Tempora mutantur

DiderotLa 5an de oktobro 1713 naskiĝis Denis Diderot.

Tempora mutantur et nos mutamur in illis. 300-jariĝo de Denis Diderot… Kiel rapide pasas la tempo! Konscie vivinte pli ol sesonon de tiu periodo mi klare komprenas (sentas) ties kompaktan mallongon. Duonjarcento kaj aldone – historia peco reprezentata kiel preskaŭ persone travivita realaĵo, pere de vasta legado: socia, beletra kaj filozofia.

Diderot estis kaj restas al mi samtempa, kiel enciklopediisto, beletristo, ideologo. Liaj Monaĥino kaj Nevo de Rameau en originalo donis al nia russtudenta grupo materialon por lingva analizo. Paralele mi legis liajn filozofajn traktatojn – mi trovis lin perfekta monisto ne cedinta al tento de simplismo, tia kia mi mem aspiris iĝi, ĉar min iritis enorme la obtuza, molesta kaj vulgare ruza dialektiko – fonto el kiu nin trinkigis zorgeme niaj ideologiaj instruistoj.

Dideroton mi trovis ankaŭ perfekta moralisto, ĉar li indikis etikan fundamenton en la naturo de homo: ion kion oni povus kontraŭstari al la morala kodo de l’ konstruanto de l’ komunismo – tute abstrakta aro de etikaj imperativoj, imito de kristanismo sen ties intua radikado. Nun mi opinias surfaca, preskaŭ plata lian penetron en la naturo de l’ moralo, sed ĉiam plej alte laŭdenda – lian strebon al la penetro.

Sed ankaŭ, mi komprenas nun, ke tiu menciita samtempeco de Diderot estas eble tre subjektiva fenomeno. Estas homoj kiuj tro ĉerpas el la pasinteco.

Por tio oni povas, certe, doni sufiĉe raciajn pravigojn. Ne estas sekreto la sistema krizo en la kulturo de l’ homaro: fakto kiu, cetere, povas esti arde kontestota de la pli junaj generacioj aŭ de tiuj miaj samaĝuloj, kiuj ŝatas la ĉiam vivantan filozofion de Kandido. Tamen la ampleksoj kompareblas, do ĉiu volontulo povas simple provi – unu post unu – tralegi verkojn de la alfabetlistaj najbaroj: Derrida kaj Diderot. Du spiritaj francaj aŭtoritatoj, simboloj de du epokoj: la kontrasto estas mortiga por la Kandida optimismo.

Kion neniu povas nei kiel akiron de la moderna erao – tio estas la seniluziiĝo pri la kuraca efekto de la klerigado. Denis Diderot faris kolosan laboron en tiu tereno. Lia titana pacienco de l’ ĉefredaktoro de l’ enciklopedio baziĝis sur la firma kredo pri la magia potencialo de scio. La scio kaj la eduko, instruis la enciklopediistoj, kapablas saĝigi kaj nobligi la homaron. La kruela 20a jarcento, kiu faris ĝenerala la popolan edukadon, entombigis tiun kredon. La klerigo paŝis paralele kun barbariĝo, kaj la plej sukcesaj pensuloj de l’ postmilito preferis analizi ne la naturon de l’ spirito kaj materio, sed seksan subtekston de beletra bildo.

La sola aĵo sendube konfirmiĝis en tia geologia drivo: la socia moralo vere kapablas al rapidaj ŝanĝoj. Per kiuj moviloj? Se Denis Diderot vivus hodiaŭ, li nepre starigus antaŭ si tiun fundamentan demandon.

Alen Kris

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/10/diderot/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi