Redaktoro serĉata

Revuo EsperantoUEA serĉas kandidatojn por la posteno de redaktoro de “Esperanto”. La sukcesa kandidato ricevos unujaran kontrakton por redakti la jarkolekton 2014; decido pri renovigo/plilongigo estos farita en aŭgusto 2014. La redaktan laboron la redaktoro faros ĉefe en sia loĝloko.

Kandidatoj devas havi tre bonan lingvan nivelon (KER-nivelo C1), ĵurnalisman aŭ redaktan sperton, pruvitan kapablon por memstara laboro kaj bonan konon de la Esperanto-movado. La Estraro serĉas personon, kiu aktive kontribuos al la efektivigo de la Strategia Laborplano de UEA, kiu estas iniciatema kaj kreema, kaj kiu interesiĝas pri plej diversaj aspektoj de la movado.

Por kandidatiĝi, oni sendu al la Ĝenerala Direktoro de UEA elektronikan dokumentaron kun jena enhavo:

– sinprezenta letero, inkluzive de la motivoj por kandidatiĝi;
– vivresumo (persona, eduka, profesia, movada);
– mallonga eseo pri la potenciala kontribuo de la revuo al la efektivigo de la Strategia Laborplano;
– nomoj kaj kontaktinformoj de tri rekomendantoj (ne nepre esperantistoj), kiuj konas la kandidaton profesie kaj/aŭ movade;
– laŭplaĉe, aliaj dokumentoj kiuj atestas la redaktajn aŭ movadajn kapablojn de la kandidato.

Surbaze de tiuj dokumentoj – kiuj atingu la CO antaŭ la 30-a de septembro – oni elektos unu aŭ pliajn kandidatojn por telefona intervjuo.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA, 2013, N-ro 514.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

7 Responses to Redaktoro serĉata

  1. A. Künzli diras:

    En inteligenta movado, t.e. en organizajho, kie umas inteligentuloj kaj normalaj homoj, tia komento ne eblus – kaj tie ankau mia kritiko ne estus necesa.

  2. Dieter Rooke diras:

    Bv. indiki kiuj artikoloj estus interesaj por revuo Esperanto – kiu autoro estus leginda?

    Chu vi konas pli saghan homon ol A. Künzli?

  3. Reinhard Haupenthal diras:

    Kiel (preskau) chiam, Künzli pravas, bedaurinde.

  4. A. Künzli diras:

    Supozeble tiu teatro riskos farighi farso.

    Persone mi timas, ke la situacio farighos ech malpli favora. UEA, gvidata de ech pli ekstremismaj Eo-fundamentalistoj kaj fantaziuloj, kiuj nepre volas antauenpushi sian utopian Strategian Planon (kiu en tiu formo ne estos realigebla), vershajne devigos la novan redaktoron publikigi la tutan fatrason ligitan kun tiu Strategia Plano. Dum verkantoj, kiuj volus publikigi en tiu revuo interesajn kontribuajhojn, simple rezignos.

    La tasko de la nova redaktoro estos inter alie rekontakti diversajn homojn, kiuj povus esti konsiderataj kaj elektitaj por verki interesajn artikolojn, kvazau por formi redaktan teamon. Chi tio estis akre neglektita de SM, kiu tute ne interesighis pri la enhavo de la revuo, sed simple aperigis kion li pli malpli hazarde ricevis kaj tute ne havis la kuraghon ignori diversajn stultajhojn.

    Nu, post 1 jaro, eble jam pli frue, oni eble estos pli sagha chirilate.

    Ke SM tamen eltenis dum 10 jaroj estas admirinde, respektinde, gratulinde kaj dankinde (malgrau la mizera monsumo, kiun li ricevis de UEA, oni povas lin nomi idealisto, kompare kun la oficistoj de la CO, kiuj faris praktike nenion utilan por Esperanto mem).

  5. AlKo diras:

    Mi kontrolis. Ĝi perfekte funkcias. Kontrolu la agordojn de viaj krozilo kaj poŝta programo.

  6. La ligilo al la Gxenerala Direktoro de UEA ne funkcias. 🙁 Do mi ne povis sendi mian elektronikan dokumentaron al li.

Respondi