La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj

Arkones-29Poznanaj esperantistoj de la societo E-Senco por la 29a fojo okazigos postsomerajn, sed daŭre varmajn ARtajn KONfrontojn en Esperanto ARKONES, ekde la 20a ĝis la 22a de septembro 2013 en Poznano (Poznań, Pollando).

ARKONES prezentas kulturan kaj artan programon en Esperanto. Oni ankaŭ tuŝos spektron da temoj ligitaj kun lingvopolitiko, Esperanto-movado kaj lingvistiko (ARKONES okazos tuj post la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj gvidataj de prof. Ilona Koutny ĉe la Universitato Adam Mickiewicz).

Inter la artistoj, kiuj povas logi kulturemajn esperantistojn, sian partoprenon jam konfirmis Martin Wiese, Bertilo Wennergren kaj Birke Dockhorn, ĴeLe (Ĵenja kaj Lena Wilke), Eugeniusz Jasielski (pianverkisto), Anjo Amika, Zuzanna Kornicka. Partoprenos ankaŭ la poeto kaj aktoro Jarlo Martelmonto.

Okazos prelegoj de pluraj eminentaj kaj ŝatataj esperantistoj: Walter Żelazny, Lidia Ligęza, Tomasz Chmielik, Przemysław Grzybowski, Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov kaj Mirejo Grosjean (kiu ankaŭ prezentos luktoarton Aikido). Krome, grandan popularecon dum lastaj jaroj gajnas koridora kunumado kaj vespera bierumado (dum la aranĝo, kaj nokte en la apuda urbocentro de Poznano).

Ĉar ARKONES okazas sub la aŭspicioj de TEJO kaj en kunlaboro kun Pola Esperanto-Junularo, membroj de PEJ rajtas je senpaga aliĝo kaj loĝado en amasloĝejo. Aliaj partoprenantoj pagas simbolan kotizon kaj ĝuas malmultekostan loĝadon en amasejo aŭ junulargastejo.

La programo estas aktuala preparata kaj certe multe riĉiĝos en proksimaj tagoj. Tial plenigu vian aliĝilon jam hodiaŭ, invitu viajn amikojn kaj trovu nian profilon en fejsbuko!

Poznań estas facile atingebla aviadile, trajne kaj aŭte. Antaŭ ol vi preparos valizojn kaj varbos amikojn, vizitu nian retpaĝon www.arkones.org kaj plenigu la aliĝilon.

Pri detaloj demandu rete la organizantojn:

Paweł Janowczyk
Tobiasz Kaźmierski

Tobiasz Kaźmierski

Dum la tuta ARKONES La Ondo de Esperanto havos sian kutiman standon, ĉe kiu oni povos favorpreze aĉeti librojn de Sezonoj kaj (re)aboni La Ondon. Ĉe la stando deĵoros Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.

Legu ankaŭ artikolojn pri

ARKONES-26 (2010) artikolo de Halina Gorecka
ARKONES-27 (2011) artikolo de Przemysław Wierzbowski
ARKONES-28 (2011) artikolo de Konstantin Tiĥomirov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to La 29a ARKONES kun muzikaj steluloj kaj interesaj prelegoj

  1. A. Künzli diras:

    Dankon pro la konsidero.

    Ghenerale, la tuta koncepto de via arangho faras al mi iom “polvan” impreson. Ankau la programo mem, pri kiu mi pensis, ke ghi estas io por kretenoj, kiam mi legis ghin.

  2. Tobiasz diras:

    Kara Andi,
    Mi mem jam delonge ne vizitis tiun angulon de nia retejo. Ghi estis pli frue redaktata de Zbyszek Kornicki, sed li chesis poluri kaj aktualigi priskribojn. Mi dankas pro viaj klarigoj pri difinoj. Oni shajne ne multe atentis pri tio. Foje la interpreto de nocioj dependas ankau de subjektiva vidpunkto de autoro.
    Chiujn viajn rimarkojn ni konsideros.

  3. A. Künzli diras:

    Eble la e-istoj intermiksas “eminenta” kun “prominenta”, kio ne estas la sama (prominentuloj ne nepre estas eminentuloj).

    PIV difinas la nocion jene:
    prominent/a: Pli elstaranta: la prominenta vertebro (vertebra prominens) estas la sepa kola vertebro. ☞ protruda.

    Do, la difino ne trafas la esencon de la moderna kompreno de “prominenta” (almenau en la germanlingva mondoparto).

  4. A. Künzli diras:

    http://arkones.org/personoj/

    La biografiaj priskriboj shajnas al mi parte ne nur malaktualaj sed ankau parte blufaj kaj troigaj. Eminentuloj estas ekzemple Władysław Bartoszewski au Lech Wałęsa au eble parte ankau tiuj poloj prezentitaj en iu broshuro de PEA el la 60aj aroj, kiuj apogis Esperanton, sed certe neniu el inter la menciitaj e-istoj sur tiu listo, ankau ne Ertl kaj Koutny (nur por komparo kaj relacio). La vorton “eminenta” por personoj oni tro facilanime utiligas en Eo-medioj. PIV klare difinis kiaj personoj estas konsidereblaj kiel eminentuloj. La Eo-movado posedis tre malmultajn eminentulojn. Do, oni lasu la kirkon en la vilagho.

Respondi