1991 validas gxis nun, sed li ne sendis al mi la kondicxojn por kandidatigxi. La numeron de “Esperanto” kun la kondicxoj mi ricevis tro malfrue kaj konatigxis kun la kondicxoj la 29-an de septembro 2013. Tro malfrue. 🙁
    Mi ne okupigxas pri proponoj por Nobelpremioj.

  15. A. Künzli diras:

    Eble vi sendus min tuj al IK-14!

    Cetere, chu vi ne kandidatighis kiel redaktoro de UEA, kiel vi foje menciis?

    Chu vi apartenas al tiuj, kiuj proponis vian Putinon por la nobelpacpremio?

  16. Andreas, cxu necesas defendi persone Viajn neglektatajn aux subprematajn homajn rajtojn en Esperantujo? 😮 Se jes, mi konsentas elektigxi kiel la direktoro pri homaj rajtoj. 🙂

  17. A. Künzli diras:

    Fakte mankas nur direktoro pri homaj RAJTOJ – eble iu ruso, ĉino, kubano aŭ iranano povus esti la taŭga kandidato por tiu ofico.

Respondi