Savi endanĝerigitajn lingvojn

Vide el Bruselo

28 ŝtatoj-membroj signifas 24 lingvojn (Foto: Eŭropa Komisiono)

Por multaj ekster Bruselo, tiaj plenkunsidaj voĉdonoj en la Eŭropa Parlamento (EP) estas kontraŭlogikaj aŭ hipokritaj. Parlamentanoj ĵus akceptis raporton, kiu alvokas la registarojn en la tuta Eŭropa Unio (EU) agadi por daŭra lingva diverseco. Aliaflanke, ili decidis tranĉi la buĝeton de la interpretad-servo.

En si mem, la raporto pri la lingva diverseco estas laŭdinda. Ĝi estis verkita de la korsika parlamentano François Alfonsi. La registaroj devas esti pli atentaj al la minacoj, kiuj povas konduki al formorto de lingvoj, laŭ Alfonsi, kiu mem defendas la korsikan parolatan de 160 mil homoj. Studo de Unesko montras, ke el ĉirkaŭ 255 lingvoj hodiaŭ parolataj en Eŭropo, 128 estas en “danĝero” kaj ĉirkaŭ 90 estas en “serioza danĝero” aŭ “maltrankviliga situacio”.

“Tiuj endanĝerigitaj lingvoj inkluzivas la sameajn lingvojn en la norda Finnlando. Ni laboras por certigi ilian supervivadon pere de ekstra financado por bazlerneja instruado kaj same-lingvaj amaskomunikiloj inkluzive de radio kaj televido”, – diras la finnlanda parlamentano Hannu Takkula.

EP-ano Izaskun Bilbao Barandica el Eŭskio rimarkigas, ke lingvo povas esti endanĝerigita en unu lando, sed ne en najbara lando. “La eŭska lingvo estas en bona sano en la sudo de Eŭskio, sed estas en danĝero en la eŭska-parolantaj areoj de Francio”, – li diras. Bilbao Barandica volas konkretajn rimedojn, kiuj helpos eviti tiajn lingvajn diferencojn en landlimaj regionoj.

Samtempe kun la alvoko protekti la lingvan diversecon kaj la lingvojn en danĝero, la parlamento akceptis planon de la nederlanda parlamentano Esther de Lange por ŝpari monon per “pli efika” interpreta servo. Nun interpretistoj ĉeestos komitatajn kaj aliajn kunvenojn nur post peto de parlamentano. “Ĉiu membro rajtas paroli en sia propra lingvo. Sed malnecesa interpretado devus esti evitita”, diris de Lange.

Laŭ de Lange, la parlamento savos “milionojn” da eŭroj. La Eŭropa Parlamento estas la sola institucio en la mondo kiu funkcias tiom multlingve. Post la membriĝo de Kroatio, parlamentaj kunsidoj povas esti interpretataj el kaj en 24 lingvoj.

Evidente, la kostoj de parlamenta interpretado – sen paroli pri tradukado – estas altaj. Ili estas ĉirkaŭ 58 milionoj da eŭroj jare pro pli ol 5200 kunvenoj. Oni kalkulas pri ĉirkaŭ 100 mil interpretistaj labortagoj. De Lange kalkulas, ke la parlamento povas sennecese elspezi 5 milionojn da euroj jare pro tio, ke preskaŭ 15% da kunvenoj estas nuligitaj lastminute.

Bedaŭrinde, la ŝanĝo de la interpretadreguloj (tio ja ŝparos monon) ne estas sendanĝera por lingva diverseco en la parlamento. Nun multaj neanglalingvaj parlamentanoj parolas angle pro la “simpleco”, eĉ se ili ne bone regas la anglan. Plia malhelpo por alparoli aliajn parlamentanojn propralingve danke al la interpretadservo ne favoras multlingvecon.

Dafydd ab Iago

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/bruselo-6/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj, Mondo, Vide el Bruselo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Savi endanĝerigitajn lingvojn

  1. A. Künzli diras:

    dankon, sed mi ne tre fidas la informojn de Vikipedio.

  2. Andreo,
    En Esperanto-Vikipedio skribu terminon: “Kaŝuboj” kaj vi povas legi tiajn aktualaj informoj pri la kaŝuba lingvo kaj Esperanto en Kaŝubio:

    “En 2005 la kaŝuba unuafoje fariĝis oficiala objekto de la pola ekzameno pri matureco (abiturientiĝo). Spite tion, ke nur 23 lernantoj prenis la ekzamenon kiam unue proponitan, ĉi tiu evoluo ŝajnas esti grava paŝo en la oficiala rekonado de la lingvo.

    Hodiaŭ la kaŝuba lingvo estas komunuma lingvo, apud la pola, en iuj urboj kaj vilaĝoj de norda Pollando, kaj oni instruas ĝin en iuj lernejoj de la regiono.

    La kaŝuba nun havas leĝan protektadon en Pollando kiel oficiala minoritata lingvo.

    Famaj kaŝuboj[redakti]

    Günter Grass (* 1927). Germana kaŝub-devena Nobel-premiita aŭtoro
    Andrzej Grzyb, kaŝuba poeto, senatano, ano de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)
    Teresa Hoppe, parlamentanino kaj anino de (PGAE)
    Kazimierz Kleina, senatano kaj ano de PGAE
    Gerard Labuda, historiisto
    Aleksander Majkowski, verkisto
    Danuta Stenka, aktorino
    Paul Gottlieb Nipkow, inventisto
    Donald Tusk, politikisto, estro de Civitana Platformo, ĉef-ministro elektita de Pollando
    Hans David Ludwig Yorck von Wartenburg, prusa feldmarŝalo en la napoleona epoko
    Edmund Wittbrodt, rektoro de Gdanska Politekniko, senatano kaj Prezidanto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE)
    Roman Zaborowski, eks-vojevodo de Pomerio, nun senatano kaj ano de PGAE.

    Esperanto-movado[redakti]

    Inter 1970 kaj 1972 funkciis Kaŝuba Filio de PEA Pola Esperanto-Asocio organizita kaj gvidita de Andreo Marszałkowski, poste persekutita kaj fine nuligita de la politika komunista kaŝpolico pro internaciaj kontaktoj. Tiu filio agis aktive kaj havis 325 anojn kun pagitaj kotizoj, gvidis korespondan kurson, aperigis artikolojn en loka kaj regiona gazetaro, organizis regulajn kunvenojn. En 1972 okazis en Kartuzy Unua TutPollanda Kongreso de Esperantistaj Veteranoj kaj kadre de ĝi okazis Sankta Meso en Esperanto, unuafoje en la mondo esperantlingva liturgio celebrita en vilaĝa preĝejo en Chmielno.

    Nun esperantisto kaj kaŝubo Andreo Marszałkowski loĝanta en Kartuzy estas la unu el du delegitoj de UEA en la vojevodio Pomerio, alia konata estas Kazimierz Krzyżak, ano de la Estraro de Pola Asocio Eŭropo – Demokratio – Esperanto. En la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) aktivas kelkaj konataj kaŝubaj parlamentanoj (senatanoj kaj sejmanoj), prezidanto de la PGAE estas senatano, prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt.

  3. A. Künzli diras:

    La programo ial pli rapide glutis tiun chi mesaghon ol mi volis, do mi ripetas kaj daurigas.

    Precipe el la vidpunkto de la pola slavistiko la kashuba estis/as(?) konsiderata kiel pola dialekto.
    Iuj slavistoj (kiel nia Dulicenko) klopodis havigi al la kashuba la “statuson” de memstara slava MIKROLINGVO (kiel la rutena, la polesa, la burgenlanda kroata, la banata bulgara k.a.).

    Lau mia (eble ne plej aktuala) scio, la kashuba ne ghuas la statuson de oficiala minoritata lingvo de Pollando, kiu tamen agnoskas, ke en PL estas uzataj ankau aliaj lingvoj kiel la ukraina, belorusa, jida, germana, litova, cigana, slovaka, cheha, tatara, kaj kashuba. Eble la ekzisto de la kashuba estas komparabla kun la latgala en Latvio, kiel lingvo de regiona identeco. Sed en Vikipedio oni povas legi, ke Since 2005 Kashubian has enjoyed legal protection in Poland as an official regional language, precipe en la komunumoj de Parchowo (Parchòwò) kaj Sierakowice (Serakòjce.

    Sed pri la ekzakta situacio demandu kashubologojn.

  4. A. Künzli diras:

    Mi scias chion tion. La fakto estas, ke la pola naciismo preskau malaperigis la kashuban lingvon, antaue jam la germana naciismo, kiu okupis tiun teritorion.

    Mi mem konservis dekon da libroj en la kashuba lingvo, kiujn mi achetis, vershajne en 1987 en Gdansk, kiam mi vizitis tiun regionon (ankau Kartuzy).

    Lau oficialaj ciferoj, kelkCENTmil homoj konsideras sin kashuboj, sed nur ono de tiu nombro ankau vere parolas la kashuban. Multaj kashuboj dubis, chu ili konsideru sian poloj au kashuboj.

    Lau la internacia slavistika klasifikado, la kashuba lingvo daure estas konsiderata au NUR kiel DIALEKTO de la pola lingvo (kiel parto de la lecha grupo), sed pli science severe fakte kiel membro de la elb-ostsee-slava subgrupo de la lecha grupo (al kiu apartenas ankau la pola lingvo), kune kun la slovinca, pomora kaj polaba, kiel sola ankorau vivanta lingvo de tiu chi grupo. Iuj slavistoj (kiel nia Dulicenko), donis al ghi la kashuba “statuson” memstara slava MIKROLINGVO (kiel la rutena, la polesa, la burgenlanda kroata, la banata bulgara k.a.).

    Chiujn tiujn faktojn oni devus menciii, kompetente parolante pri tiu chi temo.
    Jen pli largha studo:
    http://www.instytutkaszubski.pl/pdfy/niemiecki.pdf

  5. Andreo, eble pri la belorusa vi pravas, char Prezidento de Belorusio nur iom konas la belorusan, do fakte falas tiu lingvo. Tamen pri la kashuba estas tute male. Dum komunisma tempo oni malpermesis opinii ke la kashuba estas aparta slava lingvo (nur estis opinio, ke ghi estas dialekto de la pola). Nun la kashuba vigle disvolvighas. En la regionoj (Pomerio) kie la kashuboj (entute chirkau 500 mil) estas minimume 30% estas la dua lingvo en oficejoj, oficiale instruata en lernejoj, en la loka televido estas programeroj en tiu lingvo, estas aparta kashuba radio, gazetoj, librovenejoj, bibliotekoj ktp. Chefministro Donald Tusk estas kashubo, same senatano prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt (li estas prezidanto de la Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton), krome mi konas persone kelkajn kashubojn en la PGAE: sejmanino Teresa Hoppe, senatanoj: Roman Zaborowski, Andrzej Grzyb kaj Kazimierz Kleina, char mi cheestis en Pola Parlamento tri el la kvin oficialaj kunsidoj de la PGAE. Andreo Grzyb estas konata kashuba poeto kaj Kazimiro Kleina: “La 15-an de februaro 2006 la unuan fojon en pola parlamento li parolis en la kaŝuba lingvo.” (estas citajho el lia biografio en E-Vikipedio). Chiuj supre menciitas anoj de PGAE havas siajn paghojn en E-Vikipedio – do vi povas mem legi pri tio.

  6. A. Künzli diras:

    Prefere elspezi milionojn aŭ miliardojn por tradukistoj (ne interpretistoj) kaj por la konservado de malgrandaj lingvoj, anstataŭ por armiloj kaj militoj. En tio mi konsentas eĉ kun la komunistoj…

    Tamen, ŝajnas, ke la morto de malgrandaj lingvoj ne estas evitebla.

    Hieraŭ mi iom aŭskultis la gronlandan radion kaj trovis tie la homojn vigle paroli en la inuita (aŭ kiel ajn tiu kurioza lingvo nomiĝas), kaj demandis min kiom longe tiu lingvo ankoraŭ ekzistos.

    Ekzemple, pri la alemana lingvo neniu parolas. Kvankam ĝi estas nura dialekto de la germana lingvo, en Svislando ĝi funkcias kiel nacia lingvo (de la germanlingva parto), kiun parolas kelkmilionoj da homoj. Ankaŭ multaj enmigrintaj alinacianoj adoptis tiun ĉi lingvon, kiu por ili fariĝis la reala “lingua franca”. Do, tiu lingvo dume ne estas minacata de elmortado, sed forte prosperas, kompare kun multaj aliaj lingvoj en Eŭropo kiujn nur malmultaj homoj parolas kaj kiujn oni kvazaŭ artefarite subtenas (ekzemple la belorusan, aŭ la kaŝuban – kiujn la politikistoj kaj la “ĉefa nacio” ŝajne ne tro ŝatas, aŭ respektas).

Respondi