Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF

Kanada esperantisto Brian Kaneen, kiu forpasis la 12an de januaro 2012, testamentis al ESF (Esperantic Studies Foundation) pli ol duonan milionon da kanadaj dolaroj.

“Mi vere ĝojas ke mia samurbano Brian montris tian fidon al nia agado”, komentis la eliranta prezidanto de ESF, Mark Fettes. “Ŝajne lin impresis unuflanke la sukceso de lernu.net, kaj aliflanke la investoj, kiujn ESF faras sur la esplorkampo de lingva justeco. Lia malavara donaco helpos nin ampleksigi nian agadon precipe sur ĉi tiu dua tereno”.

Kaneen, universitata docento pri la germana lingvo, estis aktiva en la kanada Esperanto-movado, interalie kiel instruisto kaj sekretario de la vankuvera klubo. Modesta homo kun modesta vivstilo, li ĉiam energie pledis por pli da konscio kaj engaĝiĝo pri lingvopolitikaj demandoj. Tiu sinteno fontis interalie el lia propra junaĝa sperto de lingvomorto sur Manks-insulo; alia testamenta disponigo kreis stipendion por manksaj junuloj kiuj volas studi keltan lingvon.

Pro diversaj administraj detaloj, la ĉefa parto de la heredaĵo povis pagiĝi al ESF nur fine de aŭgusto 2013. La kapitalo de la fondaĵo nun sumas je iom malpli ol tri milionoj da usonaj dolaroj.

Se vi volus sekvi la ekzemplon de Brian Kaneen per inkludo de ESF en via testamento (aŭ per alia speco de planita donaco), bonvolu kontakti nian konsiliston pri donacoj, Wallace G. Du Temple: wallydutemple@telus.net

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

3 Responses to Kanada testamento kreskigas la rimedojn de ESF

  1. A. Künzli diras:

    Ho, kia stulta komento! Mi havas la libron de van Parijs kaj legas chapitron post chapitro, por digesti kion li tie skribas.

    En principo mi absolute konsentas kun la konkludoj de van Parijs, kvankam (kiel /eks/esperantisto) mi pli shatas la libron de Mario Pei el la 50aj jaroj (kiun la supra stultulo vershajne ech ne konas).

    Se la e-istoj pli serioze konsiderus la kritikon de van Parijs, kies raciaj argumentoj estas tre malfacile kontraubatalebaj, ili eble estus pli serioze konsiderataj de la scienca mondo.

  2. Krizipo diras:

    A. Künzli, laŭ siaj komentoj en Libera Folio, legis nur unu germanigitan ĉapitron el la verko de Philippe van Parijs. Do, li ne kompetentas pri la demando, ĉu la ideoj de van Parijs estas “la sole science serioze konsidereblaj”. Jen lia kutima pseŭdointelektula blufado.

  3. A. Künzli diras:

    Espereble oni ne fushe kaj vane investos tiun kapitalon, char shajnas al mi, ke ESF chirlate trovighas sur dubinda vojo. Fakte ili praktike ne scias kion ili apogu, subtenu kaj financu, por apogi kaj financi, finfine, dubindajn Esperanto-projektojn.

    La sole science serioze konsidereblaj ideoj pri “lingva justeco” estis esprimitaj kaj traktitaj de Philippe van Parijs en sia verko “Linguistic Justice for Europe and for the world”. Li tie pledas por la angla lingvo, ne por Esperanto, kiel lingua franca.

Respondi