Nebezonata lingvo

Rakonto de Julian Modest

Julian ModestJulian Modest naskiĝis la 21an de majo 1952 en Sofio. En 1977 li finstudis la bulgaran filologion en la Sofia universitato Sankta Kliment Ohridski, kie en 1973 li eklernis Esperanton. Jam en la universitato li aperigis Esperantajn artikolojn kaj poemojn en Bulgara Esperantisto. En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto en gimnazioj, superaj lernejoj kaj universitatoj.

De 1977 ĝis 1985 li loĝis en Budapeŝto, kie li estis aktiva kunlaboranto de la revuoj Hungara Vivo, Budapeŝta Informilo, Literatura Foiro, Fonto, Monato kaj aliaj. Tie aperis liaj noveloj, recenzoj kaj artikoloj. Li estas aŭtoro de la Esperantaj libroj: Ni vivos! (dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof), La Ora Pozidono (romano), Maja pluvo (romano), D-ro Braun vivas en ni (dramoj), Mistera lumo (novelaro), Beletraj eseoj (esearo), Sonĝe vagi (novelaro), Invento de l’ jarcento (komedioj), Literaturaj konfesoj (esearo), La fermata konko (novelaro) kaj de pluraj bulgarlingvaj libroj. Ekde 1999 Julian Modest estas la ĉefredaktoro de Bulgara Esperantisto.

Ĉi-nokte onklino Dona dormis malbone. Ŝi ofte vekiĝis, leviĝis, sonĝis terurajn kaj strangajn sonĝojn, kiuj subite malaperis, kvazaŭ ili dronus ie en la senlimo, kaj en ŝi restis nur timo kaj maltrankvilo. Ŝi kuŝis en la lito tremanta kun la seka gorĝo kaj provis ekdormi, ĉar je la morgaŭa tago atendos ŝin granda aventuro. Ŝi veturos al Usono. Nur pro tiu ĉi penso ŝia koro kuntiriĝis. Ŝi ne povis kompreni, kial: ĉu pro ĝojo aŭ pro timo. Ja ŝi flugos per aviadilo milojn da kilometroj super nekonataj landoj kaj oceano. Tamen onklino Dona firme decidis kaj diris: jes, mi iros, eĉ se tio estos mia lasta veturo en la vivo.

Delonge senpacience onklino Dona atendis tiun ĉi momenton. Dum la solecaj sendormaj noktoj ŝi revis pri la veturado, ŝi imagis kiel ĝoje renkontos ŝin la filino Lena, la bofilo Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona varme ĉirkaŭbrakos kaj kisos ilin. La nepo Demetro jam estas kvinjara, sed onklino Dona ankoraŭ ne vidis lin, ĉar li naskiĝis en Usono. Lena ofte sendis fotojn al onklino Dona, kiujn ŝi ĝoje rigardis, sed ŝi deziris ĉirkaŭbraki la nepon, premi lin al sia koro kaj eksenti lian varman korpon kaj la batojn de lia eta koro. Ja, ŝi tiom multe deziris havi nepon, zorgi pri li, esti ĝoja kun li. Kaj jen, Lena kaj Stefano jam havas filon, sed bedaŭrinde ili loĝas tre malproksime, en Usono, en Ĉikago, kaj dum tiom da jaroj onklino Dona ne povis gasti ĉe ili. Sed kion fari. Tia estas la nuntempa vivo. Ĝi ŝanĝiĝis. La mondo iĝis kvazaŭ tre eta, kaj nun oni povas loĝi kie ili deziras, ĉu en Usono, ĉu en Eŭropo, ĉu en Azio.

Kiam Lena kaj Stefano iĝis senlaboraj, Lena diris al onklino Dona:

– Panjo, Stefano kaj mi decidis veturi al Usono. Tie ni serĉos nian ŝancon en la vivo. Vi vidas, kio okazis ĉi tie. Mi estas sen laboro, Stefano – same. Mi jam du jarojn ne povas trovi laboron. Via pensio estas tre malgranda. Ĝi ne sufiĉas eĉ por vi mem.

– Ĉu vi serioze decidis tion? – demandis onklino Dona kaj ŝia koro kuntiriĝis, plena je doloro.

– Jes panjo, – respondis Lena kaj mallevis la kapon. Por ŝi estis malfacile paroli kaj rigardi onklinon Dona.

– Tamen vi ankoraŭ estas junaj. Eble la situacio en nia lando ŝanĝiĝos, pliboniĝos kaj post iom da tempo Stefano kaj vi trovos konvenajn laborlokojn ĉi tie. Kiel vi devas forveturi tiel malproksime?

– Panjo, ni estas junaj, ni ne povas resti ĉi tie kaj vivteni nin per via mizera pensio. Ni nepre devas fari ion. Ni devas ordigi nian vivon.

– Ho, – elspiris peze onklino Dona, – se vi jam decidis…

– Ne maltrankviliĝu! Ni regule sendos al vi monon, kaj post iom da tempo vi venos loĝi ĉe ni. Mi scias, ke por vi ĉi tie estos malfacile. Vi estos sola. Tamen se ni loĝos ĉi tie, ni estos kondamnitaj je malrapida, sed certa morto.

– Por mi ne estos malfacile loĝi sola, – firme diris onklino Dona. Ŝi estis forta virino. – Mi ankoraŭ ne estas tro maljuna. Mi estas sana kaj mi povus prizorgi min mem. Por mi estos pli grave, se vi fartos bone en la malproksima lando. Estu feliĉaj tie. Ne gravas, ke vi loĝos en Usono. La plej granda ĝojo por ĉiu patrino estas scii, ke ŝiaj idoj estas vivaj, sanaj kaj feliĉaj.

Stefano kaj Lena forveturis, kaj post kelkaj semajnoj onklino Dona ricevis leteron. Ili skribis, ke ili jam loĝas en Ĉikago, kaj ĉio estas en ordo. En la sekvaj leteroj ili skribis al onklino Dona, ke ili havas laboron kaj bone fartas. Onklino Dona tamen ne estis certa, ĉu ĉio estas tiel, kiel Lena skribas en la leteroj. Ĉu oni povas bone farti malproksime de la patrujo, tamen ŝi deziris kredi al Lena.

Post unu jaro Lena skribis, ke ŝi estas graveda kaj baldaŭ naskos knabon. Ŝi kaj Stefano decidis, ke la nomo de la knabo estu Demetro kiel nomiĝis la patro de Lena, kiu forpasis antaŭ dek jaroj. Kiam onklino Dona ricevis tiun ĉi leteron, ŝi kvazaŭ forflugus. Finfine ankaŭ ŝia filino Lena havos infanon. “Lena kaj Stefano estu vivaj kaj sanaj, kaj Dio gardu ilin”, – diris al si mem onklino Dona. Ne estis pli feliĉa virino ol ŝi. Delonge ŝi revis pri nepo kaj jen, Lena kaj Stefano havos idon.

Lena naskis belan sanan knabon, sed onklino Dona ne povis vidi lin, ĉar ili estis tre malproksime. Ŝi atendis, ke Lena sendos al ŝi bileton por aviadilo, por ke onklino Dona iru al Usono kaj gastu al ili, sed ĉiam okazis io kaj la bileto ne venis. Tiel pasis kvin jaroj. Demetro jam estis granda knabo – kvinjara kaj onklino Dona daŭre esperis, ke baldaŭ vidos lin. Tamen iom post iom ŝi komencis perdi esperon. “Ho ve, mi ne sukcesos vidi Demetron, – diris ŝi al si mem. – Mi forpasos kun la malfermitaj okuloj, sed Dio gardu ilin. Ili estu sanaj kaj vivaj. Mia vivo jam proksimiĝas al la fino”.

Tute neatendite Lena telefonis al onklino Dona kaj diris, ke ŝi sendis la aviadilbileton, kaj ili atendas onklinon Dona gasti ĉe ili. La koro de onklino Dona denove ekludis kaj ekflugis kiel birdo. Ŝia vizaĝo eklumis, kaj ŝiaj lacaj okuloj pleniĝis je larmoj. Finfine ŝi flugos al Usono kaj vidos Lenan, Stefanon kaj Demetron. La plej grava por ŝi estis Demetro – ŝia kara nepo. Ĉu povas esti pli granda ĝojo por avino, kiu dum tiom da tempo vivis sola, malproksime de siaj parencoj: filino, bofilo kaj nepo.

Onklino Dona komencis prepari sin por la longa veturado. Ŝi aĉetis donacojn por Lena kaj Stefano. Por la nepo Demetro ŝi aĉetis belegan libron Fabeloj kun koloraj ilustraĵoj. Onklino Dona ne havis paciencon. Ŝi deziris tuj ekveturi, vidi Demetron, sidi apud li kaj komenci legi al li belegajn kaj interesajn bulgarajn fabelojn. Ja, ŝi ne nur legos al li la fabelojn, sed rakontos ilin. Por avino estas granda ĝojo rakonti al la nepo fabelojn, kaj li aŭskultu kaj perceptu ĉiun vorton kiel la seka tero sorbas la printempan pluvon.

Por la veturado onklino Dona aĉetis novan mantelon kaj novajn ŝuojn. Ŝi frizis sian hararon. Delonge ŝi nenion novan estis aĉetinta por si mem, sed nun ŝi deziris aspekti bone kaj esti vestita en novaj vestoj. Ja, ŝi veturos tiom da kilometroj tra la granda mondo. Ŝi iros en alian landon al aliaj homoj, kaj ŝi devos bone aspekti. Onklino Dona estis inteligenta virino. Preskaŭ tridek jarojn ŝi estis instruistino de la bulgaraj lingvo kaj literaturo. La lernantoj amis kaj estimis ŝin. Iam, antaŭ jaroj, ŝi verkis kaj aperigis recenzojn, artikolojn, partoprenis en konferencoj kaj simpozioj, sed post la pensiiĝo ŝia vivo kvazaŭ silentiĝis, kaj kiam Lena kaj Stefano forveturis al Usono, ŝia vivo eksimilis al olda rustinta ŝipo, lasita kaj forgesita en fora golfo.

La matenon antaŭ la ekveturo, onklino Dona vekiĝis tro frue. Ŝi preskaŭ ne dormis dum la nokto. Ŝi vestiĝis kaj preparis sin por la veturado. Venis Drago, ŝia nevo, kiu per aŭto veturigis ŝin al la flughaveno. Ŝia fratino Mila, du ŝiaj kuzinoj kaj la gepatroj de Stefano venis al la flughaveno adiaŭi ŝin. Ĉiuj ĉirkaŭbrakis, kisis ŝin kaj deziris al ŝi agrablan veturadon. Onklino Dona maltrankviliĝis, kiel ŝi flugos. La vojo estis tre longa. En Prago ŝi devis resti unu tagon kaj poste daŭrigi al Usono per alia aviadilo. Feliĉe, en la aviadilo al Prago ŝi konatiĝis kun virino, kuracistino kiu same veturis al Ĉikago. Ili konversaciis dum la flugado kaj poste kune flugis de Prago al Ĉikago.

En la haveno en Ĉikago onklinon Donan atendis Lena, Stefano kaj la nepo Demetro. Onklino Dona brilis pro feliĉo. Ŝajnis al ŝi, ke neniam en la vivo ŝi estis tiom ĝoja. Ŝi kisis, ĉirkaŭbrakis ilin kaj la plej multe Demetron, kiun ŝi vidis unuan fojon. Demetro estis tre bela kun densa krispa hararo kaj nigraj okuloj kiel olivoj. Li aspektis iom maldika, sed vigla.

– Mia bela nepo – ĝojis onklino Dona. – Diru al mi kiel vi nomiĝas? Vidu kion mi portas por vi de Bulgario – libron kun belaj fabeloj. Ni kune legos kaj poste ni rakontos ilin.

Ŝi donis al Demetro kolore ilustritan libron, sed li daŭre silentis kaj nur rigardis onklinon Donan per siaj larĝe malfermitaj okuloj. Eĉ vorton li ne prononcis.

“Eble li timas. Li ne konas min”, – pensis onklino Dona kaj ne ĉesis paroli al li kare, sed post kelkaj minutoj ŝi turnis sin al Lena kaj demandis:

– Lena, ĉu Demetro povas paroli. Kial li silentas?

– Kompreneble li povas paroli, sed li ne komprenas vin, ĉar vi parolas al li bulgare.

– Kial? Ĉu li ne parolas bulgare?

– Li parolas nur angle, – respondis Lena. – Ni konversacias kun li angle.

– Ĉu nur angle? – miris onklino Dona. – Kaj li eĉ unu bulgaran vorton ne scias?

– Li ne scias.

– Sed kial? Kiel eblas? Nekredeble!

Onklino Dona ne nur miris, sed indigniĝis.

– Kial vi permesis tion? Ja, vi estas bulgaroj! – diris ŝi kolere.

– Panjo, – alrigardis ŝin Lena. – Kial Demetro devas scii la bulgaran lingvon. Li naskiĝis en Usono. Kial li bezonos bulgaran. Li neniam loĝos en Bulgario. Lia vivo estos ĉi tie, en Usono. Vi vidas, ke nun ĉiuj junaj homoj forlasas Bulgarion kaj serĉas laboron
eksterlande.

– Lena kial vi parolas tiel! Ni estas bulgaroj. Ni naskiĝis en tiu ĉi lando. Ĝi estas nia patrujo.

– Panjo, tio estas falsaj vortoj kaj frazoj, kaj nur instruistino kiel vi povas eldiri ilin.

Onklino Dona eksilentis. Ŝi nur alrigardis la bulgaran libron kun la fabeloj, kiu nun estis tute nenecesa. Poste ŝi alrigardis la grandajn mutajn okulojn de Demetro. Onklino Dona ankoraŭ ne kredis, ke eĉ unu vorton ŝi ne povos diri al li kaj tute ne povas konversacii kun li, kvazaŭ inter ili estus grandega oceano, kaj nek ŝi, nek li povus tranaĝi ĝin por atingi unu la alian.

Sofio
la 17an de oktobro 2012

Ĉi tiu novelo aperis en la julia kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/08/modest/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Nebezonata lingvo

  1. Valdas BANAITIS diras:

    1887Nuntempe homoj komprenas
    25 Nuntempe homoj kompre-nas
    50 Nuntempe homoj kom-prenas
    75 Nuntempe ho-mojkomprenas
    100Nuntem-pe homoj komprenas
    125Nun-tempe homoj komprenas
    150 nebezonata lingvo propra

  2. Soile Lingman diras:

    Tre interesa rakonto pri familio kiu elmigras al nova, malproksima lando. La gepatroj bedaurinde ne volis instrui sian propran lingvon al la infano. Tiel povis okazi ankau en nia lando kiam la enmigrado komencighis antau 50 jaroj.
    La infanoj perdis siajn radikojn kaj eblecon paroli kun siaj parencoj en la malnova lando. Nuntempe homoj kompre-nas ke necesas instrui la propran lingvon al la infanoj.
    La lingvon de la nova lando ili lernas en la lernejo.

Respondi