Beletra Almanako, junio 2013

Mi estas tre kontenta pri la junia Beletra Almanako (№17) kaj konsentas kun la respondeca eldonisto, Ulrich Becker, ke ĝi “estas nekutime riĉa kaj varia”.

En la proza fako aperas mallongaj originalaĵoj de Mikaelo Bronŝtejn, Sen Rodin, Keyhan Sayadpour kaj Anina Stecay. Poezie ĉeestas: Eulalie Balakaji, Gerrit Berveling, Mao Zifu, Baldur Ragnarsson, Paulo Silas kaj Zsófi Zimonyi.

Tradukite el la angla de Barry Friedman aperas La psomofilo de Carl Djerassi. Reinhard Haupenthal prezentas sian tradukversion de La almozulino de Lokarno de la germana verkisto kaj dramaturgo Heinrich von Kleis. Pensu pri aliaj de la palestina poeto Mahmood Darwish aperas per du tradukoj, Poemo leopard-lingva de Virgil Teodorescu legeblas en la de li inventita leoparda lingvo kaj traduko el la rumana.

La neforgesebla damo de la scenejo, Belka Beleva estas omaĝita per fotoj kaj eseo de Miguel Fernández. Teatro plu: unuvoĉa drameto Noemi de Paul Gubbins. Aldone li, apogante sin sur korespondaĵoj kun Jadwiga Gibczyńska, rakontas pri la komuna laboro pri la monodramo, ekde la komenco destinita por la pola aktorino. La teksto de Inuk, prezentita en Esperanto dum la 62a UK en Rejkjaviko (1977), aperas per enkonduko de Baldur Ragnarsson kaj represo de la samjara artikoleto de Juan Régulo Pérez.

Interesa estas la artikola parto. Hamphrey Tonkin eseas pri Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo. Jurij Finkel rakontas pri siaj marksisme orientitaj impresoj pri Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári. Fabienne Berthelot emociveke konigas sian propran Kancerkronikon (la tria sinsekva ero en BA pri malsano per la okuloj de la koncernato). Yohanes Manhitu primeditas poezion. Ralph Dumain, kiu decidis konstrui (ret)memorejon pri Endre Tóth, disponigis al BA la unuan eron – memornotojn de Lester Shepard, amiko de la hungara verkisto.

Recenzoj multas en la somermeza BA. Jen la listo: La princo de ĉe la hunoj de Eugène de Zilah, Ne ekzistas verdaj steloj de Liven Dek, Aŭtodafeo de João José Santos, La silika hakilo de Jorge Camacho, La fontoj nevideblaj de Baldur Ragnarsson, La ekskurso al Tilsit de Hermann Sudermann, Odoj & aliaj poemoj de Gerrit Berveling, Toldi de János Arany, Kallokaino de Karin Boye, kaj Zwischen Utopie und Wirklichkeit: Konstruierte Sprachen für die globalisierte Welt: materialo de la pasintjara simpozio pri planlingvoj en la Bavara Ŝtata Biblioteko.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/ba17/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Beletra Almanako, junio 20131

  1. A. Künzli diras:

    Mi estus ech pli kontenta se oni aldonus detalan priskribon de la enhavo kaj pritakson de la kvalito/valoro de la unuopaj kontribuajhoj. Alikaze ne eblas decidi, chu oni mendu tiun almanakon kaj chu entute valoras la penon legi la unuopajn kontribuajhojn.

    Bedaurinde, oni neniam sendis al mi recenzan ekzempleron, sed mi devas ankau konfesi, ke mi ne sentas min speciale kompetenta pri beletro. Por la Eo-movado mia kompetenteco probable tamen sufichus.

Respondi