Someraj eldonaĵoj de E@I

E@IKrom kreado de retejoj kaj organizado de aranĝoj E@I okupiĝas pri eldonado. Temas plejparte pri lernolibroj, instrutekstoj, kaj fakaj libroj, kies enhavo kongruas kun la celoj de Edukado@Interreto. Ĉi-somere aperis du novaj libroj.

toki pona en 76 lecionoj

toki ponaEn 2004 Eliazar Parra Cárdenas faris retan lernolibron de la ĉarma planlingveto toki pona en la hispana, kaj post 9 jaroj Marek Blahuš tradukis ĝin en Esperanton. La libro estis unuafoje aĉetebla en SES 2013 en Martin, kie ĝi akiris por toki pona multajn ŝatantojn de diversaj landoj.

Ĉi tiu bela, plenkolora, bunte ilustrita lernolibro estas interesa ankaŭ pro tio, ke ĝi estas la unua papera lernolibro de tokipono en la mondo! Ne hazarde la unua presita lernolibro aperis ĝuste en Esperanto. Ja la kreintino de tokipono, Sonja Elen Kisa, estas esperantistino, kaj multaj tokiponistoj estas ankaŭ esperantistoj. Eĉ la lingvo mem enhavas vortojn devenajn de Esperanto.

Tokipono estas bazita sur la minimumismo. Por esprimo de ĉio ĝi uzas nur 118 vortojn. Ĝi instruas siajn parolantojn pensi simple, vivi en nuntempo kaj kompreni la mondon.

La unua papera lernolibro de toki pona en Esperanto estas aĉetebla ĉe info@ikso.net. La prezo estas 9 eŭroj plus sendokostoj (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).

Krome, danke al la nuna E@I-staĝanto Václav Zouzalík ekestis ankaŭ retpaĝo kun la kurso de toki pona: www.tokipona.info.

KAEST 2012

kaestLa dua libro estas prelegkolekto de KAEST 2012 – Konferenco pri aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko. Ĝia subtitolo estas “Modernaj edukaj metodoj kaj teknologioj” – kio estis la ĉeftemo de KAEST 2012. En la libro troveblas entute 30 prelegoj de 22 aŭtoroj.

Pri la ĉeftemo eblas ene trovi artikolojn de pluraj eminentaj esperantistoj kaj edukistoj, interalie, de Katalin Kováts, Zsófia Kóródy, Stefan McGill, Stano Marček, Zlatko Tišljar,
László Szilvási.

Enestas pluraj alitemaj artikoloj, kiujn prezentis Marek Blahuš, Jozef Reinvart, Ján Vajs kaj aliaj. Ĝojige estas, ke pluraj junaj prelegantoj (Konstantin Tiĥomirov, Václav Zouzalík, Miroslav Hružka, Michal Matúžov) vere allogis publikon, kaj iliaj kontribuoj estas tre interesaj – kaj pere de la nova libro nun ankaŭ legeblaj.

KAEST okazas ĉiun duan jaron. Ĉiu estas bonvena en KAEST 2014, okazonta post unu jaro en la slovakia urbeto Modra (25 km de Bratislava). Baldaŭ aperos detaloj ĉe http://kaest.ikso.net

La libro aĉeteblas ĉe la libroservo de UEA. Por pli grandaj mendoj skribu al info@ikso.net. La prezo estas 7,50 eŭroj plus sendokostoj (triona rabato ekde 3 ekzempleroj).

Aperis ankaŭ novaj varbiloj pri lernu.net: T-ĉemizoj, aĉetsakoj, tasoj kaj skribiloj. Ili jam trovas sian publikon kaj helpas reklami la retejon lernu.net kaj Esperanton mem.

Peter Baláž
E@I-kunordiganto

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/09/228ei/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Someraj eldonaĵoj de E@I1

  1. A. Künzli diras:

    Ho mia dio! Kia groteska blufo estas nomi la supre menciitajn esperantistojn “eminentaj edukistoj”!

Respondi