Strategio, en kiu Kapabligo kernas

La dokumento kun la titolo Strategia Laborplano de UEA 2013-2017, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝas trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark Fettes, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Ni dankas lin pro la konsento. Ĉies opinioj estas bonvenaj kiel komentoj.

Mark FettesImagu jene. Vi ĵus fariĝis la ĉefdirektoro de transnacia firmao. Temas pri firmao sufiĉe malnova, kun branĉoj en multaj landoj. La merkata niĉo de ĝia ĉefa produkto estas relative stabila, sed malgranda, kaj la akciposedantoj konstante timas ŝrumpon. Oni dungis vin por enspiri novan energion en la entreprenon, aplikante novan vendostrategion kiu kondukos al kresko.

Tamen la situacio estas komplika. La diversaj branĉoj de la firmao jam delonge kutimas mem decidi pri siaj vendostrategioj, kaj ofte ilia ĉefa zorgo estas kontentigi la jamajn klientojn, ne serĉi novajn. Krome, kvankam kreskas intereso pri la produkto en Interreto, la krozumantoj plejparte ignoras la landajn filiojn, trovante sufiĉan oferton el senkostaj fontoj.

Sed la situacio estas eĉ pli malbona! Ĉar ĉi-kaze, viaj klientoj estas samtempe viaj laboristoj. Ne temas pri fabrikoj plenigeblaj per amase aĉeteblaj laborfortoj, sed pri “dometa industrio” kie ĉio dependas de la laboremo kaj talento de la unuopaj produktantoj. Pro tio, neniu vere havas plenan superrigardon pri la produktokapablo de la firmao kiel tuto, nek scias, kiel direkti ĝiajn laborfortojn al la plej fruktodonaj terenoj.

Nu, jen la situacio, nuksoŝele. Vi devas trovi strategion. Kion fari?

STRATEGIO POR KIUJ?

Mi ne vere opinias, ke tiu entreprenisma rigardo al UEA estas la plej taŭga por niaj celoj; tamen utila ĝi ja povas esti, ĉefe por konsili nin kontraŭ tro rapida kaj senkritika apliko de komercaj modeloj al niaj problemoj.

Esperanto estas multaj aferoj samtempe: ideo, aŭ idearo; lingvo, kaj lingva kolektivo; tutmonda movado, konsistanta el multegaj organizaĵoj kaj grupiĝoj; kaj kultura komunumo, kun siaj mitoj, ritoj, tradicioj, kaj tiel plu. Neniu analizo sukcesos plene enretigi tiun kompleksan realon. Do, se ni parolas pri strategio, ni devas esti tre singardaj. Strategio por kiuj? Kaj por kio?

La pli fruaj strategiaj planoj de UEA ne ŝajnis al mi kontentige respondi tiujn demandojn. Ili tro facilanime imagis la movadon unueca, samcela, kunagadema. Mi ne rekonis la buntecon de la esperantistaro en iliaj listoj de taskoj kaj devizoj.

Sendube ankaŭ la nova Strategia Laborplano de UEA plenumas tion malperfekte. Tamen, mi pensas ke ĝi almenaŭ videbligas la pensadon de la aŭtoroj multe pli klare. Legante ĝin, vi trovos sisteman klopodadon distingi inter la celoj de la movado ĝenerale kaj la specifaĵoj de UEA. Krome ni provis ĉie identigi la organizajn rimedojn disponeblajn por fari la laboron, kaj cerbumi pri iliaj fortoj kaj malfortoj. Sur ĉiu el la kvar ĉefaj agadkampoj (Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo) ni venis do kvazaŭ al areto de laborplanoj por diversaj branĉoj aŭ fakoj de la Asocio.

Sed tiu klopodo al klareco havas sian prezon. La suma amplekso de la Laborplano estas preskaŭ 40 paĝoj A4, kaj eĉ je tiu longeco, ne eblis trakti multajn detalojn, kiuj necesos por la efektiviga laboro. Do, jen dilemo: ĉu vere utilas strategia dokumento, en kiu nur la plej motivitaj kaj diligentaj sukcesos trovi sian lokon?

Mi vidas nur unu solvon al tio: ke iom post iom ni kreu strategian dokumentaron, kiun kunligas kelkaj komunaj ideoj kaj kohera organiza filozofio, sed kiu krome estas same bunta kaj diversstila kiel la diversaj eroj de nia monda mozaiko. Tion oni ne povas fari en nur kelkaj monatoj, sed iusence ĝi estas inter la unuaj strategiaj prioritatoj de la Laborplano mem. Ĝi estos nome frukto de la strebo enplekti pli kaj pli da aktivuloj – loke, lande, regione, fake, ktp – en la kunpensado kaj kunplanado de la movada evoluigo je ĉiuj niveloj.

PRI KERNOJ KAJ MOTOROJ

Sekve oni rigardu la nunan Strategian Laborplanon esence kiel bazon aŭ kadron por tiu daŭronta strategia planado. El tiu vidpunkto, ĝia strukturo kaj ĝiaj emfazoj eventuale fariĝos pli kompreneblaj kaj inspiraj.

Enkondukon al la Laborplano vi trovos en la pasintjara Strategia Bazo de UEA. Tie ni (la Komisiono pri Strategiaj Demandoj) proponis analizon laŭ kvar ĉefaj agadkampoj: Konsciigo, Kapabligo, Komunumo, Kunordigo. Tiuj nomoj malsimilas al la kutimaj etikedoj (informado, instruado, utiligo, ktp), ĉar ili fontas el provo pli tutece kompreni la dinamikon de la movado. Ni skribis jene:

Rigardante la kvar agadkampojn… oni vidas, ke ili kune konsistigas vojon por konduki homojn el la ĝenerala publiko al aktiva partopreno en la Esperanto-komunumo. Necesas emfazi, ke tiu ĉi ne estas io aparte de la “movado.” La multflanka kultura agado de nia komunumo ne nur donas spiritan kontentiĝon, sed ankaŭ vekas intelektan intereson, kaj pruvas kaj disvolvas la esprimpovon de Esperanto. La agadkampo Komunumo celas subteni kaj evoluigi tiujn flankojn de la movado. Tamen, sukceso sur tiu kampo dependas ankaŭ de la alfluo de novaj aktivuloj kun la bezonataj lingvaj kaj aliaj kapabloj – la celo de la agadkampo Kapabligo. Siavice, motivi la homojn fari la necesan investon de tempo, mono kaj energio por kapabliĝi estas la esenco de la kampo Konsciigo. Do, UEA ne rajtas neglekti aŭ elstarigi unu el tiuj tri kampoj: ili estas partoj de unueca kaj dinamika tuto, kiun ĝi provu fari pli kohera, harmonia kaj efika enkadre de la agadkampo Kunordigo.

Perceptemaj legantoj jam rimarkos, ke tiu perspektivo kontraŭas la ideon, ke pri la “komunumo” zorgas raŭmistoj kaj pri “konsciigo” la finvenkistoj. Certe ekzistas streĉoj: ja povas okazi, ke la vivo de la komunumo fariĝas tro enfermita kaj sencela, kiel povas ankaŭ okazi, ke la informado troe emfazas la idean flankon de Esperanto kaj ne sufiĉe ĝian realan funkciadon kiel lingvo de interhomaj rilatoj kaj komuna agado. Nia tasko, tamen, estas evoluigi ambaŭ kampojn. Kaj tio eblas, laŭ mi, se ni vidas la trian kampon, Kapabligo, kiel la kernan kaj ĉefan – la motoron de nia evoluo.

Antaŭ kelkaj jaroj mi skribis pri tio, ke Esperanto estas unuavice eduka movado. Tiu percepto kuŝas ie kerne en la Strategia Laborplano, kvankam ni malmulte traktis ĝin – vi trovos ĝin en unu el la dek du strategiaj prioritatoj, kiujn la Plano proponas. Sed fakte la konstanta emfazo pri aktivula trejnado, kultivado de lingvaj kaj kulturaj konoj, plibonigado de servoj kiel la kongresoj kaj la libroservo – ĉio ĉi spegulas mian konvinkon, ke Esperanto trovas sian plej grandan valoron, kiam ĝi malfermas vojojn al kleriĝo, spertiĝo, eĉ spirita disvolviĝo en larĝa senco. Se UEA povos pli konsekvence kaj kvalite enkonstrui tiun ideon en siaj agadoj kaj decidoj, ĝi faros gravan servon al la movado kiel tuto.

CELE ALIAN TUTMONDIĜON

Tamen, por ke strategio estu tutmonda, ne sufiĉas nomi ĝin tia.

Jam je mia eklaboro en la Centra Oficejo de UEA, antaŭ pli ol kvarona jarcento (!), estis frape klare, ke la landaj asocioj vivas pli-malpli sendepende de la monda asocio, eĉ se ili pagas al ĝi kotizojn kaj sendas komitatanojn al ĝiaj kunsidoj. Fojon post fojo, en la debatoj pri tiu aŭ alia movada temo, mi aŭdis homojn deklari, “Nu, UEA estas la landaj asocioj”, kvazaŭ tio sufiĉus por elsorĉi koheran organizon el dekoj da disaj naciaj organizoj kun siaj propraj historioj, tradicioj, kaj cirkonstancoj.

Nu, la monda evoluo jam preterkuris nin. Vole-nevole, ĉiuj landoj nun trovas sin kunplektitaj en la procezoj de “tutmondiĝo” aŭ “globaliĝo”; la historio kaj cirkonstancoj fariĝis certagrade tuthomaraj. Temas, laŭ mia opinio, pri antaŭvidebla sekvo de tiuj samaj evoluoj, kiuj pelis Zamenhof al la lanĉo de Esperanto – evoluoj kiuj evidente kuntrenas grandan lingvan maljustecon kaj perdon de lingva diverseco, sed kiuj samtempe plifortigas la bazon por efika tutmonda agado cele al alispeca, pli homama, daŭropova estonteco.

Alivorte, ni frontas la taskon konstrui vere tutmondan movadon por Esperanto, vere universalan asocion – ĉar ĝis nun tio nur parte realiĝis. Tio estas la defio de la kvara agadkampo, Kunordigo. Se ni konsideras, ke por tion atingi ni bezonas la kunlaboron kaj kunplanadon de (ni diru) deko da aktivuloj ĉiulande, kaj ke UEA jam ampleksas sepdekon da landaj asocioj, ni vidas ke jam por la formulado kaj gvidado de la landnivelaj strategioj necesas sepcento da kunlaborantoj. Tio estas jam malgranda Universala Kongreso, kaj ni ankoraŭ ne pritraktis la regionajn kaj mondajn dimensiojn de la agado.

Mi pensas, ke tian movadon, tian asocion, ni povos iom post iom konstrui. Sed ne per desupraj deklaroj kaj dokumentoj; temas pri pacienca, persista kultivado de laborteamoj ĉiulande, kiuj povas pensi samtempe loke kaj monde, kiuj konas kaj komprenas la Strategian Laborplanon de UEA sed ankaŭ funde komprenas la ŝancojn kaj komplikaĵojn je landa nivelo. Eble nun ankoraŭ pli klaras, kial Kapabligo ludas tiel kernan rolon en la Plano. Mi pensas ke malmultaj landaj movadoj povas mem trejni homojn pri ĉiuj bezonataj kapabloj kaj scioj, sed per translima kunlaboro oni povas multon atingi en seminarioj, retaj kursoj, kaj atelieroj kadre de pli grandaj landaj aŭ internaciaj renkontiĝoj.

Eventuale krome substrekindas, ke por tiu kvalita kresko nepras ankaŭ la kvanta. Mi ne rigardas la ŝrumpon de la membraro kiel pruvon de la fiasko de Esperanto, kiel iuj ŝajne volas vidi ĝin. Ne, tio simple indikas bezonon de organiza renovigo. Ne mankas kialoj membri, se asocio estas aktiva kaj kreema, se ĝi donas al siaj membroj okazojn disvolvi kaj ĝui sian esperantistecon. Ni devas ĉiuj lerni pensi alimaniere pri la defioj de asocia gvidado, kaj profiti de la spertoj de sukcesaj movadoj kaj organizoj sur aliaj kampoj de la socia vivo. Pri tio, almenaŭ, mi konsentas kun la iom cinika analizo de Komitatano Z, kiu tiel dubeme esprimis sin lastatempe en La Ondo pri la renoviga potencialo de la nova UEA-estraro. La membrostatistiko ja gravas kiel unu konkreta mezuro (ne la sola) de la sukceso de nia strategio.

PER KVALITO AL KVANTO!

En la komitatkunveno en Rejkjaviko, Dennis Keefe atentigis, ke sukcesaj strategioj en la komerca mondo estas ofte tre simplaj, “skribitaj sur papera buŝtuketo” kaj simile. Jes, estus bele, se ni povus veni al tiu punkto. Mi esperas ke iu estonta prezidanto de UEA povos tiel kelkfraze lanĉi novan komprenon de nia afero, kiu donos freŝan impulson kaj direkton al centoj kaj miloj da aktivuloj tra la mondo.

Tian movadon ni devas tamen ankoraŭ krei. Tio estas la reala defio, kiun la Strategia Laborplano provas sisteme analizi kaj al kiu ĝi proponas plurflankan respondon. Mi ne bedaŭras, ke tiel estas; pli bone malfrue, ol neniam. Kaj en tiu laboro estas taskoj por ni ĉiuj. Se vi, estimata leganto, konsentas pri iuj aspektoj de tiu analizo, tiam mi invitas vin kunlabori en la renovigo de niaj strukturoj kaj agadoj. Precipe se vi vidas ŝancon kontribui al la agado por Kapabligo, dividante viajn konojn kun aliaj, aŭ organizante trejnadon pri fako aŭ laboro perspektive grava, vi partoprenos en la strategia evoluigo de nia movado. Per kvalito al kvanto!

Mark Fettes
prezidanto de UEA

Elŝutu la Strategian Laborplanon de UEA.

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/fettes-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

35 Responses to Strategio, en kiu Kapabligo kernas

  1. vijay diras:

    Cxu la antauxa prezidento ne reinventis UEA-n de 2007 gxis 2013?

  2. Civitano_21 diras:

    Vi esperantistas Künzli!

  3. A. Künzli diras:

    La unua plej grava regulo en la Esperanto-movado, kiu estas nepre sekvenda, estas: Ne diskutu kun esperantistoj (pri Esperanto, sed ankau pri chio cetera)! Char tio havas nenian sencon.

  4. A. Künzli diras:

    Ba, chio estas nur pretekstoj (germane: Ausreden). La tuta informpolitiko de UEA kaj de la Civito estas komparebla kun la trompa informpolitiko de Irano.

  5. Se inter la prioritatoj de UEA estas la komunikado, kaj Yahoo, Facebook ktp iel obstrukcas, prefere UEA rezignu pri pruntitaj listejoj kaj pri sociaj grupoj, kreante proprajn forumojn, kiel faris lernu.net kaj ekfaris la Esperanta Civito per Pasvorta Reto (Esperanta Tempobanko).

  6. Osmo Buller diras:

    Andy, bv. klaki sur “Conversations” (aŭ ekvivalento en alia lingvo) tuj sub la granda foto. Tiu dezajna ŝanĝo ĉe Jahuo estas tre ĝena kaj nur konfuzas homojn. Ŝajnas ke ĉe Jahuo, Fejsbuko k.a. oni daŭre elpensas ŝanĝojn nur pro ŝanĝoj, kvankam neniu petas ilin.

  7. A. Künzli diras:

    http://groups.yahoo.com/neo/groups/komitato-de-uea/info

    Chiukaze oni ion shanghis por la aliro. Oni ne povas realiri la liston, eventuale sen denove registrighi.

    En alia kazo, kaj por eviti realighon, UEA klarigu kiel la ekstera publiko povas aliri la liston. Se UEA ech ne kapablas klarigi tion – tiam bonan nokton!

  8. A. Künzli diras:

    Kiel ajn, en tiuj listoj oni legis/as ĉiukaze nenion interesan, gravan aŭ serioze konsidereblan, kio estas hontinda por iam glora organizaĵo gvidata de Hodler, Privat kaj Lapenna (kaj poste fakte kaj en principo nur de politikaj oportunistoj, stranguloj, ĉarlatanoj kaj idiotoj /proksimume laŭ tiu sinsekvo/).

    Oni povas nur esperi, ke la nova ĝenerala sekretario de UEA en Meksikio jam nun ne perdis la superrigardon pri la UEA-ĝangalo, kiun oni devus radikale entzorgi, abfari kaj aŭfraŭmi.

  9. Osmo Buller diras:

    Giorgio Silfer bv. jam agnoski, ke la listoj komitato-de-uea kaj landa-agado estas publike alireblaj ankaŭ post la lasta reaspektigo de Jahuo-listoj. Se malgraŭ ĉio li ne sukcesas aliri ilin, eble li povus peti helpon de iu telematike pli lerta. La listo uea-membroj estas rezervita nur por individuaj membroj de UEA. Schäffer preteratente kaj certe ne por mensogi miksis ghin kun landa-agado.

  10. A. Künzli diras:

    PS Mi trovis neniun oficialan Civitan informon pri la nepartopreno de sen. Zelazny. /Nu, lia nomo mankas en Heko 540 5-A, sed mankas indiko de kialo de lia nepartopreno, kiu estis serioza, lau mia scio.

  11. A. Künzli diras:

    Oni ech ne devas legi ghisfunde la ghisfunde trompajn, nauzajn kaj mensogajn mesaghojn de la ghisfunde trompa kaj nauza HeKo por tuj senti kaj kompreni ghisfundan nauzon pri la ghisfunde nauza manipulado de la ghisfunde nauza informado ghsifunde nauze praktikata de tiu ghisfunde nauza informkanalo.

    Al la ghisfunde nauzaj autoro(j) de la ghisfunde nauza kaj trompa HeKo oni povas nur ghisfunde konsili ghisfunde rezigni pri sia ghisfunde nauze manipulita, ghisfunde trompa kaj ghisfunde mensoga informpolitiko.

  12. La esenca valoro de laborplano dependas de la klara formulado pri celoj en kombino kun atingoj, limdatoj por tiuj atingoj, antaùvido de kostoj lige al ili, indiko pri la koncernaj financaj rimedoj kaj homaj resursoj.

    En la laborplano Fettes oni trovas abundan priskribon de la celoj. Kie situas la kombinendaj elementoj?

  13. Tri rimarkoj:
    a) Künzli legu la oficialan anoncon pri ARKONES: ghi anoncas la cheeston de prof. d-ro Walter Zelazny;
    b) Künzli legu ghisfunde la koncernan HeKomunikon: li trovos oficialan Civitan informon pri la nepartopreno de sen. Zelazny;
    c) Künzli lernu distingi inter mensogo kaj ghisdatigo de informo.

  14. A. Künzli diras:

    HeKo mensogas ech multe pli
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2242
    Zelazny tute ne estis en Arkones (kiel oni facile povas rimarki en la plej aktuala programo).

  15. Shajnas ke la nuna ghenerala sekretario de UEA (nome de la estraro) mensogas. Vidu en:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2235

  16. José Antonio Vergara diras:

    Kara Andy,

    nu, ni vidos. Mi faros mian eblon kontribui al la iniciato.

    Cetere, venu viziti min kiam ajn vi volas.

  17. A. Künzli diras:

    Kara José Antonio, mi ankoraŭfoje klarigos al vi, en 5 resumaj kaj kernaj punktoj, kial via Strategia Plano ne povos funkcii:

    1. La rekta intereso kaj motivacio realigi ĝin flanke de la aktivularo (precipe komitatanoj kaj CO) mankas, neniu de tiuj aktivuloj sentas sin rekte koncernitaj de la Plano; la Strategia Plano esence estas la verko kaj intenco de 1 persono (Fettes);
    2. La fakaj kapabloj, praktikaj ebloj/okazoj kaj formalaj kompetentecoj de tiuj aktivuloj por realigi ĝin mankas (ekzemple la nova “Konsilio” restos pura fikcio, ĥimero);
    3. La financaj rimedoj mankas;
    4. La protagonistoj vivas geografie tro dise tra la mondo, kio malfaciligas la konkretan kunlaboron;
    5. Por diskuti kaj ion fari/decidi/atingi estas esence je la dispono nur la interreto/telefono, la poŝto, la estrarkunsidoj en Rotterdamo kaj la fizikaj kunvenoj dum UK. Tio ne sufiĉas por realigi tian ambician planon.

  18. A. Künzli diras:

    Strange, ke tiu chi sciigo ne aperis kiel oficiala komuniko de UEA sur uea.org. Ankau HeKo kredis, ke UEA fermis la liston por la ekstera publiko.

  19. Martin Schäffer diras:

    Nome de la estraro de UEA, mi ŝatus ĝustigi eldiron de Andreas Künzli en la forumo. La retlistoj de la komitato kaj de uea-membroj daŭre estas libere alireblaj por la publiko. Por legado oni ne devas esti membro de la grupoj aŭ ensaluti pere de Yahoo-konto. UEA ankaŭ ne intencas ŝanĝi tion.

    Yahoo momente ŝanĝas la aspekton de la grup-paĝoj. Eventuale tio kaŭzis alir-problemon ĉe iuj personoj. Sufiĉas refreŝigi la paĝon pere de la kroziloj.

    Mi do deziras al vi kaj al ĉiuj homoj, kiuj interesiĝas pri la laboro de la komitato kaj de UEA, bonan legadon.

    Amike salutas, Martin Schäffer, Ĝenerala Sekretario de UEA

  20. A. Künzli diras:

    Cetere mi ne dubas, ke oni divastigus la 13 hipotezojn de http://www.planlingvoj.ch en chiuj Eo-gazetoj kaj tra chiuj Eo-kanaloj, se ilin estus verkintaj Tonkin, Fettes, Blanke, Lins au alia tia populara UEA-“korifeo”. Sed char ilin verkis simpla esperantisto (unu el multegaj), kiu membras en neniu Eo-organizajho kaj en principo forlasis la movadon, kaj kiu ankau ne estas profesoro au ne havas au havis en la ekstera mondo iun signifan pozicion (preskau chiuj suprenomitaj estas pensiuloj), oni povas facile prisilenti tiajn tekstojn. Tiel funkcias la logiko en la Eo-movado, kiun Zelazny iam karakterizis kiel stalinisman, cetere tute prave.

  21. A. Künzli diras:

    PS Mi forgesis aldoni, kaj tion mi deziras emfazi, ke mi tute ne atendis, ke la Strategia Plano de UEA ĉerpu iujn ideojn de la 13 hipotezoj, ĉar mi scias, ke la aŭtoro(j) de la Strategia Plano, kaj la aktivuloj en UEA ĝenerale, vivas en tute alia idea mondo, sidas en tute alia filmo kaj veturas per tute alia trajno, ol mi.

  22. A. Künzli diras:

    La puno por la perdita veto estu, ke mi vizitu vin en Ĉilio kaj vi min en Berno… Do, mi jam preparas min por akcepti vin. 🙂

    PS Kiel vi certe scias, sen troigoj oni ne akiras la atenton de la publiko! Ĉu vi ne konas tiun merkatikan trukon? Nu jes, mi scias, ke en la Esperanto-mondo validas aliaj apartaj leĝoj, kriterioj kaj logikoj, kiuj ne kongruas kun tiuj de la “ekstera mondo”. Sed en la 13 hipotezoj mi tute ne celis sensence troigi. Ĉiuj punktoj estis bone pripensitaj dum unu jaro da formulado (mi perdis amason da tempo), kaj post 30 jaroj da Eo-umado. Ĝis nun neniu kapablis kontraŭ-argumenti ilin, tiel ke liaj argumentoj povus esti konsiderataj kiel kredindaj. Kompreneble, mi povas imagi, ke la “troigoj” en la 13 hipotezoj povas esti por vi kaj aliaj iom ŝokaj kaj nekutimaj, ĉar probable unuafoje vi legis tian argumentadon kaj kritikadon. Sed kiam vi pli profunde okupiĝos pri la argumentoj de la 13 hipotezoj, ankaŭ vi nepre devus veni al la samaj konkludoj, ĉar vi ja estas inteligenta homo, ĉu ne.

    En la nova Strategia Plano de UEA mi malkovris nenion, kio povus esti ĉerpita kiel utila ideo el la 13 hipotezoj aŭ el mia kritiko de la malneto de la Strategia Plano, kiu aperis antaŭ ĉirkaŭ 2 aroj. Sed mi povas certigi vin, ke tio ignoremo lasas min totale indiferenta, ĉu iu ĉerpos ideojn el tiu kritiko kaj argumentado. Inteligentaj homoj certe farus tion. Ĉi tiun kritikon kaj hipotezaron mi faris unuavice por provi analizi la trajtojn de la Esperanto-movado kaj la karakteron de la agadoj de la esperantistoj, kaj la kialojn kaj radikojn de ilia malsukceso. Ĉu iu interesiĝos aŭ ne interesiĝos pri tio finfine tute ne jukas min. Mi konas la reagojn de la e-istoj, kaj tio sufiĉas por mi kiel sperto. Ion alian mi ne bezonas.

  23. José Antonio Vergara diras:

    Kara Andy,

    mi volonte akceptas la inviton! Ni vetu.

    Mi fakte ja atente tralegis viajn tezojn kaj trovis kelkajn interesajn rimarkojn, sed ankaŭ aliajn sensencajn troigojn ;o)

    Proponu kriteriojn kaj pagendajn punojn por nia veto

  24. A. Künzli diras:

    Kara amik`, mi ja trovas vin ekstreme shatinda homo (malgrau politikaj diferencoj, sed ne gravas), sed anstatau konstante laudi hximerojn, kiuj estis ellaboritaj de viaj amikoj, estus konsilinde okupighi pri la kritiko de Andy Künzli, se ech nur 10%. Post kelkaj jaroj vi mem konstatos kie via strategia plano finighos… nome en la rubajhujo. Chu ni vetu?

  25. José Antonio Vergara diras:

    Nu, Andy, fakte la prudento konsilus ne reagi al viaj galoplenaj, incitaj komentoj. Permesu al mi almenaŭ iluzie kredi ke mi iom komprenas la ideojn de la nova Strategia Laborplano, tial ke mi partoprenis en la Komisiono prilaborinta ĝin.

    La fakto ke la prezidanto komunikas siajn ideojn pri Esperanto kaj la reformulitaj agadkampoj de ĝia movado per plene kompreneblaj tekstoj (ankaŭ en la oktobra n-ro de la revuo Esperanto legeblos artikolo lia) ja estas salutinda paŝo antaŭen. Krom tiu klarstila verkado, bonŝance Mark sukcesis fari tre entuziasmigan, retorike belan paroladon en la solena fermo de la lasta UK en Rejkjaviko. La etoso en tiu momento iĝis vere speciala, kortuŝa kaj intelekte stimula.

    La provo renovigi la manieron agi por/per Esperanto en la nuna mondo ja bezonas la kontribuon de plej diversspecaj homoj kaj iniciatoj. Eĉ de homoj tiaj, kia Svisa pafanto (ĉu la fakto ke mi estas sudamerikano iel starigas limojn al mia komprenkapablo, Andy?)

  26. A. Künzli diras:

    Ach, amik´ el Sudamerik´, forgesu tiun stultan laudadon. Vi ja mem ne komprenas kaj aplikos tiun novan strategian planon por via laboro.

    De la nova komunika politiko mi ghis nun nenion rimarkis, nur ke la eterne idiota fanfaronado estas daurigita lau la sama maniero kiel antaue, nun sur intelekte ech malpli alta nivelo. Kaj ke la retlisto de la komitato estis fermita por la ekstera publiko. Chu nova ondo de cenzuro?

  27. Jevgenij diras:

    Bonvolu fari video kurson de Esperanto per rekta Metodo (kun la majstro kaj studentoj)!!!
    (La Pasporto Al La Tuta Mondo ne taŭgas)

  28. José Antonio Vergara diras:

    La artikolo tre klare prezentas la ĉefajn ideojn kiuj inspiras la novan Strategian Laborplanon de UEA, kaj do per tio la nuna prezidanto ankaŭ starigas novan komunikan politikon.

    Interalie estas tre grave emfazi ke, malsimile al antaŭaj similcelaj dokumentoj, la nova Strategia Laborplano agnoskas la fakton ke nia afero estas tre plureca, ke ne estas ununura motivo okupiĝi pri Esperanto.

  29. Pri la agadkampo “kunordigo”, mi opinias ke, urgxas ke UEA agu kaj invitu la landajn asociojn agi, kunordige kaj samtempe, cxe la naciaj registaroj, por respondecigi ilin pri la enkonduko de Esperanto en edukajn sistemojn. Tiu procezo, malgraux ke malfrue, devas komenci, kaj gxi devas esti fakte internacia – ne izolita ago de unu aux alia landa asocio. Se UEA sukcesos kunordigi nur tiun kampon, gxi estos farinta multon, cxar la homoj, la junularo “interesigxos” amase pri esperanto nur kiam gxin scii iom valoros en edukaj sistemoj. Kontrauxe, esperanto interesas nur al idealistoj (kiuj estas tro malmultaj).

  30. Cícero Soares diras:

    Mi sincere dezirus scii la eventualajn kialojn kiuj pravigus la aserton rilatantan E-on al disfalo de komunismo.
    Unuarigarde mi kredas, ke la mondo estas pli vasta ol Eŭropo, kaj la historio pli longa ol la 20-a jarcento.

  31. A. Künzli diras:

    Eĉ per optimismo oni ne povas helpi. Tiuj homoj vivas iun iluzian ekzistadon en sia propra eburtura mondo de teoriaj strategiaj vizioj kaj fanatikaj konvinkoj, revante (aŭ sonĝante) pri iu pli bona homaro, en kiu ĉiuj parolos Esperanton (anstataŭ la anglan, kiun ili abomenas kaj kontraŭbatalas) kaj en kiu la homaro estos edukita de iu sekteca universala organizaĵo (en formo de UEA), kiu laŭ Fettes “ankoraŭ” ne ekzistas, estante samtempe imunaj kontraŭ ĉia realisma pensado kaj kontraŭ ĉiuj bonaj konsiloj, rekomendoj, opinioj, proponoj kaj ideoj de ekstere, kiujn ili sisteme ignoras kaj bojkotas, ĉar ili ne nur timas la veron (kiun ili ja pli malpli sentas), sed volas kuiri propran menuon (por ludi rolon kaj postlasi spurojn).

    La UEA-movado atingis sian absolutan historian kulminon en 1989 (vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Membronombroj_de_UEA), poste ĝi rapide malkreskis kaj degeneris, ne nur el la vidpunkto de la membronombro. Kiel aktivulo en tiu periodo oni povis haŭt-proksime travivi kaj observi tiun tragikan falon, kiu komencis dezertigi la Eo-movadon, nelaste pro la akcelata (kaj neevitebla) natura malapero de la pionira generacio, sen anstataŭigado per egalvaloraj novuloj. Ĉe la nuna nivelo de la membroŝrumpo oni devas timi, ke post 10-20 jaroj, eble jam pli frue, se la erozio estos pli rapida, UEA restos sen membroj. La interreto ne povos anstataŭi la malnovan movadon, kies forteco esence konsistis el fizikaj elementoj (membroj, kluboj, gazetoj kaj libroj, kongresoj, prelegoj, rektaj interhomaj kontaktoj, vojaĝoj, ktp.).

    Ĉefkulpa pri tiu malfavora situacio ne estas la angla lingvo, kiel kredis kaj daŭre kredas la UEA-estraroj, sed krom la historiaj cirkonstancoj de la tempo unuavice la UEA-movado mem, kiu per sia senlime idiota propagando kaj groteska fanatika aktivismo diskreditis ne nur la planlingvan ideon ĉe la “ekstera mondo”, sed ruinigis ankaŭ Esperanton mem kaj kies gvidantoj ekde Tonkin kondukis la aferon en la sakstraton. Ŝajnas al mi, ke post la oficperiodoj de Corsetti, Dasgupta kaj Buller, kiuj kondukis Esperanton definitive ad absurdum, per la enoficigo de la nova estraro, kiu devus signifi ion similan kiel la novan generacion de UEA-gvidantoj, sed en la realeco estas nenio alia ol ludĝardeno, la Esperanto-fantaziismo atingis novan dimension, sed ĉifoje sur intelekte ankoraŭ pli malalta nivelo.

    Anstataŭ do perdi sian tempon por elspensi fantaziajn strategiajn planojn kaj fanfaroni pri “gravaj atingoj”, kiuj evidentiĝas kiel aero, estraranoj kiel Fettes, Keller kaj Pietrzak prefere akurate respondu la leterojn kaj retmesaĝojn, kiujn ili ricevas de la publiko, sed ŝajnas, ke ili eĉ ne kapablas plenumi tiajn simplajn taskojn kaj devojn. Do, la fido al tiaj funkciuloj nur povas esti nula.

    Jen tio estas la realeco. Ĉio alia estas puraj iluzioj kaj sintrompo. La Esperanto-movado devus labori surbaze de realismo anstataŭ iluzioj, fantazioj kaj fanfaronoj. Pli bone malfrue ol neniam. Sed probable estas tro malfrue por rekomenci ion ajn per Esperanto kaj UEA, kiuj apartenas al la historio. Eĉ grandaj monsumoj ne helpus revivigi la aferon kaj estus vane elspezitaj, ĉar krom kelkaj t.n. esperantistoj neniu alia en la mondo reale interesiĝas pri Esperanto kaj UEA, eĉ ne (plu) Unesko.

    A. Künzli, Svislando, http://www.planlingvoj.ch

  32. Luigia Oberrauch Madella diras:

    La Esperanto-movado ne finighis en 1989 kun la venko de la angla lingvo. Kaj ne finighis la historio, kiel kelkaj homoj erare opinias.
    Strategia plano de UEA estas necesa por pli bone ekvidi tion kio estas farebla en la nunaj kondichoj. Certe ne per pesimismaj konsideroj ni sukcesas helpi al la nova estraro de UEA.

  33. A. Künzli diras:

    Per aliaj vortoj: tiu nova UEA-prezidanto perdas sian tempon por mediti pri aferoj, kiuj neniam okazos.

  34. A. Künzli diras:

    Mi ne komprenis, kion signifas “kapabligo”.
    Chu UEA baldau enkondukos planekonomion?

    Bonan planadon! (shajnas al mi, ke tiu homo havas tro da iluzioj kaj ne povas au volas kompreni, ke la Eo-movado praktike finighis en 1989 kun la kolapso de la komunismo kaj la tutmonda venko de la angla lingvo)

Respondi