Datrevenoj en Svitavy

Prezento de R.U.R.La 27–29an de septembro ĉeĥaj esperantistoj festis la kvinan datrevenon de la Esperanto-muzeo en Svitavy kaj la 80an datrevenon de la loka Esperanto-klubo. Vendrede la studenta teatro DOMA prezentis la teatraĵon R.U.R., aŭ Terura sonĝo pri robotoj laŭ Karel Čapek, kiun ili ludis ankaŭ en Rejkjaviko, kaj la slovako Ján Vajs prelegis pri ekspedicio al Antarktido.

La ĉefa programo okazis sabate en la Esperanto-muzeo kun la ĉeesto de la urbestro David Šimek kaj de la direktorino de la urba muzeo Blanka Čuhelová. La muzeo ricevis multajn gratulleterojn el la tuta mondo, kelkajn oni tralegis. Post prelego pri la historio de Esperanto en Svitavy ĉiuj iris en la parkon, kie estis senvualigita nova memorŝtono.

Posttagmeze en la urba muzeo estis inaŭgurita la ekspozicio Pintoj de Eŭropo de Ján Vajs kaj samtempe priskribitaj impresoj el Rejkjaviko. La ekspozicio estas destinita por la plej vasta publiko; sur la fotoj de la konkeritaj montpintoj ĉiam flagras Esperanto-flago. La sabatan programon fermis dancado kun tombolo.

La muzean programon kronis eduka seminario dum la dimanĉa mateno. Posttagmeze kunsidis la asocia komitato ĝis la vespero.

Miroslav Malovec

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/10/229cz/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi