IEK-2013: Pri la Esperanta muziko

La urbo Saint-Amand-Montrond situas en la centro de Francio. Fakte ekzistas kolono, tre proksime de la urbo, kiu indikas la punkton. La centro estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj lokoj de Francio, sed la partoprenantoj de la Internacia Esperanto-Konferenco, okazinta ĉi tie la 20-26an de julio, ne rimarkis tion. La organizantoj, Ĵak Le Puil kaj lia edzino, Armela LeQuint, faris ĉion, por ke ni sentu nin bone.

Dum la Interkona Vespero ni ĝuis la bonegajn manĝaĵojn kaj la lokan vinon. Ni estis tre feliĉaj renkonti niajn amikojn kaj amikinojn.

La sekva tago, kiel kutime, estis dediĉita al la prezentado de la kvin verkoj, proponitaj por la OSIEK-premio. Anne Jausions, la prezidanto de OSIEK, rakontis pri ili. Unu el tiuj estis ne libro, sed DVD Esperanto Elektronike de Peter Baláž. La libroj estis: Dek tagoj de kapitano Postnikov de M. Bronŝtejn, Ordeno de Verda Plumo de Josip Pleadin, Nu, kaj Do? de Sen Rodin kaj La Gefianĉoj de Al. Manzoni, pro la traduko de G. Battista Cadei. Poste Ĵak Le Puil prelegis pri la regiono.

IEK-2013

Kelkaj OSIEK-anoj sur la placo de Saint-Amand-Montrond: Daniel Lachassagne, Horst Vogt, Claude Jausions, Françoise kaj Eric Laubacher kun la filo Stefano antaù ili, Mantha Christou (Foto: Anne Jausions)

Lunde komenciĝis prelegoj. La ĉeftemo estis: “Esperanta Muziko”. Ni ĝuis la prelegojn de Jean-Pierre Danvy pri Lou Harrison, de Mikaelo Bronŝtejn pri la rusa barda kulturo kaj pri la oraj kantoj de la rusa Esperantujo, de Michel Duc Goninaz pri la francaj kanzonoj en Esperanto dum la 20a jarcento, de Sergio Sir’ pri klarneto kaj pri la Intervaloj, de Ansofi’ Markov pri muzikistoj en Esperanto-movado, de Ĵak Le Puil pri li!

Kaj la vizitoj! Tre interesaj! La fortreso de Montrond, kiu komenciĝis en la 9a jarcento, la abatejo de Noirlac, kiun Claude Jausions detale priskribis gvidante nin tra ĉiuj konstruaĵoj kaj la belega ĝardeno, la arbaro Tronçais, unu el la plej grandaj en Francio, Bourges: la malnovaj kvartaloj, la katedralo, kiu vere impresis nin, kaj la marĉoj, la romia amfiteatro de Drevand, kaj la Ordomego, tre impona kaj tre riĉa!

Ni ne parolu pri la distraj programoj de vesperoj! Koncertoj, filmoj, spektakloj, la grupo Maragan’ kun kanzonoj, pliaj koncertoj!

Vendrede okazis la Ĝenerala Asembleo de OSIEK. Unue la asembleo diskutis kaj aprobis la kasraporton de Eric Laubacher. Poste Anne Jausions kaj Mantha Christou interŝanĝis la oficojn de la prezidantino/vicprezidantino, kaj Mantha Christou estos prezidantino dum tri jaroj. Poste ni diskutis kaj voĉdonis por la loko de nia konferenco en 2015. Ĉar Višnja Branković jam kandidatiĝis kaj kontaktis la Katalunan Esperanto-Asocion, ni voĉdonis por ŝi, kaj ni daŭrigos la diskutadon venontjare. Pri la temo en la jaro 2015 estis decidite: “Esperanto kaj Interreto”.

Poste ni voĉdonis por la premio. Estis du voĉdonadoj, ĉar neniu ricevis pli ol 50%, inter la libro de Bronŝtejn kaj DVD de Baláž. Gajnis la libro Dek tagoj de kapitano Postnikov. Kaj poste venis la momento de la prezentado de Braŝovo (Braşov), kie nia venonta konferenco okazos. Rodica Todor rakontis, donis la nomojn de hoteloj kaj iliajn prezojn, klarigis la programon, montris fotojn, parolis pri la postkonferenca aranĝo ktp.

Ni multe dankas al Ĵak Le Puil kaj Armela LeQuint! Dank’ al ili ni ĝuis agrablan konferencon! Nia nova rendevuo estos en Braŝovo de la 19a ĝis la 25a de julio 2014 kun la temo “La Maro en literaturo kaj muziko”.

Mantha Christou

Legu la artikolon pri IEK-2012

Ĉi tiu artikolo aperis en la aŭgusta-septembra kajero de La Ondo de Esperanto (2013).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2013, №8–9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2013/08/227iek/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi