Septembro 2013: Jubileoj, memordatoj kaj festoj


1. Sciotago (komenco de la lernojaro) en Ruslando kaj kelkaj ekssovetuniaj landoj.

Liliuokalani 2. Antaŭ 175 jaroj naskiĝis Liliuokalani (Lydia Kamaka’eha Paki, 1838-1917), la lasta reĝino de Havajo (1891-1893).

3. Antaŭ 1150 jaroj (863) la armeo de Romana Imperio (Bizancio) venkis arabojn ĉe la rivero Lalakaon.

Zhu Yijun4. Antaŭ 450 jaroj naskiĝis Zhu Yijun (1563-1620), imperiestro Wanli (1572-1620) de Ĉinio.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis Henryk Paruzel (1913-1977), pola esperantisto, redaktoro de Biblia Revuo, inventinto de la simpligita muziksistemo “Muzilo”.

Antaŭ 950 jaroj forpasis Togrul-bek (990-1063), turkmena selĝukido, fondinto kaj la unua sultano (1037-1063) de Selĝuka Imperio.

5. Antaŭ 75 jaroj (1938) en Ĉilio post fiaskinta puĉo polico mortpafis 61 junajn membrojn de la naciisma partio Movimiento Nacional-Socialista.

Antaŭ 375 jaroj naskiĝis Ludoviko XIV (1638-1715), kiu estis reĝo (konata kiel Suno-reĝo) de Francio dum 72 jaroj (1643-1715) – plej longe inter la monarkoj de grandaj reĝlandoj.
Ludoviko XIV
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Sarvepalli Radhakrishnan (1888-1975), la dua prezidento de Barato (1962-1967).

6. Antaŭ 50 jaroj naskiĝis Atilio Orellana Rojas (1963-), argentina esperantisto, internacie konata instruisto de Esperanto.

8. Antaŭ 125 jaroj (1888) okazis la unua matĉo en la Angla Futbala Ligo.
1513
9. Antaŭ 500 jaroj (1513) la angla armeo venkis la skotan ĉe Flodden, en la batalo pereis la skotlanda reĝo Jakobo IV.

Antaŭ 100 jaroj (1913) la rusa piloto Pjotr Nesterov faris la unuan lopon en la historio de la aviado.

12. Antaŭ 800 jaroj (1213) kruckavaliroj venkis la albigensan armeon ĉe Muret.
Maurice Chevalier
Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Maurice Chevalier (1888-1972), franca kanzonisto kaj aktoro.

Antaŭ 100 jaroj naskiĝis James “Jesse” Owens (1913-1980), usona atleto, kiu gajnis kvar orajn medalojn en la 11aj Olimpikoj (Berlino, 1936).

15. Antaŭ 400 jaroj naskiĝis François de La Rochefoucauld (1613-1680), franca filozofo kaj verkisto, aŭtoro de maksimoj kaj memoraĵoj.

16. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Frans Eemil Sillanpää (1888-1964), finna verkisto, laŭreato de la literatura Nobelpremio (1939).

19. Antaŭ 125 jaroj (1888) en Spa (Belgio) okazis la unua beleckonkurso en la mondo.

20. Antaŭ 150 jaroj mortis Jacob Grimm (1785-1863), germana verkisto kaj lingvisto, unu el la du fratoj Grimm, kiuj kompilis libron de germanaj fabeloj.

Antaŭ 25 jaroj mortis Tibor Sekelj (1912-1988), jugoslavia esperantisto, mondvojaĝanto, verkisto.

Dean Reed22. Ekvinokso.

Antaŭ 75 jaroj naskiĝis Dean Reed (1938-1986), usona kantisto, akkoro, reĝisoro kaj socia aganto, populariĝinta precipe en la Suda Ameriko kaj Orienta Eŭropo.

Augusto23. Antaŭ 2075 jaroj naskiĝis Gajo Julio Cezaro Aŭgusto (63 a.K.-14 p.K.), la unua imperiestro de Romio (27 a.K.-14 p.K.).

Romy SchneiderAntaŭ 75 jaroj naskiĝis Romy Schneider (Rosemarie Magdalena Albach-Retty, 1938-1982), aŭstrodevena franca-germana aktorino.

25. Antaŭ 500 jaroj (1513) Vasco Núñez de Balboa iĝis la unua eŭropano, kiu atingis la pacifikan bordon de Ameriko.

26. Eŭropa Tago de Lingvoj. Antaŭ 150 jaroj naskiĝis Sergej Oldenburg (1863-1934), ruslanda kaj sovetia orientalisto, sekretario de la ruslanda kaj sovetunia scienckademioj (1904-1929).

Thomas Stearns EliotAntaŭ 125 jaroj naskiĝis Thomas Stearns Eliot (1888-1965), usona kaj angla poeto, dramaturgo kaj kritikisto, laŭreato de la literatura Nobelpremio (1948).

27. Monda Turisma Tago.

28. Antaŭ 125 jaroj naskiĝis Seán Lester (1888-1959), irlanda diplomato, la lasta ĝenerala sekretario de la Ligo de Nacioj (1940-1946).

29. Antaŭ 50 jaroj (1963) la sovetia nuklea submarino K-181 emerĝis en la norda poluso.

Rudolf DieselAntaŭ 100 jaroj mortis la germana inĝeniero Rudolf Diesel (1858-1913), inventinto de la dizela motoro.

30. Internacia Tradukista Tago.

Antaŭ 75 jaroj (1938) ĉefministro de Britio Neville Chamberlain, ĉefministro de Francio Edouard Daladier, Regna Kanceliero de Germanio Adolf Hitler kaj ĉefministro de Italio Benito Mussolini en Munkeno subskribis interkonsenton pri transdono de la ĉeĥoslovakia Sudeta regiono al Germanio.

Ĉi tiu listo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/septembro/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi