Chomsky, Noam. Imperiaj ambicioj. Interparoloj pri la mondo post la 11-a de septembro: Intervjuoj kun David Barsamian / Tradukis el la angla Tatjana Auderskaja, George Baker, David Curtis, John Dale, Manuel Giorgini, Lusi Harmon, William Harmon, Zelimir Pehar, Biljana Petrović, Renato Petrović, João José Santos, Russ Williams; Antaŭparolo de Renato Corsetti; Enkonduko de David Barsamian. – Rotterdam: Bero, 2013. – 160 p.
Oni ripetas: imperiismo, imperiismo… Sed bone difini, kio ĝi estas, oni ne ofte kapablas. Des pli: bone klarigi ĝiajn fontojn kaj faktorojn ĝin subtenantajn, speciale en tiuj kazoj, kiam ĝi ne nepre ŝajnas esti utila por imperiisto mem. Tial tre utila estas la esperantlingva versio de la verko de Noam Chomsky (Ĉomski) Imperiaj ambicioj, kiu, malgraŭ prokrasto (la angla originalo aperis en 2005), tute ne malaktualiĝis.
Chomsky estas unuagrade fama sciencisto-lingvisto, kies teorioj estas arde akceptataj aŭ same arde malakceptataj de liaj kolegoj, sed sendube grave influintaj la ĝeneralan lingvistikon dum lastaj 50 jaroj. En Esperanto oni povas konatiĝi kun ili laŭ lia libro Lingvo kaj menso, kaj li ankaŭ (eble, pro malkompetenteco) estas konata malamiko de Esperanto: famas lia antaŭdekjara eldiro “Esperanto ne estas lingvo”.
Krom tio, li estas aktiva socia aktivulo de maldekstra (liberecan-socialisma) karaktero, jam delonge – ekde la Vjetnama milito – protestanta kontraŭ la imperiisma politiko de sia lando. Lia analizo de la usona politiko estas tre kompetenta, multflanka kaj – kio faras ĝin speciale valora – farita deinterne, de progresema usonano.
La libro estas ne monografio pri la temo, sed surpaperigita serio de naŭ porradiaj intervjuoj, faritaj de David Barsamian inter marto 2003 kaj februaro 2005. La temoj varias, sed ĉiuj koncernas la ŝanĝojn en la mondo kaj en la usona politiko post la teroristaj agoj la 11an de septembro 2001. La dialoga karaktero faras la tekston vigla kaj facile legebla.
La aferoj traktataj estas, unuavice, la kaŭzoj de la agreso kontraŭ Irako, sed ili ne limiĝas je tiu punkto. Chomsky vidas la modernan usonan imperiismon en la vasta historia perspektivo, kaj tiel klarigas ĝiajn fontojn kaj karakterizajn trajtojn; krome, kiel kontraŭulo de la kapitalisma sistemo, li ligas ĝin ĝuste kun la interesoj de la kapitalo.
Ĉiuj intervjuoj-ĉapitroj estas interesaj, sed “Historio kaj memorado” kaj “Doktrino de bonaj intencoj” min aparte frapis. Rigardante de la vidpunkto de Dawkins, ideologiaj pravigoj de imperia konduto estas tipaj memoj (sinreproduktantaj kaj disvastiĝantaj informunuoj), aŭ eĉ kompleksoj de memoj – mempleksoj. Tial la imperiisma politiko bone enradikiĝas en la popola konscio kaj (tion Chomsky eĉ ne atentas) penetras en la konscion de certaj reprezentantoj de aliaj popoloj (iusence pravas la aserto, ke la nuntempa plej populara mondreligio estas usonismo). La zorgo de Chomsky estas kontraŭstari la ŝtatan imperiismon, agresemon kaj kapitalismon ĝenerale, kaj por tio li proponas la solan rimedon: konstantan, ĉiutagan seninterrompan reziston, dum sporadaj protestaj agoj, eĉ tre amasaj, estas plejparte senrezultaj.
Chomsky en radiaj intervjuoj ne povis tuŝi senrezerve ĉiujn trajtojn de la moderna imperiismo kaj de la manieroj ĝin kontraŭstari. Tamen estas strange, ke li, lingvisto de la unua grado, tute neglektas ĝian lingvan dimension, tiom klaran por ĉiu esperantisto. Nu, verŝajne, ĝuste tiu aspekto plej malbone videblas el Usono eĉ por la plej sagacaj homoj!
La libron tradukis granda teamo el diversaj landoj sub la ĝenerala gvido de Renato Corsetti. La laboro estas vere laŭdinda, kaj la teksto estas senriproĉa, kvankam mi preferus, se la ĉefredaktoro ne redecidus malesperantigi la personajn nomojn, pri kio li mencias en la antaŭnotoj.
Nu, tio estas afero de la gusto. Ĝenerale eblas diri, ke la libron legu ĉiuj, kiujn interesas la mondo, en kiu ili vivas, kaj kiuj volas kompreni, kial okazas diversaj eventoj, malbone influantaj nian vivon. Mi esperas, ke da tiaj homoj inter esperantistoj estas granda plimulto.
Nikolao Gudskov
Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/recenzo-23/
Escepte se ili konvinkigxis far via “ex cathedra” komentado, kaj ne interesigxos pri gxia legado. Tion vi ja celis per via elpasxo. Tamen mi esperas ke ili volos alveni al propraj konkludoj pri la tuta afero.
Tiuj, kiuj ankoraux ne legis la libron povas alveni al konkludoj aliaj ol viaj.
Mi legis kaj audis sufichan kvanton de la politikaj verkajhoj de Chomsky, kaj kion mi legis sufichis por mi.
Mi devas repreni mian supran eldiron pri “aŭtoraj rajtoj (afero kiu ne ekzistas en Rusio)”, char hodiau mi ie legis, ke en 2013 en Rusio estis adoptita legho pri la intelekta (spirita au mensa) proprajho de autoroj. Kiujn konsekvencojn tiu nova legho (kiun mi ne legis) por autoroj kaj lezantoj de autoraj rajtoj konkrete havas en Rusio, tion mi kompreneble ne scias. La legho estas tro juna. Oni devas timi arbitran praktikadon de la legho.
Pri unuflankismo vi tute ne povas komdamni Chomsky, ne vi kiu kondutas tute fanatike kaj komplete unuflankisme kiam la temo levigxas.
Vi kondutus pli sagxe, se vi legus la libron, antaux ol kritiki gxin surbaze de la unuflanka literaturo pri la temo kiun vi nur legis.
Vi simple papagas la samajn argumentojn pri Kubo kaj Marksismo forgesante ke tio apartenas al pasinto, en kiu vi dauxre vivas cxar vi trejnigxis por sekvi la aferojn en Sovetio, dum Marksismo tie regis.
La sinsekvo de intervenoj de Usono en la tuta mondo cxiam celas la interesojn de la regantaj financaj grupoj en Usono kaj londonaj komplicoj, krom aliaj malpli gravaj.
Kaj cetere sur kiu jura bazo Usono pretendas interveni en aliajn landojn? Plej grave, kovardaj intervenoj direktitaj al landoj malfortaj kiuj ne kapablas defendi sin kontraux la imperiisma entrudigxo. En Latinameriko la popoloj komencis reagi, kaj se ekzistas demokratiaj elektoj la grupoj kiuj insistas pri neokazigo de sxangxoj en la internaj ekonomiaj rilatoj, ne sukcesas elektigxi kaj komencas revi kaj sercxi pri eleksterlanda interveno cele al faligo de la demokratia registaro, provante sxangxi la direkton de la fluso.
Kial Usono ne plu provas interveni en Cxiniaj aferoj por detrui maksismon tie? Kontrauxe gxi kaj gxiaj euxropaj satelitoj (Britujo cxekape) aliancigxis al tiu forta lando, laux la pragmatika devizo: Se vi ne povas mortigi la diablon, aliancigxu al gxi kaj profitu el la simbiozo.
Tiu ekonomia aliancigxo, cetere, kauxzis la eksplodon de la progreso en Cxinio, kien la usonaj kaj alilandaj kapitalistoj alportis siajn industriojn, kaj fermis la malnovajn en propra lando.
Nehazarde Detrojto kaj Cxigago sximas kaj putrigxas. La Usonaj interesoj en la mondo estas kontrauxaj al la interesoj de sia propra popolo, kaj koincidas nur kun la interesoj de la multnaciaj entreprenoj, kies pensanta kapo trovigxas cxefe en Wall Street kaj en la Londona “City”, bankistoj cxekape, kaj kies damagxa politiko komencos cxesi nur kiam la propraj popoloj komencos reagi kontraux ili. Dume ili estas viktimoj sed samtempe komplicoj de la imperiisma agresado en la mondo.
Sed gxuste tie trovigxas la valoro de la libro de Chomsky, cxar provas montri al la Usonanoj mem ke ili kulpis pro la kontrauxusona terorisma skalado en la mondo, gxis la terura evento de la 11-a de septembro kiam tiu mondomodelo revata sub la takto de la regantoj de la usona eksterlanda politiko komencis sxrumpi antaux la okuloj de la tuta mondo. Kaj la postaj faktoj, gxis la lasta “eterna” krizo kiu komencigxis en 2008, pruvas tion.
Esperantistoj, laux mi, nur povas trovigxi fiere cxe la flanko kiu kontrauxas tiun malekvilibran, malharmonian mondon kie la ekonomiaj rilatoj cxiam favoras al eta malplimulto kiu sukcesis regi nur dank’al plej fiaj politikaj metodoj: Ekzemplo aktuala: La nuna bugxeta cxantagxo kiun faras la dekstrulaj usonaj parlamentanoj, cxar ili ne povas konsenti pri la nova sanserva usona sistemo (kies kostoj malpliigos iliajn profitojn) enkondukita sub la ausxpicioj de Obama, kiu universaligis gxin por inkludi la familiojn de la enmigrintoj (kiuj gxis nun sercxas la de vi fanfaronatan paradizon, sed dauxras en la sama infero) kaj aliaj malricxaj popoltavoloj de la lando.
Chomsky estas blinda unuflankeca polemikulo, komparebla kun Jean Ziegler, iama amiko de Ghaddafi kaj aliaj kanajloj. Estas tute prave se Usono malhelpas la maldekstrismajn registarojn, char ili faras nenion utilan por sia popolo (nur gvidas populisman politikon kaj elsezas senfine monon, kiun ili ricevas de eksterlando, ghis ili bankrotas). Bedaurinde, ekzemple en la kazo de Kubo oni ne sukcesis forpeli tiun komunisman registaron (pro kio mi tamen iom miras). Sed la kubanoj mem kulpas, kvankam ili ne rajtas elekti sian registaron, kiu estis trudita al ili. En multaj kazoj en Latinameriko la landoj emancipighis, tiel ke oni ne (plu) povas aserti, ke ili estas manipulataj au subpremataj de Usono. Milionoj da latinamerikanoj fughas el tiuj landoj por migri al Usono, char en Latinameriko ili havas nenian vivperspektivn. Do, mi ne tre komprenas la argumentojn de la kontrau-usonistoj. Komprenble ankau Usono ne estas paradizo. Malrichuloj restos ankau tie malrichaj. Sed homo povas progresi en Usono, kompare kun Latinameriko, kie la mizeruloj havas neniajn vivperspektivojn kaj restas mizeruloj por chiam, se ili naskighis kiel mizeruloj (lau mia scio en Usono ne ekzistas Slums). Jen tio estas la chefa diferenco inter Usono kaj Latinameriko, kiun la kontrau-usonaj polemikuloj devus kompreni, sed pro ideologiaj kialoj nenion komprenas kaj nenion volas komreni, sed eterne restas sur siaj polvaj marksismaj vidpunktoj, kvankam la mondo tamen shanghighis. Bedaurinde, inter la e-istoj ekzistas nemalmultaj tiaj idiotoj, kun kiuj diskuti havas neniun sencon.
La simpatio por via lando kaj popolo estas reciproka kaj mi same ankoraux ne vizitis Svislandon, malgraux forte aprezi gxin.
Se vi legos la riprocxatan libron de Chomsky eble, se vi ne farigxos simpatia al la kontrauxusonaj gvidantoj de tiuj landoj, almenaux vi ekkomprenos kial ekzistas tiom da malfavoro al Usono en la latinamerikaj landoj, ecx pli en la hispandevenaj, ol en Brazilo mem. Ne forgesu ke tiuj gvidantoj estis demokratie elektitaj de la respektivaj popoloj en kiuj trovigxas la kerno de tiu repusxo al cxio kio devenas el Usono. Ili estas gurditaj en la karno mem.
Ne forgesu ankaux ke Usono konstante malfavoras kaj malhelpas tiujn maldekstrismajn registarojn, forte apogas la enlandan minoritatan opozicion, instigante kaj helpante malstabiligajn agadojn cele al faligo de la registaro, kelkfoje ecx organizante pucxojn, kun la bedauxrinda helpo de tiuj opoziciuloj, kiuj ekperdis la jarcentajn privilegiojn super la malricxajn tavolojn de la logxantaro.
Spionado por garantio de la landa sekureco plene pravigxas. Tamen meti la sekretservan aparaton je la servo de ekonomiaj, industriaj kaj financaj interesoj de la grandaj usonaj konzernoj por spioni la instituciojn kaj entreprenojn de amika lando (Jes, ja, Brazilo kaj Brazila Popolo historie cxiam estis lojalaj aliancanoj de Usono kaj de la Usona popolo), cele al akiro de komercaj avantagxoj, oni povas karakterizi minimume kiel senhonta kaj repusxinda mallojaleco.
Ke ili lasu ke siaj entreprenoj mem entreprenu siajn spionadojn, kiel cxie en la mondo. Sed disponigi la sxtatan aparaton por tio estas komplete netolerebla, malgraux tio ke oni scias ke Usono cxiam uzis kasxe tiujn firimedojn.
Tiu spionado de civitanoj, kiujn faris la Svisa Registaro, siatempe (en la tempo de la malvarma milito), same faris multajn registarojn. Sed gxenerale tio karakterizis nur preventan gvatadon, ecx se multfoje per rompo de la juraj reguloj de la lando, kiuj garantias la privatecon de la homoj. Tamen tio ne povas esti tolerata en demokratia, jure reguligita Sxtato, kiu devas unue agi surbaze de la legxo, neniam kontraux gxi.
En mia lando kaj en la plimulto el la latinamerikaj landoj, tiu gvatado farigxis poste rekta spionado de la agado de homoj kiuj volis kontrauxstari la maldemokratiajn registarojn, kaj trovis fermitajn la normalajn politikajn vojojn por influi en la destino de siaj landoj.
Multege da ili perdis la vivon pro tio, la plejmulto el ili nur pro tio ke ili pensis alimaniere ol la reganta koterio de tiuj landoj.
Tio okazis ankaux en GDR, tamen, espereble tio neniam okazis en via lando.
Nu, mi deziras chion bonan al Brazilo, lando, al kiu mi kiel sviso certe havas multajn simpatiojn, kvankam mi neniam vizitis ghin. Mi nur esperas, ke ghi ne evoluos lau la modelo de Venezuelo, Ekvadoro, Bolivio kaj similaj shtatoj, kiuj estas gviditaj de radikalaj kontrau-usonistoj. Via bulgardevena shtatprezidentino akre reagis al la spionado de nordamerikaj sekretservoj. Prave lau mi. Sed ne forgesu, ke ankau la brazilaj sekretaj servoj spionas – chie kaj chiam kaj chiujn. Ili ne estas angheloj. Ech la svisa federacia polico spionadis en la 80aj jaroj siajn civitanojn, kiuj estis maldesktruloj au havis kontaktojn kun orienta Europo au estis alimaniere “suspektindaj”. Ankau mi estis prispionata, kiel slavisto kaj esperantisto, mia poshto estis kontrolita, preskau kiel en GDR, kiun ni en Okcidento siatempe plene kaj definitive kondamnis kiel totalan Stasi-kontrolshtaton. Tiu spionado vershajne havis neniujn konsekvencojn por mia vivo. La shtato pardonpetis kaj senkulpighis che la “viktimoj”, punktofino. Neniu plu parolas pri tio hodiau, car oni havas tute aliajn problemojn por solvi.
Ni pridiskutu tion, post kiam vi estos leginta la libron de Chomsky.
Sed dubinde ke vi legos gxin, ecx se vi devus por plilargxigi vian menson kaj konstati ke la terglobo ne estas senmova en la centro de Universo kies umbiliko trovigxus en Usono. Vekigxu! Ni vivas la Kopernikan Eraon, ne plu la Ptolomean!
Se vi ja priflaras ion, kio ecx minimume aludas negative al kapitalismo kaj al imperiismo (sendube en la lastaj 65 jaroj sub la Usona taktbastono), vi simple montrigxas kontrauxa sen ecx eta studo de la afero mem!
Bela kaj brila scienca menso! Kaj ne plendu pri la lasta aserto, cxar vi mem cxiam narcise fanfaronas pri tiu lauxdira kvalito.
Laste, sed nelaste, pri cxinoj devas prizorgi Usono, Japanio kaj Euxropo mem kiuj aliancigxis al Cxinio por promoti la kreskon de viaj financaj kapitaloj surbaze de la mizeraj salajroj pagataj al cxinoj, kaj vidas siajn merkatojn, eksterajn kaj internajn, sxrumpi cxiuloke cedante lokon al la senfina kapablo de la Cxina industrio invadi cxien per senkonkurencaj prezoj.
Diabla ciklo en kiu vi mem metis vin! Ne nur Dante havas sian propran inferon. Cxiu meritas la sian!
Bedauxrinde tio okazas kun la sufero kaj senlaborigxo de milionoj da homoj, cxefe en Euxropo.
Dume la nigraj ungoj, kiuj cxiam provis sufoki Latinamerikon, iomete malstrecxigxis kaj la situacion cxi tie estas malpli sufoka ol antauxe.
En Brazilo mem, senlaboreco estas en minimuma nivelo kaj la salajroj dauxre plialtigxas.
Kaj tio ne okazas hazarde. Parte pro la politika sinteno de pluraj naciaj registaroj (laux Andreas komunismaj) kiuj provis stiri la ekonomion laux la interesoj de la malpli ricxaj, ne de la ricxaj entreprenoj, gxenerale sub eksterlanda kontrolo, kiuj vidas nur la proprajn interesojn.
Prezidantino Dilma de Brazilo montras la vojon sekvendan: “Dum mi estros la landon, neniu pensu ke mi favoros rekreskon de la Ekonomio je la kosto de senlaboreco kaj salajroj, kiel antauxe estis kutime.
Atendu nur ghis kiam la chinoj (kiuj havas nul sintenon pri homaj rajtoj) venos al Latinameriko kaj ekspluatos vin – vi tiam multe revos rehavi la usonanojn! Tio okazas jam en Afriko (kie la usonanoj ne estis).
Kaj mi forgesis aldoni fortan kaj sinceran gratulon al la eldonantoj kaj tradukintoj por disponigi al la esperantistaro tiun dokumentaron pri kovarda kasxa ponardatako kontraux la dorso de la popoloj de la mondo, fare de Sxtato kiu, plej ofte en tiuj kazoj, agas kontraux aux senkonsidere al la interesoj de la usona liberema popolo, kiu tutcerte komdamnus tiujn faktojn, se tiuj informoj siatempe estus alvenintaj al ilia scio.
En Latinameriko, oni jam komencis malgraux cxio meti bremson al tiu fiaj agadoj. Sed la vico nun bedauxrinde estas kun la arabaj kaj afrikaj popoloj.
Tia fia politiko naskas kaj vartigas la homojn, kiujn Andreas insistas nomi “komunistoj”.
Estus konsilinde ke Andreas demetu la sovetiajn lupeojn per kiuj li estis trejnita por ekvidi la mondajn faktojn kiaj ili ja estas.
“Laŭ mia scio, Usono lezas nenies homajn rajtojn en Brazilo nek en Latinamerko. Tio estas la aserto de la komunistoj, kaj la fantazio de s-ro Chomsky.”
Asertojn kiel tiaj supre, oni nomas en Brazilo “provo bari la sunlumon per kribrilo”.
Libroj pri homrajtaj lezoj fare de la latinamerikaj registaroj, se vi ne scias, estis kaj estas publigitaj grandakvante.
Tamen neniu provas “bari la sunlumon per kribrilo”, ke dum la nigraj jaroj de la militistaj diktaturoj, kiuj ekzistis danke al rekta kaj senhonta rekta stirado fare de CIA mem, kun senkasxa politika apogo de la Usona registaro, la homrajta lezado, fare de la propraj sekretaj registaraj instancoj, je nivelo neniam antauxe vivita en cxi tiu malfelicxa mondparto (kun ebla escepto de indigxena genocido en la komenca kolonia periodo), estis senhonte regxisorita fare de la Usona registaro mem, cele al garantio de la ekonomiaj interesoj de la usonaj entreprenoj en Latinameriko.
La libro de Chomsky montras gxuste tion: la eksterlanda politiko de Usono historie cxiam estis rekte gvidita de la interesoj de grandaj Usonaj Konzernoj kiuj agadis en la koncernaj regionoj, kaj cxio estis farita por bremsi kaj subpremi naciajn interesojn de la koncernaj popoloj, kies prevalento signifus damagxon kaj malprofiton al tiuj eksteraj interesoj.
Kaj tiu situacio estis konstanta en Latinameriko, kiu cxiam estis sisteme kontrolita de Usono por garantii ke la lokaj registaroj farigxu cxiam aliancanoj de la usonimperiismaj interesoj, kontrau la interesoj de la propraj popoloj, kiuj devis cxiam resti en stato de dauxra duonsklaveco por ne kompromiti la profitojn de la ekspluatantoj.
Via kribrilo neniel povas funkcii antaux la fakto ke la denuncoj de Chomsky en tiu libro estas cxiuj faritaj surbaze de oficialaj dokumentoj de la Usona Registaro, kiuj estas publikigitaj jardekoj poste de la okazintaj faktoj. Kaj li indikas la fontojn kie iu ajn povas kontroli la verecon de tiuj faktoj.
Eble oni foje verku libron, aŭ almenaŭ artikolon, pri la lezado de la homaj rajtoj en Brazilo (ne far Usono sed far la brazila registaro mem), kaj pri la lezado de la homaj rajtoj en la latinamerikaj landoj (ne far la “usona imperiismo” sed far la landaj registaroj mem), temo, kiu estas totale prisilentita kaj tabua en la Eo-vomado.
Laŭ mia scio, Usono lezas nenies homajn rajtojn en Brazilo nek en Latinamerko. Tio estas la aserto de la komunistoj, kaj la fantazio de s-ro Chomsky.
La letero de Nadja T. estis intertempe tradukita de S. Belov kaj lingve korektita kaj reviziita de A. Künzli. Sed pro mia respekto al la aŭtoraj rajtoj (afero kiu ne ekzistas en Rusio) mi ne povas publikigi mian version de la traduko de S. Belov, kiu publikigis ĝin en Ipernity, antaŭ ol mi ne posedas la skriban permeson de la aŭtoro (kaj tiun permeson mi certe ne postkuros).
Kiel brazilano, mi preferas legi pri homrajtaj lezoj okazigitaj en latinameriko fare de la usona imperiismo.
Plej interese, la auxtoro de la libro estas usonano mem, kaj grava sciencisto. Mi jam legis la libron en portugallingva traduko kaj forte rekomendas gxian legadon al tiuj kiuj volas koni pli profunde pri kiom damagxa estis(a?)s la usona ekonomia politiko dum la pasinta jarcento, kies plej forta viktimo farigxis la latinamerikaj popoloj, inkluzive la brazila.
Por veki la atenton al la rusa artikolo, Andreas devus minimume prezenti gxian esperantlingvan tradukon. Li ne forgesu ke la rusan scias li kaj la ruslandaj legantoj de La Ondo de Esperanto, ne ni kompatindaj nerusaj legantoj.
Anstatau iom stultan kaj fanatikan kontrau-usonan propagandon, tiuj esperantistoj prefere traduku kaj eldonu iun tekston pri la situacio de la Gulago en Ruslando, precipe Mordovio, kie la homaj rajtoj estas grandstile lezataj, kiel tiun chi de Nadja Tolokonnikova:
http://lenta.ru/articles/2013/09/23/tolokonnikova/